La nokto pasis. Devis esti proksimume la kvara horo
matene, kaj en la granda hotelo nur du homoj ne dormis.
Unu estis la maljuna Antono, servisto, kiu jam dum
tridek kvin jaroj en "La ora urso" purigis
la ŝuojn de la gastoj kaj portis iliajn pakaĵojn
al la stacidomo. La vekhorloĝo estis ĵus
vekinta lin el profundega dormo en lia ĉambreto,
nun li iris en pantofloj kun treniĝantaj paŝoj
silente tra la longegaj koridoroj kaj kolektis ŝuojn
kaj botojn, kiuj staris antaŭ la pordoj. Sur la
plandojn li skribis per kreto la ĉambronumerojn
kaj poste staplis la ŝuaron en korbo.
La dua, kiu ĵus komencis sian laboron, estis Karlo.
Kiun titolon li havis, aŭ kiun familian nomon,
fakte neniu sciis. Li estis "Karlo" - tiel
nomis lin la hotelestro, la pordisto, la kelnero kaj
ankaŭ la gastoj. Kun siaj dek ses jaroj li estis
mezaĵo inter granda knabo kaj juna viro: li ne
havis difinitan taskon, sed devis fari ĉiuspecajn
laborojn kaj ilin ĉiam faris kun gaja vizaĝo
kaj ofte ŝercante. Iam pli frue li vizitis gimnazion
kaj liaj instruistoj vere aprezis lin, sed lia patro
mortis kaj lia patrino diris: "Karlo, nun vi devas
mem perlabori vian panon." Iun tagon li do prezentis
sin al la hotelposedanto kaj per firma klara voĉo
petis laboron. Per akra rigardo la posedanto de "La
ora urso" atente ekzamenis lin kaj decidis: "Mi
volas fari provon kun vi, knabo". Kaj nun Karlo
jam dum du jaroj kuris la ŝtuparojn supren kaj
malsupren, faris komisiojn, briligis la ansojn, helpis
en la kuirejo kaj en la kelo, rapidis al la poŝtejo
kaj al la stacidomo: sed veki la hotelgastojn estis
lia ĉefa tasko, la plej respondeca parto de lia
funkcio.
Ofte estis nefacila laboro. En la plej frua tagiĝo
oni devis ellitiĝi kaj tre zorgeme legi sur la
nigra tabulo, kie la pordisto estis notinta la tempojn.
Oni devis frapi sur pli ol tridek pordoj je la ĝusta
minuto, ĝis la gasto respondis, kaj post kvin
minutoj oni devis ankoraŭfoje frapi kaj kontroli,
ke li vere ellitiĝis. Ĉar sufiĉe ofte
okazis, ke la vojaĝonto je la unua frapo respondis
per grumbla "Bone, mi jam ellitiĝis"
kaj tamen poste reekdormis kaj maltrafis sian vagonaron.
En tia okazo, malfeliĉa Karlo! Li kompreneble
estis la kulpulo, Ĉar la dormemulo asertis nur
tro facilanime, ke li tute ne estis vekita. Ankaŭ
ĉi tiun fojon Karlo je la kvara horo sidis preta
sur seĝo apud la pordista ĉambreto. La nokta
pordisto kuŝigis sin sur la ledan sofon "nur
por kelkaj minutoj" kaj komisiis al Karlo siajn
taskojn. La ĉambrokelnero estis doninta al Karlo
veran monton da manĝilaro la antaŭan vesperon,
por polurado, por ke li havu "ion por fari",
kaj nun Karlo per ĉiuj fortoj poluris la nekalkuleblajn
tranĉilojn, forkojn kaj kulerojn per smirgo, smirgopapero
kaj lanaj tukoj.
Tiam sonoris la telefono. Karlo prenis la aŭskultilon
kaj fraŭlino en la telefonoficejo anoncis per
la vortoj: "Jen la interurba telefonejo, Amsterdamo
deziras paroli kun vi". Dum iom da tempo aŭdiĝis
murmurado kaj susurado en la aparato, sed fine venis
voĉo, kiu diris: "Bonvolu tuj voki sinjoron
van Halsten al la telefono". Karlo rapidis supren
en la ŝtuparo kaj frapis per ambaŭ pugnoj
la pordon numero 39. Dum longa tempo nenio aŭdiĝis.
Karlo batis veran tamburoruladon. Fine estis aŭdebla
grumblo kaj la nederlandano demandis: "Kio diable
okazas?"
"Oni vokas vin al telefono ... interurba telefonvoko
el Amsterdamo."
Tiam Karlo aŭdis la liton knari, dum kelkaj minutoj
sinjoro van Halsten bruegis en sia ĉambro, poste
li ŝirmalfermis la pordon kaj kun nur mantelo
super la ŝultroj li rapidis malsupren kaj malaperis
en la telefonbudo. Malgraŭ la remburitaj muroj
oni aŭdis, kiel li ekscite kriis en la aparaton
kaj kiel li klopodis komprenigi sin. Devis ja esti
grava komerca interparolado.
