Bona rido ...

En la lernejo
Instruistino foje rakontis, ke Dio kreis ĉion, kaj ke la homo estas la plej altranga kreitaĵo. Ŝi volis scii, ĉu la infanoj komprenis la instruadon, kaj demandis:
  - Kio estas la plej alta, kion Dio kreis?
  Knabeto svingis la manon.
  - Nu, Per!
  - La arboj.
  - Jes, jes, ja! La demando estis eble iom erarformulita! Sed Adamo kaj Evo do, kion ni diras pri ili?
  - Ili estis paro da pomoŝtelistoj ...
  Post tiu ĉi respondo estis neeble krei pian etoson en la klaso.

Elektra pseŭdonimo
- Antaŭ ol ekloĝi, diris la nova luanto, mi volus mencii, ke mi estas poeto, sed mi uzas pseŭdonimon.
  - Ne estas grave, respondis la luiganta virino, se ĝi ne uzas tromulte da elektra energio.

Vegetarano
- La kaŭzo de mia vegetaraniĝo estas mia opinio, ke estas malĝuste mortigi senkulpajn bestojn.
  - Ĉu vi opinias, ke estas pli delikate formanĝi la furaĝon de ili?

Biletoj
Li: - Vespere ni tre agrable ordigos por ni.
  Ŝi: - Kion ni faros?
  - Mi aĉetis tri kinobiletojn.
  - Tri? Kiu do akompanos nin?
  - Mi aĉetis unu al via patrino, unu al via patro kaj unu al via frato.

Ĉiam rapidsprita
Karlson, ĉiekonata pekulo, renkontas sinjorinon Johanson, kiu, laŭ propra opinio, estas senerara.
  K.: - Estas ja senĉesa pluvaĉa vetero.
  S-ino J.: - Jes ja, tion ni havas pro niaj pekoj.
  K.: - Tiukaze, s-ino Johanson, provu pliboniĝi, ĉar ni aliaj turmentiĝas pro tio.

Modela edzino
Amikino al alia:
  - Dum monatoj mi ne povis eltrovi, kie mia edzo pasigas la vesperojn. Hazarde hieraŭ vespere mi frue hejmeniris, kaj tiam evidentiĝis al mi, ke li estas hejme.

Neniam
Okazis antaŭ nelonge:
  - Ĉu via mortinta amiko havis la kutimon paroli kun si mem, kiam li estis sola? demandis la juĝisto.
  - Tion mi ne scias, respondis la atestanto.
  - Sed vi ja asertis, ke vi estas unu el tiuj, kiuj plej bone konis lin.
  - Jes, ĝuste tion, respondis la atestanto, sed mi neniam estis kune kun li, kiam li estis sola.


Franko Luin / 27 februaro 1997
Siv Sjögren / 11 novembro 2004