"Jen la muelilo!" Karlo kriis, post kiam ili estis preterpasintaj Mittelstadt kaj per granda rapideco veturis laŭlonge de la ŝoseo, dum Karlo zorgeme rigardis dekstren kaj maldekstren. Nur tiu loko povus esti celita. Idilie situis malnova segmuelilo ĉe la mallarĝa rapide fluanta rivereto, lignoponto kondukis al la ŝoseo kaj iomete pli supre paŝtis la brutaro, kiu du horojn pli frue baris la vojon. Sendube ili estis sur la ĝusta loko. Certe la ŝuoj flugis ĉi tien el la fenestro de la fervoja vagonaro, sed malgraŭ multa serĉado, ili ne trovis ilin. Tute malespera la nederlandano ekkriis: "Mi estas ruinigita!" Karlo ne malesperis. Profunde klinita li iris tien kaj reen sur la ŝoseo, sur kiu oni nur povis vidi maldikan tavolon da polvo. Subite li rektiĝis kaj diris: "Jen!"
  Sinjoro van Halsten ekskuiĝis: "Kion vi vidas, ĉu la ŝuojn?"
  "Ne, sed mi scias, kiu havas la diamantŝuojn. Ĉu vi vidas la spurojn ĉi tie en la polvo? Tie viro iris nudpiede laŭlonge de la vojo. Kaj ĉi tie, meze de la ŝoseo, finiĝas subite la spuroj. Kien malaperis la nudpieda viro? Li ja tamen ne flugis en la aeron. Kontraŭe, li sidiĝis meze en la strato; tion oni tute klare vidas en la polvo, kaj kion li faris? Li surmetis la ŝuojn! Ĉi tie, post ankoraŭ kelkaj paŝoj, komenciĝas denove la spuroj, sed nun li ne plu iras nudpieda. Oni tute klare vidas la premsignojn de mallarĝaj, elegantaj ŝuoj. Migranto, almozpetanto aŭ alia kompatinda viro trovis viajn ŝuojn, tuj surmetis ilin kaj daŭrigis en ili. Kiam ni trovos la viron, tiam ni ankaŭ havos viajn diamantŝuojn, sinjoro van Halsten."
  "Karlo, vi ja estas geniulo aŭ almenaŭ brila detektivo!" kriis la nederlandano.
  Kiel eble plej rapide ili sekvis la spurojn sur la ŝoseo, sed post kelkaj centoj da paŝoj la premsignoj de la ŝuoj fariĝis nevideblaj. La ŝoseo ĉi tie kondukis al granda vilaĝo kaj estis pavimita. Karlo tamen ne konfuziĝis. Li demandis kamparaninon, kiu staris antaŭ la unua domo de la vilaĝo, ĉu ŝi vidis migranton preterpasi antaŭ proksimume du horoj. Jes, la sinjorino memoris ankoraŭ tute precize junan viron, kiu kun tornistro migris en la vilaĝon per trankvilaj paŝoj.
  "Estos malfacile trovi tiun viron en la vilaĝo. Ni devos en ĉiu domo demandi pri li", opiniis sinjoro van Halsten.
  Sed Karlo estis pli praktika. Li daŭrigis senhalte tra la tuta vilaĝo kaj demandis en la lasta domo pri la migranto. Se li haltis ie, li ankoraŭ ne povas esti preterpasinta, kaj tiukaze ili devos lin serĉi en la vilaĝo; se li daŭrigis, tiam oni lin bone povis vidi ĉi tie de la lasta domo. Kaj vere, la kamparanino, kiun li demandis, estis vidinta la migrulon, kiu jam forlasis la vilaĝon prenante la maldekstran flankvojon.
  Nun la serĉado komencis fariĝi malfacila. Karlo kaj sinjoro van Halsten kuris dum multaj horoj tra la kampoj, serĉis malantaŭ arbustoj kaj fojnostakoj, traserĉis paŝon post paŝo arbareton kaj malesperus, se ili jen kaj jen ne ricevus la sciigon de iu kamplaboristo, kamparano aŭ infano, ke la migrulo preterpasis, kaj ke li ne devus esti tre malproksima.


  La suno ĵus komencis subiri, kiam ili staris ĉe la bordo de lageto kaj kun lacaj vizaĝoj superrigardis la akvon. "Se ni nur estus kunportintaj polican hundon!" diris ĝemante sinjoro van Halsten, kiu pro la longa marŝado estis tute elĉerpita. Ankaŭ Karlo estis tre laca. Sed li tamen refoje rekolektis sian energion kaj ĉirkaŭiris la lageton, dum la nederlandano ĵetis sin sur la herbejon. Subite Karlo kriis: "Sinjoro van Halsten, venu rapide!"