Dum la nederlandano penadis en la telefonbudo, la maljuna
Antono dum sia rondirado venis al la ĉambro de
sinjoro van Halsten. Li skuis la kapon malaprobe, kiam
li vidis, ke ne troviĝas ŝuoj antaŭ
ĝi. Antono jam intencis daŭrigi sian iradon,
kiam li rimarkis, ke la pordo ne estas fermita. Li
zorgeme atentis siajn devojn. Li fieris, kiam ĉiuj
liaj gastoj havis brile poluritajn ŝuojn, tial
li metis sian kapon tra la malfermetaĵo por vidi,
ĉu eble la ŝuoj staras malantaŭe. La
ĉambro estis malplena. Sur la planko staris neniuj
ŝuoj, sed ... kio estas tio? La ŝuoj ja
kuŝis en la lito. En la ellitiĝa urĝo
la nederlandano forŝovis sian kapkusenon, kaj
nun la nigraj ŝuoj en la griza matenlumo akre
kontrastis kontraŭ la blanka litotuko. "Kiaj
kutimoj!" murmuris Antono, eniris la ĉambron,
forprenis la ŝuojn el la lito kaj ordigis la kusenon.
Kiam li denove estis en la koridoro, li ĵetis
la ŝuojn en sian korbon, post kiam li estis skribinta
per kreto numeron sur ilin, kaj pene daŭrigis
en siaj pantofloj. Iom poste sinjoro van Halsten finis
sian paroladon kaj reiris al sia ĉambro. Rigardo
al la horloĝo informis lin, ke li ankoraŭ
havos preskaŭ kvar horojn por dormi. Li forprenis
sian mantelon kaj pantoflojn kaj ĵetis sin kun
plaĉa murmuro sur la liton. Dormi tamen estas
plej bone!
Kiam Karlo je la oka matene frapis sur lia pordo, ripetiĝis
la samo kiel kvar horojn pli frue. Unue Karlo frapis,
due li tamburis, poste li frapegis per ambaŭ pugnoj
sur la pordopanelo kaj kiam daŭre nenio moviĝis
interne, li kuraĝigis sin kaj eniris la ĉambron.
Kiel arbosegilo, funkciigata de kvar fortaj viroj,
sonis la ronkado de la nederlandano. Karlo ne sciis,
kion fari. Li klinis sin super la dormemulon kaj skuis
lin je la ŝultroj. "La oka horo, sinjoro
van Halsten!"
"Ja..."
Konfuzite la nederlandano rektiĝis, ĉirkaŭrigardis
duonvekiĝinta kaj diris: "Tuj, tuj..."
Ankoraŭ dormante li meĥanike metis sian manon
sub la kapkusenon. Ekskuo trairis lian korpon, nur
nun li estis tute veka. Dum sekundo li estis muta,
poste li blekegis kiel vundita bovo: "Miaj ŝuoj,
miaj ŝuoj!" Karlo staris rigida pro teruro.
La nederlandano ellitiĝis per saltego, prenis
lin per siaj grandaj manoj je la ŝultroj, skuis
lin tien kaj reen kaj kriegis: "Tuj redonu al
mi miajn ŝuojn!"
"Mi ne havas ilin ... mi nur envenis por veki
vin", balbutis Karlo. La nederlandano rigardis
la vizaĝon de la knabo kaj komprenis, ke li ne
scias, pri kio temas, ke li estas senkulpa. Kiel frenezulo
li kuregis tien kaj reen en la ĉambro, ĵetis
la seĝojn surplanken, traserĉis la ŝrankon,
serĉis sub la lito kaj sub la divano kaj poste
kuris en piĵamo en la koridoron. "Oni ŝtelis
miajn ŝuojn!" li kriis tiel laŭte, ke
oni lin aŭdis en la tuta domo. La kelneroj, la
ĉambristinoj kaj la gastoj urĝe kolektiĝis.
Ĉiuj opiniis, ke la viro freneziĝis. Tiam
ekvidiĝis el la amaso la ore ornamita ĉapo
de la pordisto. "Kio okazas?" li demandis.
"Bruo en la koridoro estas severe malpermesita!"
"Mi devas brui", kriegis la nederlandano,
"oni ŝtelis miajn ŝuojn." "En
'La ora urso' oni ŝtelas nenion", respondis
energie sinjoro en jaketo. Estis la hotelestro, kiu
estis alveninta. "La ŝuojn tutcerte estas
ĉe la poluristo."
"La ŝuoj kuŝis sub mia kapkuseno. Nun
ili estas for. Mi ne donis ilin al polurado. Ili estas
ŝtelitaj", furiozis la nederlandano. "Ŝuoj
ne estu sub la kapkuseno, ŝuoj estu antaŭ
la pordo aŭ sur la piedoj", diris severe
la hotelestro.
"Tamen ne estas ordinaraj ŝuoj", plendis
nun la nederlandano per rompita voĉo, "estas
ŝuoj kun kavernaj kalkanumoj, en kiuj troviĝas
diamantoj de grandega valoro!"
