PROLOGO
ultaj maltrankvilaj viroj forlasis Skanion kun Bue kaj
Vagn, sed ne trovis sukceson en Hjörungavåg;
aliaj akompanis Styrbjörn al Upsalo kaj falis
kun li. Kiam sciiĝis hejme, ke malmultaj revenos,
oni recitis funebropoemojn kaj starigis memorŝtonojn,
kaj poste ĉiuj prudentaj homoj akordiĝis
pri tio, ke ĉio, kio okazis, estas tre bona, ĉar
nun oni povas esperi pri pli da kvieto ol antaŭe
kaj malpli da disparceligoj kaj interŝanĝoj
de posedaĵoj helpe de eĝaj feroj. Nun venis
abundaj jaroj, kun sekalo kaj haringoj, kaj la plimulto
bone prosperis; sed tiuj, kiuj pensis, ke la rikoltoj
malfruas, ekspediciis al Anglolando kaj Irlando kaj
sukcese batalis, kaj multaj restis tie.
PRI LA STATO DE LA RAZITOJ EN SKANIO EN LA EPOKO DE REĜO HARALD BLUDENTA.
Nun razitoj komencis veni al Skanio, kaj de la lando
de la saksoj kaj de Anglolando, por prediki la kristanan
instruon. Ili havis multon pri kio rakonti, kaj komence
homoj estis scivolemaj kaj volonte aŭskultis;
kaj al virinoj ŝajnis amuze esti trempitaj de
la fremduloj kaj ricevi blankan ĉemizon donace.
Sed baldaŭ ekmankis ĉemizoj al la fremduloj;
kaj homoj ĉesis aŭskulti iliajn predikojn,
kiuj ŝajnis lacigaj kaj ne tre kredindaj; cetere
ili parolis en balbuta lingvaĵo, kiun ili lernis
en Hedeby aŭ sur la okcidentaj insuloj, kaj tial
ŝajnis infanecaj laŭ prudento.
Tial la kristanigado malmulte progresis; kaj la razitoj,
kiuj multe parolis pri paco kaj kiuj antaŭ ĉio
brulis pro perfortemo kontraŭ la dioj, de tempo
al tempo estis kaptitaj de religiaj homoj kaj pendigitaj
en sanktaj fraksenoj kaj penetritaj de sagoj kaj donacitaj
al la birdoj de Odin. Sed aliajn, kiuj venis norden
en la arbarojn de Geingio, kie nur malmulte da religio
estis, tiujn oni bonvenigis kaj kondukis ligitajn al
foiroj en Smolando kaj ŝanĝis ilin por bovoj
kaj kastoraj feloj. Kiel sklavoj de la smolandanoj
kelkaj kreskigis la harojn kaj sentis malkontenton
pri Jehovah kaj meritis la manĝon; sed la plimulto
daŭre volis faligi la diojn kaj trempi virinojn
kaj infanojn, prefere ol senŝtonigi kampojn kaj
mueli grenon, kaj kaŭzis al siaj mastroj tiom
da ĉagreno, ke baldaŭ la geingoj ne ricevis
du trijarajn smolandajn bovojn por plentaŭga pastro
ne pagante aldonon de salo aŭ fulita drapo. Tiam
regis en la limregiono malbona humoro kontraŭ
la razitoj.
Iun someron informo trakuris la tutan Danoregnon, ke
reĝo Harald Bludenta aniĝis al la nova instruo.
En sia juneco li jam faris provon, sed urĝe repaŝis,
sed nun li definitive transiris. Ĉar reĝo
Harald estis nun maljuna, kaj jam longe lin turmentis
akra doloro en la dorso, tiel ke ne multan ĝojon
donis al li liaj biero kaj virinoj, kaj saĝaj
episkopoj, kiujn sendis la imperiestro, jam frotis
lin per ursograso plifortigita per apostolnomoj kaj
vindis lin en ŝafofeloj kaj donis al li benitan
herbinfuzaĵon anstataŭ biero kaj signis krucon
inter liaj ŝultroj kaj elsorĉis el li multajn
diablojn, ĝis malaperis la doloro kaj fariĝis
la reĝo kristano.
La piuloj tiam promesis, ke pli terura mizero lin trafos,
se li denove sin submetos al oferado aŭ montros
senfervoron en la kredo. Tial reĝo Harald ordonis,
estante denove movkapabla kaj povante preni al si junan
maŭran sklavinon, kiun Olof kun la Gemoj, reĝo
de Cork, sendis al li kiel amikan donacon, ke ĉiuj
lasu sin kristanigi; kaj malgraŭ tio, ke tia parolo
de homo, kiu mem devenis de Odin, ŝajnis stranga,
multaj lin obeis, ĉar li longe regis kun bona
fortuno kaj tial havis aŭtoritaton en la lando.
Tiujn, kiuj perfortis kontraŭ pastroj, li juĝis
per plej severaj punoj; kaj en Skanio la nombro de
pastroj kreskis, kaj preĝejojn oni konstruis sur
la ebenaĵo; kaj oni ĉesis sin turni al la
malnovaj dioj krom ĉe surmaraj krizoj kaj brutmalsanoj.
Sed en Geingio oni multe ridis pri ĉio tio. Ĉar
la popolo en la arbaroj apud la limo havis pli da ridemo
ol la prudenta popolo sur la argilo de la ebenaĵo,
kaj pri la ordonoj de reĝoj ili plej multe ridis.
En tiuj regionoj malmultaj havis potencon atingantan
pli foren ol la dekstra mano, kaj inter Jellinge kaj
Geingio estis longa distanco eĉ por plej grandaj
reĝoj. En antikvaj tagoj, en la epoko de Harald
Hildetand kaj Ivar Vidfamne kaj antaŭ ĝi,
reĝoj kutimis veni al Geingio por ĉasi urobovojn
en la vastaj arbaroj, sed malofte por aliaj celoj.
Post tiam la urobovoj malaperis, kaj kun ili malaperis
la vizitoj de reĝoj; kaj se nun iu reĝo incitiĝis
pro ilia malobeemo aŭ malabunda imposto kaj minacis,
ke li venos, li kutime tiun respondon ricevis, ke neniaj
urobovoj estis videblaj en la regiono, sed ke ili informos
lin, kiam tiaj sin montros, kaj amike akceptos lin
tiam. Tial jam longe estis proverbo ĉe la loĝantoj
apud la limo, ke al ili neniu reĝo venos, antaŭ
ol revenos la urobovoj.
Tiel ĉio restis, kia ĝi ĉiam estis,
en Geingio, kaj nenia kristanismo radikiĝis tie.
La pastroj, kiuj provis iri tien, daŭre estis
vendataj trans la limon, sed kelkaj geingoj opiniis,
ke oni propre devus ilin tuj mortigi kaj ekmiliti kontraŭ
la avara popolo en Sunnerbo kaj Allbo pro tio, ke la
pagoj de la smolandanoj ne donis akcepteblan profiton
en la komerco.
Franko Luin / 25 julio 1996
Siv Sjögren / 11 novembro 2004