  La diamantkomercisto eksaltis. La voĉo de Karlo indikis, ke io grava okazis. Kaj vere! Kiam li staris apud la knabo, tiam ankaŭ li vidis migrulon ĉe la alia bordo. Junulo sidis tie kaj apogis sin kontraŭ arbotrunko. Li rigardis la subirantan sunon. Forta bastono kaj malgranda tornistro kuŝis apud li. Liaj kruroj ne estis videblaj, la altaj herboj kaŝis ilin.
  "Ni havas lin, ni havas la ŝuojn!" triumfis la nederlandano kaj ekkuris. Jam de longa distanco li kriis al la migranto: "Ho, junulo!"
  Terurigita la migranto leviĝis, sed kiam li vidis la fremdulon alproksimiĝi, li riverencis ĝentile kaj demandis: "Per kio mi povas servi al vi?"
  "Mi volus aĉeti viajn ŝuojn", diris sinjoro van Halsten, kiu ankoraŭ estis je distanco de dek paŝoj.
  La migranto aspektis, kvazaŭ li tute ne komprenas. "Ĉu miajn ŝuojn? - sed mi ja tute ne havas ŝuojn!"


  Timigita la nederlandano restis staranta kaj fikse rigardis la piedojn de la migranto. Li vere ne surhavis ŝuojn, li estis nudpieda. "Ho Dio, kie vi lasis viajn ŝuojn?" sinjoro van Halsten demandis en granda ekscito.
  "Estas granda honoro por mi, ke vi tiom interesiĝas pri miaj ŝuoj", respondis la junulo, "sed mi tre multe bedaŭras, ke mi ne povas doni al vi precizan informon. Estas malbona tempo por ni tajlorsubmajstroj, mi fakte ne scias, kie ili estas. Ili forlasis min, ne mi ilin. Mi kredas, ke estis printempa tago en majo, kiam ni adiaŭis. El cent truoj ili ridetis al mi tiel malĝoje, ke mi decidis disiĝi de ili per glora adiaŭo. Mi forprenis ilin, lokigis ilin singarde ĉe sterkamaso kaj daŭrigis mian vojon. Kiel dirite, estis en majo, ie en Bohemio, proksime de Plzen, kie troviĝas bona biero. Ni neniam revidis unu la alian."
  Karlo interrompis la vortotorenton de la submajstro: "Sed vi tamen ankoraŭ hodiaŭ tagmeze surhavis ŝuojn. Kie ili estas?"
  La submajstro frapis sian frunton. "Jes vere, hodiaŭ tagmeze mi havis ŝuojn sur miaj piedoj, sed kie ili nun estas? Jes, estas longa rakonto."
  "Ĉu ne eblas mallongigi vian rakonton?" admonis sinjoro van Halsten. "Tute neeble, por tio la rakonto estas tro interesa. Do, hodiaŭ antaŭtagmeze, migrante sur la ŝoseo, kion mi vidas sur ĝi? Paron da ŝuoj! Paron da mirindaj ŝuoj el bonega ledo kun helgrizaj enmetaĵoj kaj artekudritaj ŝupintoj."
  "Miaj ŝuoj!" ĝemegis sinjoro van Halsten, kiu preskaŭ mortis pro malpacienco.
  "Bona produkto de germana metiarto", daŭrigis la submajstro, "mi komprenas tiajn aferojn. La ĉielo sendis ilin al mi. Mi faris, kion farus ĉiuj homoj en mia situacio. Mi surmetis ilin kaj sentis min kiel princo, kiam mi daŭrigis la vojon."
  "Kie vi lasis la ŝuojn?" La vizaĝo de sinjoro van Halsten estis tiel ruĝa de ekscito, ke oni devis timi la plej teruran por li. La tajlora submajstro tamen restis trankvila kaj rakontis: "Tiel mi post nelonga tempo atingis afablan vilaĝeton. La suno estis alta sur la ĉielo, kaj tiam mia stomako anoncis al mi, ke baldaŭ estos la horo, kiam honesta burĝo sidiĝas ĉe preta manĝotablo. Mia serĉanta okulo ekvidis ŝildon, sur kiu mi legis: "Gastejo de Reinhold Hievelmann". Kun la por mi karakteriza decidpovo mi eniris tra la pordo kaj salutis afable. La gastejestro tamen ŝajnis al mi nesimpatia. Li kriis: "Ĉi tie oni ne donas almozojn". Mi informis al li: "Mi ne emas apelacii al via bonfarado. Kontraŭe, mi intencas fari por ambaŭ partoj favoran interŝanĝnegocon. Ĉu vi bonvolos doni al mi duoblan porcion da porkrostaĵo kun salato kaj apartenantaj terpomoj kaj duonan litron da via certe bonega tablovino, se mi por tio donos al vi ĉi tiun ŝuparon, kiu ĝuste nun ornamas miajn piedojn?" "Dirite - farite", diris la gastejestro, kaj ni interkonsentis."
