|
Lastaj ĝisdatigoj:
16 decembro Ligilsugestoj de Inga
5 decembro Aktuale, Membroletero
La programo de la vintro
Merkrede 14 decembro 18h00
KRISTNASKA FESTO
Ni finos la jaron per kristnaska festo. Estos bongusta manĝaĵo, poenta promeno, kvizo kaj muziko. Estos
ankaŭ disdivido de kristnaskaj donacoj: kunportu al la festo kristnaskdonacon de valoro de ĉ. 25 SEK.
Lokalo: vidu la svedlingvan vojpriskribon. La manĝaĵo kostas 50 SEK.
Merkrede 1 februaro 18h00
TUFIG-ARTO
Anita Dagmarsdotter montros kiel oni povas fari belajn aĵojn per tufigo de ŝaflano. Kunportu subteleron de
plasto aŭ plastan saketon kiel submetaĵon. Lokalo: vidu la svedlingvan vojpriskribon.
|
Koncerne la klubejon
Ekde 1 marto 2010 la klubo ne plu havas klubejon. Por kontakto vi povas turni vin al unu el la
estraranoj, vidu supre sub Utilaj informoj.
|