Printempo de morto
La krepusko jam kovris la urbon. Granda ora flamo estis
la ĉielo. De la insulo naĝis malgranda blanka
vaporŝipo sur la Danubo, subite ĝi fajfis
akre kaj tiu sono estis, kvazaŭ morta, sovaĝa
ekkrio. La ekkrio de la blanka ŝipo frapiĝis
al la flanko de la Gerard-monto kaj en nevidebla arko
ĝi flugis al la ĉielo. Supre ĝi eksilentis.
Kara amiko, pardonu min, ke mi ĝenas vin per longa
letero. Mi sidas en mia hotela ĉambro, la pordon
mi ŝlosis, mi klinas min super la tablon kaj skribas
al vi ĉi tiun leteron. Mi nur skribas, skribadas
kaj rigardas, kiel kuras unu apud la alian la nigraj
literoj sur la blanka papero. Mia koro skribas ĉi
tiun leteron, mia koro tenas kaj tiras la plumon.
De la printempkolora monto venis malsupren junaj virinoj
kaj viroj en la krepusko. La virinoj lace trenis siajn
sunombrelojn sur la tero, la viroj estis senparolaj.
Sur la bordo staris viro senĉapela kaj la brakojn
kruciginte sur la brusto li rigardis la akvon, sur
kies dorso vetkuradis kuprobrilaj ondoj. Ĉie staris
homoj sur la teatrecaj ŝtupoj de la bordoj; promenantaj
maljunuloj, aĝaj sinjorinoj, junaj knabinetoj
forte kunbrakiĝintaj, servistinoj, kiuj sekrete
venis sur la bordon por unu-du minutoj. Ili rigardis
la akvon.
Sur la Buda'a bordo sub du kaŝtanarboj promenis
junulo.
Subite mallumiĝis kaj la mallumo alportis facilan
malvarman pluvon. Tiu junulo ankoraŭ nun promenis
inter la du arboj. Kelkfoje lace li sidiĝis sur
benko.
Poste li venis trans la Pest'an bordon kaj la paŝojn
direktis al hotelo Griff. Li iris supren en sian ĉambron
kaj ŝlosis la pordon. Li sidiĝis sur la rando
de la lito kaj ekbruligis cigaredon. La cigaredo ellasanta
longan tremantan fumon, brulis de si mem inter liaj
senmovaj fingroj.
Li bruligis ombrelan lampon sur la tablo kaj la kapon
profunde klininte en la lampo-brilo, li komencis skribi
leteron.
Jenon li skribis en la letero:
Kiu hodiaŭ en la hotela ŝtuparejo mallaŭte
kaj embarase salutis vin kaj poste malaperis, antaŭ
kiam vi konsciis, kiu estis la duone konata, duone
nekonata junulo, - estis mi. Mi ne scias, kial mi kuris
for, kial mi ne haltis por paroli kun vi, kial mi ne
demandis vin: kiel vi fartas, kie vi estis, ĉu
vi estas feliĉa aŭ malfeliĉa?
Mi nur forkuris, venis en ĉi tiun hotelon, falis
sur la kanapon kaj longatempe rigardis la aeron. Time
mi aŭskultis, kiel bruadas, frapadas kaj sieĝas
unu la alian miaj memoroj kaj pensoj, kvazaŭ glaciplatoj
en la fluo de rivero.
Diru, ĉu vi ankoraŭ memoras min? Ĉu
vi ankoraŭ memoras la larĝan straton de la
urbeto, la malnovajn krepuskojn, nian alkoholodoran
skarabkolekton, la literaturhistorion de Beöthy,
la domon de la familio Boncos, la malintiman cigaredfuman
ĉambreton, la tasojn da kafo, la latinajn nomojn
de la kreskaĵoj, la premajn ekscitojn de la fizikolecionoj,
la superhoman potencon kaj la konsternajn vizitojn
de la sinjoro ĉefdirektoro, kiu portis du binoklojn
kaj kiu estis tia grandpotenca grandsinjoro, ke ankaŭ
la instruisto de fiziko timis lin, la balanciĝon
sur la horizontala stango, la senfundan kaj sovaĝan
plezuron de la maj-festo, la febrojn de la unuaj ebriiĝoj,
la kapreolkrurojn de la knabinetoj, la misteran odoron
de iliaj pendantaj brunaj harplektaĵoj, la pankoloran
vangbarbon de sinjoro direktoro Simon, la misterojn
de la urbfina fifama domo, la posttagmezajn manĝojn
ĉe familio Beniczky dum la krepuska sunbrilo sub
seriozaj maljunaj aceroj, kies folioj tre mallaŭte
babilis en la sunsubira vento, la belan flavan damask-tablotukon,
la guston de la sukerkovritaj framboj sur etaj vitroteleroj
- ĉu vi memoras nian benitan studentvivon plenan
de duboj, doloraj ekscitoj, sovaĝaj esperoj, svenigaj
plezuroj?
Diru, ĉu vi ankoraŭ memoras min? Ĉu
vi memoras, ke ni, dekkvinjaraj viroj (ĉar ni
sentis nin viroj) ĵuris seriozan kaj sanktan amikecon,
ke nek en bona nek en malbona situacio ni forlasos
unu la alian. Man-en-mane, en la koro kun sufoka ekscito,
kun sekretaj, grandiozaj konjektoj ni staris en la
pordo de la vivo, kies grandegaj flugiloj brue kaj
fulmotondre, radiante blindigan brilon kaj ardon, tiam
malfermiĝis antaŭ ni.
