Aniaro

1 Mia renkont' unua kun Doriso
brilas per lum' la lumon mem garnunta.
Mi diru simple, ke la renkontiĝo
unua, same simpla, kun Doriso
jam estas bildo, kiun ĉiutage
ekvidas ĉiu en la kluzaj haloj
kie la elmigrontoj trairadas
por kriz-ekskursoj al la tundroglobo,
nuntempe, kiam Tero tiel statas,
ke tempo de ripozo kaj trankvilo
kaj kvaranteno por ŝi preparatas.

Ŝi kartojn skribas, brilas kvin ungvetoj
tra l' halkrepusko kiel sombraj lampoj.
Ŝi diras: skribu vian nomon kie
blondeco mia lumas basradie.

Ŝi diras: jenan karton tenu ĉe vi
kaj se danĝero sin minacos levi,
kian mencias paĝo ducent-oka,
kaj sekvos skuo landa kaj epoka,
tiam ĉi tien venu, kaj sciigu
kio vin premas, per indik' ĉi-loka.

Ĉu celas vi al orienta tundro
sur Mars' aŭ okcidenta, skribu via plumo.
Estas skribite jen, ke ĉiu devas
kunporti kruĉon da senpaga humo.
Sigelos kaj registros po persono
tri kubajn futojn mi, en minimumo.

Ŝi min rigardas kun la malestimo,
kiun belec' alprenas, se ĝi vidas
kiel la homoj kriplaj pro l' reguloj
ŝtupare krablas, supren-suben sin disgvidas.
Tra l' elirejo al aliaj mondoj
ŝi vidas, ke l' amaso forrapidas.

La vivridindo tiam estas klara
kaj evidentas tute en kohero
al ĉiu, kies peno jarpostjara
estis enlasi brilon de l' espero
en tiun halon, kie numeritoj
sirenon spacrakedan
aŭdas kun salt' ekstara.



2 Goldondo Aniar' fermiĝas, la siren' signalas
por deteriĝo laŭ rutin' konata,
kaj girospinro la goldondon supren
komencas treni al la zenitlumo,
kie la magnetrinoj, kiuj graviroforton
nuligas, baldaŭ nulon signas, elkampiĝ' okazas.
Kaj kiel nimf' giganta kaj senpeza,
girante Aniaro sen vibrado
kaj sen perturb' ekiras for de l' Tero.
Rutina starto sen okazintaĵoj,
normala giromata elkampiĝo.
Kiu konjektus, ke veturo jena
al unikeco estas kondamnita,
nin disigonte de la sun' kaj tero,
Marso, Venuso, kaj la val' Dorisa?


Franko Luin / 25 februaro 1997
Siv Sjögren / 11 novembro 2004