I. La instruanto (Budho)

La vorto "budho" ne estas nomo sed titolo, tradukebla per "iluminiĝinto" aŭ "vekiĝinto". (En esperanto oni prefere uzu aktivajn participojn, ĉar neniu iluminis aŭ vekis lin. En pluraj naciaj lingvoj, tiu distingo estas malfacile esprimebla, kio kauzis sufiĉe da konfuzo.) La historia persono plej ofte indikata per tiu titolo, Siddhattha Gotama/Siddhartha Gautama, ne pretendis esti unika. Aliaj budhoj vivis antaŭ li, kaj aliaj povos ankoraŭ veni.

La budhismo mencias tri specojn da budhoj:

1. Sammasambuddha/samyaksambuddha, "ĝuste kaj tute vekiĝinta", iluminiĝinto sen alies helpo en tempo kiam la dharmo ne estas konata, kaj "ekmovanta la dharmo-radon", t.e. komencanta budhisman instruadon kaj fondanta sanghon kaj sasanaon, kiu espereble postvivos lin mem. La vorto "Budho" sen ia aldono plejofte indikas tian, kaj tre ofte precipe la historian Budhon den nia epoko: Siddhatta Gotama.
2. Paccekabuddha/pratyekabuddha, "privata budho", ankaŭ iluminiĝinto sen alies helpo en tempo kiam la dharmo ne estas konata, sed ne "ekmovanta la dharmo-radon". Tiaj budhoj povas doni simplajn moralajn konsilojn, sed ne kapablas organizi sisteman agadon.
3. Savakabuddha/sravakabuddha, "disĉipla" (laŭlitere "aŭdanta" aŭ "aŭskultanta") budho, iluminiĝinto en tempo kiam la dharmo ja estas konata, do dum sasanao, kaj kun apogo de sangho. Sed tio ne signifas ke la sangho faras lian laboron. La decidajn paŝojn li devas memfari.


Siv Sjögren / 20 februaro 2005