  "Daŭrigu, daŭrigu", admonis sinjoro van Halsten.
  "La porkrostaĵo donis honoron al la gastejestro kaj mi donis honoron al la porkrostaĵo..."
  "Al la diablo kun via porkrostaĵo!" kriis la nederlandano, "kie estas la ŝuoj?"
  "Mi ankoraŭ ne okupis min pri tiu demando, sed pripensante la aferon mi opinias, ke ili estas ĉe la gastejestro, se li ankoraŭ ne alimaniere disponis pri ili."
  "Ni devas tuj reiri al la gastejo!" kriis la nederlandano.
  "Certe, sed unue ni devas danki ĉi tiun sinjoron pro liaj afablaj informoj", opiniis Karlo.
  "Vi pravas!" Sinjoro van Halsten prenis sian monujon kaj donis al la migranto grandan monbileton. "Tio estas la plej bona danko." La migranto riverencis ĝentile, sed sen humileco, kaj respondis: "Estas la fruktoj de bona eduko."
  Nur post longa marŝado sur la ŝoseo Karlo kaj la nederlandano revenis al la vilaĝo. Sen malfacilaĵoj ili trovis la gastejon, pri kiu la migranto parolis, kaj eniris. La nederlandano, tro ekscitita por fari longajn ĉirkaŭfrazojn, demandis senpere la gastejestron pri la ŝuoj, kiujn vendis la tajlorsubmajstro hodiaŭ tagmeze.
  La gastejestro tuj sciis, pri kio temas, sed - ho ve! - li ne plu havis la ŝuojn. Tuj post kiam la migranta submajstro estis for, aŭto haltis antaŭ la gastejo. Tri sinjoroj kaj tri sinjorinoj eliris kaj mendis modestan tagmanĝon. Kiam ili estis irontaj, unu el la sinjoroj ekvidis la ŝuparon, kiun la gastejestro estis metinta en angulon, kaj demandis, ĉu ili estas aĉeteblaj. Post mallonga marĉando ili estis aĉetitaj. Tri markoj estis la prezo, kiun li pagis por ili.
  Sinjoro van Halsten malleviĝis sur seĝon. Ankaŭ Karlo preskaŭ senesperis. Senspira li demandis la gastejestron, ĉu li rekonis iun el ili. Ne, estis fremdaj personoj. Kiel ili aspektis? Elegantaj, kaj tamen ne elegantaj. La sinjoroj estis senbarbaj, la sinjorinoj havis blondajn harojn. "Kaj kia estis la veturilo, per kiu ili venis?" "Simpla malnova skatolo, kiu verŝajne jam faris longan veturadon."
  "Mi estas perdita, mi estas ruinigita", ĝemegis la nederlandano.
  "Mi tamen havas esperon, malfortan esperon, sinjoro van Halsten. venu, ni veturu al la proksima vilaĝo. Tie mi hodiaŭ posttagmeze vidis ion, kio eble povos klarigi la sekreton de la fremdaj personoj."
  "Kion vi vidis?" demandis sinjoro van Halsten.
  "Mi vidis la vizitkartojn de la ses personoj, el kiuj unu aĉetis viajn ŝuojn", respondis Karlo.
  "Vi estas freneza knabo, tute freneza!" diris la diamantkomercisto. Tamen li fine estis persvadita eniri la aŭton, kiu estis atendanta ilin.
  Post mallonga veturo laŭlonge de la malhela ŝoseo ili atingis la proksiman vilaĝon. Posttagmeze ili tie faris etan interrompon por demandi pri la muelilo, apud kiu la ŝuoj devus kuŝi sur la ŝoseo. Nun ili ankoraŭfoje haltis sur la preĝeja placo, Karlo ĉirkaŭrigardis, iris al granda garbejo kaj kriis: "Sinjoro van Halsten, vi devas eliri!"
  "Kion mi faru ĉi tie?"
  "Ni iru al teatro!"