Karlo jam ofte estis veturinta per aŭto, sed ankoraŭ
neniam kiel ordinara pasaĝero. Kiam li havigis
aŭton por la gastoj de "La ora urso",
li staris sur la piedbreto aŭ sidis apud la ŝoforo,
sed nun li havis sian lokon apud la riĉa diamantkomercisto
el Nederlando kaj sentis sin tre bone sur la mola malhelbruna
ledokuseno. Malgraŭ tio liaj brovoj estis kuntiritaj
kaj lia kutime gaja knabovizaĝo havis decideman
esprimon.
Post la komenca ŝoko pro la perdo de la diamantoj
sinjoro van Halsten lasis sin kapti de la energio de
Karlo. Nun li konsciiĝis pri la fakto, ke li sekvas
deksesjaran knabon, maltrankviliĝis kaj demandis:
"Kial ni iras al la norda stacidomo?"
"Pro tio, ke ni eble tie renkontos la viron, kiu
havas viajn ŝuojn", respondis Karlo.
"Eble..." Sinjoro van Halsten estis tute
terurigita.
"Jes, lia vagonaro forveturos je la oka kaj kvardek,
sed mi timas, ke ni venos tro malfrue."
"Kiel vi scias, ke li forveturos ĝuste per
la vagonaro je la oka kaj kvardek?"
Nun Karlo per kelkaj frazoj klarigis al la nederlandano,
ke li la antaŭan vesperon akompanis la sinjoron
de la ĉambro numero tridek kvar en la lifto supren
kaj rimarkis je lia prononcado, ke li estas dano. Kiam
oni hodiaŭ matene traserĉis lian ĉambron,
Karlo ekvidis sur la tablo horaron malfermitan ĝuste
tie, kie estas la trajnkomunikoj kun Kopenhago.
"Se la sinjoro veturos al Kopenhago kaj la kopenhaga
vagonaro nur iom antaŭ la naŭa forveturos,
kial li tiuokaze jam je la sesa matene forlasis la
hotelon?" demandis la nederlandano tre ĉagrene.
"Ĉar la horaro en lia ĉambro estas somera
horaro, en kiu ankaŭ troviĝas vagonaro, kiu
forveturas je la sesa kaj tridek. Sed precize hodiaŭ
estas la dek kvina de oktobro. La somera horaro ne
plu validas. Ekde hodiaŭ la vagonaro forveturas
nur je la oka kaj kvardek. La sinjoro, kiu foriris
kun viaj ŝuoj, ne pripensis tion - do ni renkontos
lin ankoraŭ en la stacidomo - se ni estos bonŝancaj
kaj atingos la vagonaron."
Sed ili ne estis bonŝancaj. Kiam la aŭto
ĉirkaŭveturis la angulon kaj la stacidomo
estis antaŭ ili, la horloĝo super la ĉefportalo
montris la okan kaj kvardek unu minutojn. Ili ĵus
vidis la fumon de la kopenhaga vagonaro, kiu je la
alia flanko forlasis la halon.
Sinjoro van Halsten paliĝis. Sed Karlo restis
trankvila kaj deklaris: "La vagonaro iras okdek
kilometrojn pohore, ni povos veturi naŭdek pohore
kaj preterpasi ĝin. Mittelstadt estas la unua
haltejo; tie ni eniros kaj serĉos en la kupeoj
la viron kun la diamantŝuoj."
Kaj nun komenciĝis freneza veturkonkurso inter
la aŭto kaj la rapidvagonaro. Post instiga vorto
de Karlo la ŝoforo ŝanĝis al la plejebla
rapideco. Ekpuŝe la aŭto veturis kiel fulmo
tra la stratoj: tiel rapide, ke la policistoj ne povis
vidi ĝian numeron kaj vane elprenis notkajeron
kaj krajonon.
Nun malfermiĝis antaŭ ili rektlinia ŝoseo,
apud kiu la fervojdigo paralele etendiĝis.
Per tondra motoro kaj postlasante grandegan polvonubon,
la aŭto rapidis inter la poploj. La arboj, la
unuopaj kampardomoj ĉe la flankoj vere preterflugis,
malmole kaj akre la vento batis la vizaĝon de
Karlo. Tie, kie la reloj de la fervojdigo ĉe la
horizonto ŝajne unuiĝis al unu punkto, ekvidiĝis
nun eta blanka nubo, la vaporo de la rapidvagonara
lokomotivo. La aŭto veturis pli rapide ol la vagonaro,
pli kaj pli grandiĝis la vagonaro ĉe la horizonto.