Tiam la tumulto en la koridoro mutiĝis, subite
estis tute silente. Nun ĉiuj komprenis, ke la
nederlandano ne estas frenezulo, kaj ĉiuj kompatis
lin. Nur unu viro, kiu staris plej perifere en la grupo,
diris duonlaŭte: "Aĥa, kontrabandisto
de diamantoj!" La nederlandano gestadis: "Mi
ne estas kontrabandisto, mi estas sinjoro van Halsten
el Amsterdamo kaj serioza komercisto. Mi komercas per
diamantoj kiel aliaj per ŝtofo kaj ledo. Sed la
diamantoj estas pli valoraj kaj en la tuta mondo allogas
ŝtelistojn. Tial mi ne portas la ŝtonojn
en mia mansako, sed kaŝas ilin en la kalkanumojn
de miaj ŝuoj, kie neniu atendas trovi ion. Kaj
nun miaj ŝuoj estas ŝtelitaj kaj kun ili
mia tuta havaĵo. Dum mi dormis, la ŝtelistoj
enpenetris mian ĉambron kaj eltiris miajn ŝuojn
de sub la kapkuseno."
"Sed ne, vi ja ne estis en via ĉambro!"
La maljuna Antono, la servisto de la hotelo, aperis,
liaj grizaj lipharoj tremis pro indigno. "Vi ja
estis en la halo, mi kredas je la telefono, kiam mi
je la kvara horo matene envenis vian ĉambron kaj
prenis la ŝuojn el la lito."
"Kaj kie nun estas la ŝuoj, malfeliĉulo?"
demandis ekscitite la hotelestro. "Mi poluris
ilin, tute brile poluris ilin, ĝis kiam ili belege
aspektis", respondis la maljuna Antono. Pliajn
vortojn oni ne ricevis de la maljunulo. "Ŝlosu
la pordegon, neniu rajtas forlasi la domon", ordonis
la hotelestro al la pordisto kaj kuris kune kun la
nederlandano en la ĉambreton de Antono. La ŝukorbo
de Antono tamen estis malplena. Li jam antaŭ longe
dismetis la ŝuojn de la hotelgastoj. Kiam sinjoro
van Halsten ree eniris la koridoron, li subite eligis
krion kaj ĵetis sin al pordo, kiu troviĝis
je la fino de la koridoro, en duonlumo.
"Miaj ŝuoj", li kriis, "miaj ŝuoj!"
Entuziasme li levis paron da nigraj ŝuoj, kiuj
staris tie antaŭ la pordo. Li tamen tuj faligis
ilin kun elkrio de grandega elreviĝo. Estis belaj
botoj kun dekoritaj ŝupintoj kaj enmetaĵoj
de cerva ledo, sed la enmetaĵoj estis brunaj kaj
ne helgrizaj kaj sur la plandoj estis per kreto skribita
la ĉambronumero 34, la sama numero, kiun montris
la pordo. Estis ŝuoj de fremda sinjoro, kiu certe
ankoraŭ dormis en sia ĉambro. Kiam oni malfermis
la pordon, oni vidis, ke la ĉambro estas malplena.
La sinjoro estis for, li estis kunpreninta siajn pakaĵojn,
palton, ĉapelon kaj postlasinta nur siajn ŝuojn.
"Hieraŭ vespere li pagis sian fakturon",
diris la pordisto. "Kiam li forlasis la hotelon,
mi ne scias. Certe jam je la tagiĝo." "Li
ŝtelis la diamantŝuojn", kriis la hotelestro.
"Ni devas tuj informi la policon."
Sinjoro van Halsten, malleviĝinta sur seĝon,
ĝemis: "Mi estas perdita ... la polico
ne trovos lin..."
"Mi trovos lin!"
Klara knaba voĉo diris tiujn vortojn. Karlo, la
vekisto, la kuriero, la kelo- kaj kuirejhelpanto, la
ĉionfaranto, alproksimiĝis al la nederlandano
kaj ripetis: "Mi trovos lin, ni rericevos la diamantŝuojn.
Sed ni ne perdu tempon!"
La nederlandano surprizite suprenrigardis: "Kiu
estas vi, knabo?" "Mi estas Karlo, mia tuta
nomo estas Karlo Zimmermann - sed tio ja ne gravas
- mi scias, kie estas la viro, kiu havas viajn ŝuojn.
Se ni rapidas, ni ankoraŭ atingos lin. Lasu dumtempe
la policon trankvile komenci la esploradon. Mi esperas,
ke ni estos pli rapidaj ol ili. Venu!"
Tiel decideme, tiel konvinkige sonis la voĉo de
Karlo, ke la nederlandano leviĝis. Karlo turnis
sin al la hotelposedanto, kiun oni dumtempe venigis,
kaj demandis: "Ĉu vi hodiaŭ povus disponigi
al ni vian aŭton?"
La hotelposedanto konsentis.
"Do ni revenos post kelkaj horoj - kun la ŝuoj!"
kriis Karlo. "Vestu vin rapide, sinjoro van Halsten,
ĉiu momento valoras." Kelkajn minutojn pli
poste Karlo rapidis kun la nederlandano malsupren kaj
eniris la aŭton, kiu atendis ĉe la pordego.
Karlo diris al la ŝoforo: "Al la norda stacidomo!"
La aŭto rapidege ekveturis. Estis precize la oka
kaj duono.