Tra lando de indianoj
Ankoraŭ ne estis alveninta la tago, en kiu ni startus nian penetradon en direkto de la vojpinto. Kolonelo Vanique prokrastis la viziton, timante pro niaj vivoj. Ĝis tiam ja pluraj ĵurnalistoj aperis tie - ĉiuj venintaj en aviadilo al la kampadejo - por aranĝi enketon inter la ekspediciuloj -, sed revenis al la civilizita mondo la saman tagon, publikigante en siaj ĵurnaloj fantaziajn raportojn pri siaj "aventuroj". Kio, tamen, plej konfuzis la ekspedician ĉefon, estis la ĉeesto, en tiu soleca regiono, de virino bonmaniera, de malfortika eksteraĵo, kaj eĉ pretendanta pasi Mortriveron kaj interniĝi ĝis la Sierra do Roncador (Sera do Ronkador). Promesinte al kolonelo Vanique ke ni prenos sur nin respondecon pri ĉio kio povus al ni okazi, li certigis al ni ke post kelkaj tagoj li mem nin akompanos.
Ni utiligis tiun tempon por konatiĝi kun la vivo
de la kampadejo kaj speciale kun la vivo en la praarbaro.
Tiucele ni faris oftajn ekskursojn en la ĉirkaŭaĵo.
En la budo de la radiotelegrafisto Alencar (Alenkar)
ni rimarkis belegajn orkideojn, kiujn Meri ne ĉesis
admiri. Ilia posedanto volis donaci al ni kelkajn,
sed ni decidis ne akcepti tion kaj persone ekiri al
la serĉo de orkideoj en la arbaro. Jen kiel ni
fariĝis ĉasantoj de orkideoj.
"Orkideo" estas magia vorto en la tuta mondo.
En la salonoj ĝi signifas plejan distingitecon,
kiel donaco, la plej delikatan atentemon, en la florvendejoj
prezojn plej altajn. Ĝia nomo estas universala.
Nur la portugala faras escepton. "Parásita"
oni ĝin nomas simple. Kaj kiam oni aŭdas
tiun nomon el la buŝo de loĝanto de Matogroso,
la fabela planto perdas sian tutan ĉarmon, reduktiĝante
al simpla parazito, kiu kreskas kroĉita al la
trunkoj kaj branĉoj de la arboj, donante, iam
kaj tiam, florojn violkolorajn, blankajn aŭ flavajn,
nek pli nek malpli belajn ol la plantoj ceteraj.
Tiom pli mirinda prezentiĝas antaŭ la okuloj
de la vizitanto de tiu regiono la unua orkideo, kiun
li sukcesis mallevi de sur arbo: ĝiaj violkoloraj
folioj etendiĝas kviete, dum la centro de la floro
similas skulptaĵon elpensitan de frenezulo; ĝia
parfumo elradias ebriigan dolĉon, rememorigante
tempojn romantikajn. Li komparas tiun admirindan kreaĵon
kun la orkideo de urba florvendejo, enkorpigita al
florvazo kaj sen ia odoro, perceptante distancon egan
inter ambaŭ fratinoj. La mirinda naturo plenigas
liajn okulojn, pulmojn, kaj la koro batas furioze.
Jen la momento, kiam la homo forgesas siajn brakojn,
sangantajn pro la arbdornojn, sian laciĝon, kaŭzitan
de la fortostreĉo, kaj la pantalonon disŝiritan.
Kaj jen estas ankaŭ la momento, kiam - se li havas
fibron de aventuremo - li fariĝas orkideĉasanto.
La orkideo kreskas, kaj sur la trunko mem, kaj sur
la branĉoj plej altaj de la arbo, kvankam estas
vero ke la plantoj malaltaj facile estas detruataj
de la bestoj, kio klarigas ilian abundecon en alteco
malfacile atingebla.
Oni devas serĉi la orkideon kun la kapo supren
levita. Kaj oni ne perdu tempon senutile: ni serĉu
ĝin prefere sur arboj sulkŝelaj. Tie plej
facile alkroĉiĝas la filigrane maldikaj radikoj,
kiuj disetendiĝas ĉirkaŭ la trunko.
La du folioj karnecaj kaj verdaj, kronantaj la ovalan
akvujon, ankaŭ verdan, ne estas konfuzeblaj. Por
trovi unu el tiuj plantoj necesas foje trairi centon
da metroj de densarbaro. Kaj tio ne estas afero facila.
Franko Luin / 27 februaro 1997
Siv Sjögren / 11 novembro 2004