Jam tute klare oni povis rekoni la silueton de la lasta
vagono. Ankoraŭ brava atako! Ili atingis la vagonaron,
ili estis apud ĝi, ili veturis laŭlonge de
ĝi sur la ŝoseo, tiel ke ili tute klare povis
rekoni la pasaĝerojn en la diversaj kupeoj kaj
rigardi la matenmanĝantojn en la manĝovagono.
"Ni devas ankoraŭ pli rapide veturi, ni devas
preterpasi la vagonaron por havi sufiĉan tempon
por eniri ĝin en Mittelstadt", Karlo kriis
en la orelon de la nederlandano, dum la kontraŭvento
ŝajnis forŝiri la vortojn de liaj lipoj.
La ŝoforo ankoraŭ pli forte premis la gaspedalon
kaj estis kvazaŭ la aŭto subite sin levis
en la aeron, kvazaŭ ĝi flugis super la ŝoseo
sen tuŝi la teron. Post kelkaj minutoj la vagonaro
estis preterpasita. Kiel limako ĝi antaŭenrampis
post ili, fariĝis pli kaj pli malgranda kaj malaperis.
Sufiĉe longe ili veturis je tiu infera rapideco,
kiam la vojo kurbiĝis kaj la ŝoforo per ĉiuj
siaj fortoj bremsis. La veturilo ĵetiĝis
maldekstren, turniĝis, ĵetiĝis dekstren,
leviĝis, preskaŭ perdis la ekvilibron kaj
- haltis. La vojo antaŭ ili estis barata: bovinaro
pasis malrapide trans la vojon. Tute trankvile venis
la kornitaj bestoj de maldekstre, malsupreniris en
la vojfosaĵon, suprengrimpis la ŝoseon, rigardis
per rondaj grandaj okuloj la aŭton, kiu staris
meze sur la vojo, pasis malrapide al la alia flanko,
malaperis en la vojfosaĵo, resupreniris kaj eniris
la kampon ĉe la alia flanko por tie paŝti
kaj remaĉi tute trankvile. Neniam Karlo vidis
tiom da bovinoj samtempe, neniam antaŭe ekzistis
pli malrapidaj kaj stultaj kornbestoj! Daŭris
eterne longe ĝis kiam la brutaro estis for kaj
la vojo libera. La vagonaro, kiu kunportis la sinjoron
kun la tiom valoraj diamantŝuoj jam de longe pretertondris.
Tamen ili ankoraŭfoje komencis la veturkonkurson
kaj atingis la vagonaron, ĝuste kiam ĝi enveturis
la stacidomon en Mittelstadt.
Unuminuta halto! En la sama momento, kiam la aŭto
haltis, sinjoro van Halsten kaj Karlo elsaltis kaj
kuregis polvokovritaj tra la antaŭhalo, antaŭenpuŝis
sin sen biletoj tra la peronbarilo kaj ĵetis sin
en la lastan pordon de la rapidvagonaro, kiu ĵus
ekmoviĝis. Senspire ili staris en la koridoro,
kiam la vagonaro klakis super la relkomutiloj. Sinjoro
van Halsten estis tiel elĉerpita de la freneza
veturado kaj la ekscitiĝo dum la lastaj horoj,
ke li volis sidiĝi en kupeo, sed Karlo admonis:
"Antaŭen, ni devas trovi la viron kun la
diamantŝuoj."
Kaj ili iris tra la svingiĝanta vagonaro, laŭŝajne
serĉante manĝovagonon. Sed en la vero ili
rigardis akre en ĉiun kupeon. Tiel ili de la lasta
vagono atingis la unuan kaj jam timis, ke ilia veturkonkurso
kontraŭ la vagonaro estis vana, kiam Karlo subite
kaptis la nederlandanon je la brako kaj atentigis lin
pri sinjoro, kiu komforte sidis sur la velurkuseno
en sia unuaklasa kupeo. Estis nejuna, grizhara sinjoro
kun glatrazita vizaĝo kaj simpatia ronda ventreto,
kiu vere ne aspektis kiel danĝera diamantrabisto.
Sed Karlo flustris: "Ni havas lin - estas la sinjoro,
kiu havas viajn ŝuojn, mi rekonas lin tute bone."
La nederlandano ŝirmalfermis la pordon kaj rigardis
la piedojn de la sidanto. Sed kiel ajn li rigardis,
li ne povis vidi, ĉu la belaspekta maljuna sinjoro
surhavas la diamantŝuojn: plejdo kuŝis super
liaj kruroj. Ĝi atingis ĝis planke kaj kovris
la piedojn de la vojaĝanto. Tiu rigardis mirigite
la polvokovritan sinjoron van Halsten, kiu lin tiel
furioze fiksrigardis.
