Islandaj pravoĉoj

1

Estis en la tempo de la reĝo Harald kun la Belaj Haroj, filo de Halfdan la Nigra, filo de Gudrod la Ĉasanta Reĝo, filo de Eystein la Korpoventa, filo de Olaf la Lignogravuristo, ke viro nomita Hallfred kondukis sian ŝipon al Islando, ĝis Breiddal. Tio estas malsupre de la distrikto Fljotsdalsherad. Surŝipe kun li estis liaj edzino kaj filo, nomita Hrafnkel. Li havis tiam dekkvin jarojn kaj estis brava kaj belaspekta junulo.
  Hallfred konstruis por si domon.
  Tie mortis en la vintro sklavino de fremda nacieco, nomita Arntrud; laŭ ŝi la loko poste havas la nomon Arntrudarstadir, Bieno de Arntrud. Sed en la printempo Hallfred translokis siajn posedaĵojn norden trans la montaron kaj faris por si novan domon sur loko, kiu nomiĝas Geitdal. Li sonĝis iun nokton, ke aperis al li homo, dirante:
  Ĉi tie vi kuŝas, Hallfred, kaj vere malprudente. Transloku vian loĝejon for de tie ĉi, okcidenten trans la riveregon Lagarfljot. Nur tie vin atendas la feliĉo.
  Post tio li vekiĝis kaj prenis siajn posedaĵojn kun si trans la riveron Ranga, en la distrikton Tunga, al loko, kiu poste portas la nomon Hallfredarstadir. Tie li loĝis ĝis sia maljuna aĝo. Sed translokiĝante li forgesis kunpreni unu paron de kaproj. Kaj en la sama tago terglitaĵo falegis sur la domon, kaj pereis tie tiuj bonaj bestoj. Ĉiam poste tiu loko portas la nomon Geitdal, Valo de Kaproj.

2

Hrafnkel havis la kutimon rajdi sur la montojn somere. Je tiu tempo la valo Jokuldal estis plene priloĝata supre de la pontoj. Hrafnkel rajdis supren sur la altebenaĵon Fljotsdalsheid kaj vidis, kie neloĝata valo elbranĉiĝis disde Jokuldal. Tiu valo ŝajnis al Hrafnkel pli taŭga por priloĝo ol aliaj valoj, kiujn li jam vidis. Reveninte hejmen li petis de sia patro tiun parton de liaj posedaĵoj, pri kiuj li rajtis, anoncante sian decidon ekloĝi sendepende. Post konsento de la patro li konstruis por si grandan biendomon, kiun li nomis Adalbol, Ĉefbieno.
  Hrafnkel edziĝis al Oddbjorg, filino de Skjaldulf de Laxardal. Ili havis du filojn, unu, la malpli juna, laŭ nomo Toris, la dua laŭ nomo Asbjorn.
  Kiam Hrafnkel estis firme ekloĝinta en Adalbol, li entreprenis grandajn oferojn al la dioj. Li konstruigis grandan templon. La dio Frey estis de Hrafnkel la plej amata. Al tiu li je duono dediĉis ĉiujn siajn plej valorajn posedaĵojn.
  Hrafnkel posedis bonegan beston, kiun li preferis al ĉiuj aliaj. Tio estis virĉevalo, grize bruna je koloro kun nigra strio laŭlonge de la spino. Tiun ĉevalon li nomis Freyfaxi kaj ĝin donis je duono al Frey, sia amiko. Tiomege li amis tiun ĉevalon, ke li ĵuris solene, ke li mortigu tiun homon, kiu rajdos sur ĝi sen li apermeso.
  Hrafnkel okupis la tutan valon kaj porciigis al aliuloj la teron, insistante esti ilia superulo, kaj sin faris pastro-ĉefo super ili, pro kio estis plilongigita lia nomo, kaj estis li nomita la Pastro de Frey. Li estis aroganta, sed eminente kapabla homo. Li devigis sub sian potencon la bienulojn de Jokuldal. Al siaj proksimuloj Hrafnkel estis milda kaj afabla, sed kruda kaj severa kontraŭ la homojn de Jokuldal, kiuj devis kutime suferi pro lia maljusteco. Hrafnkel partoprenis multajn duelojn, kaj elspezis al neniu kompenson, kiaj ajn estis liaj misfaroj.
  Fljotsdalsheid estas malfacile transirebla, marĉabunda kaj ŝtonoplena regiono, sed malgraŭ tio Hrafnkel kaj lia patro kutimis rajdi vizite unu al la alia, ĉar ili tre bonrilatis. Hallfred trovis peniga la kutiman vojon kaj tial serĉis alian vojon supre de la rokaltaĵoj, kiuj estas alte sur la vastejo. Tie li trovis pli sekan vojon, sed malpli mallongan, kiu estas konata sub la nomo Hallfredargata, La Vojo de Hallfred. Uzas tiun vojon nur tiuj, kiuj konas plej bone la regionon.


Franko Luin / 27 februaro 1997
Siv Sjögren / 11 novembro 2004