Antaŭvorto

Kiam ni legas Aniaron de Harry Martinson, ni per helpo de la poezio travivas la danĝerojn kaj riskojn, kiuj estas ligitaj al la estonteco de la homo. Grandparte ĝi estas pesimisma vizio. Sed ankaŭ defio, kiu volas veki nian komprenon kaj nin spirite armi, por ke ni akceptu nian respondecon. Multaj el la problemoj, kiujn hodiaŭ frontas la homaro, povas solvi nur internacia solidareco kaj internacia kunlaboro. Unesko kaj aliaj organizaĵoj, kiuj kunlaboras kun Unesko, klopodas establi fundamenton de tia kunlaboro sur la eduka, scienca kaj kultura kampoj. Tial la eldono de Aniaro de Harry Martinson en la serio Oriento-Okcidento, kiun inspiris Unesko, estas malgranda parto de la respondo al la defio de la aŭtoro.

Olof Palme