La nederlandano tamen ne konsideris la mirigitajn rigardojn,
sed tiris Karlon en la kupeon, kie ili sidiĝis
vidalvide al la suspekta vojaĝanto sur la velura
kuseno. Duonan horon ili atendis, ke li faru movon,
kiu montros liajn piedojn. Sed ĉar la maljuna
sinjoro ne movis sin kaj firme tenis la plejdon ĉirkaŭ
siaj kruroj, sinjoro van Halsten per rigardo donis
al Karlo signon. Subite ili eklevis sin, kaptis la
plejdon kaj ŝirforprenis ĝin.
La grizhara sinjoro tiel teruriĝis, ke li restis
sidanta, muta kun malfermita buŝo. Sed ankaŭ
Karlo kaj la nederlandano estis tute konsternitaj.
La vojaĝanto tute ne surhavis ŝuojn. Liaj
mallongaj kruroj pendolaĉis planken en ŝtrumpoj.
"Kie estas viaj ŝuoj ... miaj ŝuoj?"
la nederlandano demandis plej ekscitite.
Daŭris iom da tempo, antaŭ ol la malgranda
sinjoro komprenis, kion ili volas, antaŭ ol li
komprenis, ke li ne estas atakita de vagonarrabistoj.
Fine lia lango liberiĝis, terurite li balbutis:
"Mi elĵetis la ŝuojn tra la fenestro!"
Karlo kaj sinjoro van Halsten nek povis nek volis kompreni.
"Jes, mi elĵetis ilin tra la fenestro. Hodiaŭ
matene mi rimarkis, ke ili estas tro malgrandaj por
mi, kvankam ili hieraŭ estis eĉ tre komfortaj.
Kaj kiam ili min pli kaj pli terure premis kaj pinĉis,
mi deprenis ilin kaj elĵetis tra la fenestro.
Kial mi lasu ilin pli longe turmenti min? Mi havas
ankoraŭ du parojn en mia valizo."
Tio estis la klarigo de la afabla maljuna sinjoro,
kaj tute ne efikis, ke sinjoro van Halsten kriis al
li: "Sed tute ne estis viaj ŝuoj, ili estis
miaj kaj ili estis plenaj de diamantoj!" Nun la
maljuna sinjoro en ŝtrumpoj estis tiel terurigita,
ke li tordis siajn manojn. Li la pasintan tagon venis
al "La ora urso" kaj volis la postan tagon
daŭrigi al Kopenhago. Ĉar li ofte havis malbonajn
spertojn pri la servistoj, li neniam lasis sin veki
frumatene, sed konfidis tion al sia malgranda vekhorloĝo,
kiun li ĉiam kunprenis. Sed ĝuste hodiaŭ
la malbenita objekto strikis, kaj kiam li vekiĝis,
estis preskaŭ tro malfrue por atingi la matenan
vagonaron. Kaj krom tio liaj ŝuoj ankoraŭ
ne estis poluritaj. Ekscitita li kuris laŭlonge
de la koridoro, ekvidis la ĉambreton de Antono,
eniris por mem serĉi kaj prenis siajn ŝuojn
el la granda korbo. Sed tiam okazis intermikso: li
prenis la ŝuojn de sinjoro van Halsten, surmetis
ilin kaj rapidis al la stacidomo, kie li ankoraŭ
du horojn devis atendi la forveturon de sia vagonaro,
ĉar ĝuste hodiaŭ la nova horaro ekvalidis.
Malespere sinjoro van Halsten kaj Karlo insiste demandis,
ĉu li ne povas memori, kiam kaj kie li elĵetis
la ŝuojn tra la fenestro? La malgranda sinjoro
streĉe pensis kaj diris: "Ĝuste tiam
ni preterpasis muelilon, kiu situas ĉe rivereto
apud la ŝoseo. Mi ankoraŭ vidis la ŝuojn
kuŝi meze sur la vojo." " Mi memoras
la muelilon", Karlo kriis. "Ni preterpasis
ĝin ĵus antaŭ ol la brutaro baris la
vojon."
Ili do devis reiri, ili devis trovi la muelilon! Eble
la diamantŝuoj ankoraŭ kuŝas sur la
ŝoseo. Ĉe la posta stacio Karlo kaj sinjoro
van Halsten forlasis la vagonaron. Sur la placo antaŭ
la stacidomo ili luis aŭton kaj kelkajn momentojn
poste ili ĉasis en la kontraŭan direkton.