"Veku min je la oka horo!" diris la larĝŝultra
blonda sinjoro al la pordisto de la hotelo "La
ora urso". Ricevinte la ŝlosilon de sia ĉambro,
li supreniris al la unua etaĝo. La pordisto notis
per kreto sur la nigra tabulo, kiu pendis malantaŭ
li: "Numero 39 je la oka horo". Poste li
serĉis en la gastlibro la nomon de la sinjoro,
kiu volas esti vekota tiel frue. Li enskribiĝis
kiel sinjoro Jan van Halsten, komercisto el Amsterdamo,
kiu ŝajne volas tiel frue ellitiĝi por atingi
vagonaron al Nederlando, kiu forveturos de la ĉefa
stacidomo je al naŭa horo.
Sinjoro van Halsten dumtempe eniris sian ĉambron
kaj komencis paki por la forvojaĝo. Li ne tro
zorgeme enpakis siajn aĵojn. Fakte li tre ĥaose
metis siajn vestaĵojn, ŝuojn kaj ŝtrumpojn
en sian mansakon, iom spiregis, kontente rigardis la
rezulton, ŝlosis la mansakon kaj sidiĝis
sur la seĝon apud la lito. Li rigardis la horloĝon:
estis la dek unua horo, urĝegis iri el la liton.
Li klinis sin, denove iom spiregis - kial li dum sia
feria vojaĝo ĉiam prenas po du porcioj el
ĉiuj pladoj! - kaj mallaĉis siajn ŝuojn.
Tio daŭris sufiĉe longe, ĉar ĉiun
ŝuon li estis laĉinta ne per unu, sed per
tri nodoj. Sed fine la peza laboro estis farita. Sinjoro
van Halsten staris en siaj ŝtrumpoj antaŭ
la lito kaj rigardis malsupren al siaj ŝuoj: ŝajnis,
ke li ne povas turni siajn okulojn de ili.
Kion rimarkindan li trovis ĉe la ŝuoj? Estis
paro da malnovaj laĉbotoj el nigra ledo kun cerva
ledo je la flankoj. La ŝupintoj estis zorgeme
kaj iom arte kudritaj. Belaj ŝuoj, jes, sed kial
sinjoro van Halsten ilin tiel karese traktis, kial
li tiel arde ilin rigardis? Por tio ne ŝajnis
troviĝi motivo.
Rigardinte ilin kun ĝojo dum tiom da tempo, la
nederlandano levis siajn ŝuojn de la planko. Tio
estis nenio rimarkinda. Oni devas supozi, ke li nun
faros tion, kion faras ĉiuj hotelgastoj antaŭ
la enlitiĝo - metos la ŝuojn antaŭ la
pordon, por ke ili estu polurotaj. Ho, tute ne! Li
tenis la ŝuojn en la mano, palpis kaj frapetis
ilin ĉiuflanke kaj fine metis ilin sub sian kapkusenon.