Kio estos pri ni, kio ni fariĝos, se ni plenkreskos?
Jen ni plenkreskis. Jen ni estas ĉi tie. Mi ne
vidis vin dum dekkvin jaroj kaj nun post dekkvin jaroj
mi konfesas al vi, ke tiutempe ankaŭ mi iom enamiĝis
al la Beniczky-knabino. Tiam, dekkvinjara, mi hontis
pro tiu ĉi eta malforto. De tiam pasis multaj
jaroj, de tiam mi lernis, ke la plej granda batalo
de la homa vivo estas la amo. Mi konfesas al vi, ke
estante en 30-jara aĝo, kelkfoje nokte mi ekkriis
sur miaj kusenoj kaj mi veadis obtuze, kvazaŭ
oni pikus tranĉilon en la karnon de mia koro.
Ĉiam mi neis al vi, ke mi amas ŝin. Mi gestis
per la mano, superece mi ridetis, kaj vi rigardis min
kun tima miro, kvazaŭ superhoman estaĵon.
Vi ne povis kompreni, kiel estas eble, ke iu ne enamiĝis
al Amalia Beniczky, kiel estas eble, ke la viro (tiu
estis mi), al kiu Amalia enamiĝis, ne kriadas
de mateno ĝis vespero pro la freneziga feliĉo?
Ĉar mi amis Amalian. Mi petas vin, lasu al mi,
al adiaŭanta kaj kadukiĝinta homo tiun kontentiĝon.
Ŝi amis min, pale kaj time, plene de turmentoj,
kiel nur dekkvarjara knabino povas ami belan kaj trofieran
studenton, kiu ne volas rimarki ŝin.
Ĵaŭdon posttagmenze ni estis ĉe Amalia.
Post kaftrinko ni sidis en la verando kaj amuziĝis
per societa ludo. Patro Beniczky sidis sub aceroj kaj
el sia longkrura pipo lasante la fumon li legis Budapest'an
gazeton. Kelkfoje li levis la kapon el la gazeto, super
sia binoklo li rigardis nin kaj kriis al la verando:
- Buboj! Ne ridaĉu tiel laŭte!
Li ne ŝatis la bruon, kiam li legis gazeton. Lin
jam ne interesis la amo.
Ni ludis per potkovrilo. Iu rotaciis la kovrilon sur
la tero. Sible, muĝe rotaciis la kovrilo kaj dume
la turninto kriis nomon. La koncernulo devis kapti
la kovrilon de sur la tero. Ja, sed al ĉiu estis
donita alia nomo, por pligrandigi al konfuzon kaj kiam
mia nomo estis kriata, vi devis kapti la kovrilon,
kaj kiam oni vokis vin, mi havis la vicon.
Malsaĝa ludeto. Kiu eraris, donis garantiaĵon.
La knabinoj donis harpinglojn, rubandon, maldikan oran
ringeton; la knaboj tranĉilon, notlibreton kaj
krajonon. La garantiaĵojn ni rericevis nur post
faro de diversaj punoj. Mian perlamot-tranĉilon
mi devis reaĉeti per dufoja mankiso al Andreo,
la paradveturigisto de Beniczky.
Amalia, kiam ŝi rotaciis la kovrilon, ĉiam
kriis vian nomon. Vi kaptis al la kovrilo, kun ektimo
kaj feliĉo, kvankam kiam ŝi nomis vin, vokis
min! Dekfoje, dekkvinfoje unu post la alia. Ĉio
tio estis tima kaj humila amkonfeso al mi kaj vin turmentis
tia ĵaluzo, ke ŝvito venis sur vian frunton.
Ni du loĝis en la Boncos-domo, dudekok florenojn
ni pagis por plena alimentado. Via patro estis notario
en la sama vilaĝo, kie mia patro estis bienposedanto.
Ankaŭ vi estis konsiderata kiel altklasa knabo,
sed tamen mi ĉie superis vin. Konfesu, sekrete
ankaŭ vi sentis envion kontraŭ mi. Sed ni
tamen tre amis unu la alian, ĉu ne? Ankaŭ
la infanvartejon ni vizitis kune, ĉe onklino Roza,
kiu estis instruistvidvino, kaj kiu instruis nin danci
laŭ violonludo. En la pura ĉambrego de la
infanvartejo ni dancis "palotás" en
niaj ŝuetoj, laŭ reva violonludo. Nun, dum
la plumon mi trempas en la inko, ekdoloras min io kaj
klare el iluziplena proksimo mi aŭdas la dolĉan
kaj molan sonon de la violono de onklino Roza.
Mallonge: ni loĝis kune ĉe la maljuna sinjorino
Boncos, en la urbeto, kie la gimnazio atendis nian
junan vivon. Ni kune serĉadis la latinajn vortojn
en la brune broŝurita vortaro de Burián
kaj apud malfru-vespera lampobrilo kune ni baraktis
al la solvoj de aritmetikaj taskoj.
Estis antaŭ dekkvin jaroj. De tiam mi nek vidis
vin, nek aŭdis pri vi.
Nun antaŭ horo mi vidis vin en la ŝtuparejo
de la hotelo. Via edzino iris kun vi, en altvalora
pelto, kun juveloj, brilanta en sia junvirina beleco.
Tuj mi rekonis Amalian.
Franko Luin / 27 februaro 1997
Siv Sjögren / 11 novembro 2004