-------------------------------------------------------
=========i n t e r - L I G I L O
M e m b r o g a z e t o   d e
E s p e r a n t o - S o c i e t o   d e   G o t e n b u r g o
2 0 0 0 : 3           001016
-------------------------------------------------------

____=========E N H A V O=========____

möten/renkontiĝoj:
    Kongresaj eĥoj / Kongressekon 24/10
aktuale:
    UK en Gotenburgo 2003 / Världskongressen i Göteborg 2003
    Kursoj daŭrantaj
    E-instruado ĉe la gimnazio en Lerum
    E-lernolibro por la gimnazioj
raportoj:
    Sommarkurs i Gunnilse / Somera kurso en Gunnilse
    Vespera kurso en Masthugget
    Vagemulino vizitis
    Vojaĝo al IJK en Hongkongo

-------------------------------------------------------
____=========R E N K O N T I Ĝ O J   /   M Ö T E N=========____


/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========KONGRESAJ EĤOJ / KONGRESSEKON

Britta Rehm berättar om årets KELI-kongress i Tjeckien
Britta Rehm rakontos pri la ĉi-jara KELI-kongreso en Ĉeĥio.

tisdag / marde
24 oktobro 19.00
en Esperanto-Centro de Gotenburgo,
Masthuggsliden 1

Kaffe m.m. / Kafo k.a.

Ta gärna med er foton och annat om ni gjort någon esperantoresa under
året (tidigare resor går också an).

Bv kunporti fotojn k.a. se vi vojaĝis Esperante
dum la jaro (aŭ antaŭaj jaroj)

Välkommen! / Bonvenon!


-------------------------------------------------------
____=========A K T U A L E   /   A K T U E L L T=========____


/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========VÄRLDSKONGRESSEN I GÖTEBORG 2003

Det blir en esperantisk världskongress i Göteborg år 2003. Detta
beslutade UEA:s styrelse under årets världskongress i Tel-Aviv.
(Tel-Aviv-kongressen kan man läsa om i det senaste och det kommande
numret av La Espero.)
  Det planerade kongressdatumet för 2003 är 26 juli-2 augusti, och
kongressen hålls på Svenska Mässan.
  Nu börjar ett intressant projekt, nämligen att organisera kongressen.
Esperantister från hela landet kommer att delta i det arbetet, och ett
första steg tas redan lördag 21 oktober 12.00-15.00, då vi har ett
arbetsmöte om kongressen i klubblokalen. Styrelseledamöter i SEF kommer
att vara med på mötet. Alla som vill arbeta med kongressen är välkomna.
(Kallelse skickades den 8 oktober till ett antal personer.)
        Christer Lörnemark

-------------------------------------------------------
=========UK EN GOTENBURGO 2003
Estos Universala Kongreso en Gotenburgo en 2003. Tion decidis la estraro
de UEA dum la ĉi-jara UK en Tel-Avivo. (Oni povas legi pri la Tel-Aviva
kongreso en la lasta kaj venonta numeroj de La Espero.)
  La planita kongresdato por 2003 estas 26 julio-2 aŭgusto, kaj la
kongresejo estos Svenska Mässan.
  Nun komencas interesa projekto, nome la organizado de la kongreso.
Esperantistoj de la tuta lando partoprenos en tiu laboro, kaj unua paŝo
estos prenita sabate la 21-an de oktobro 12.00-15.00, kiam okazos labora
renkontiĝo en la klubejo. Ĉe-estos estraranoj de SEF. Ĉiuj kiuj volas
labori por la kongreso estas bonvenaj. (Alvoko al la renkontiĝo
sendiĝis la 8-an de oktobro al multaj personoj.)
        Christer Lörnemark

/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========ESPERANTO-KURSOJ EN GOTENBURGO

Nybörjare / Komencantoj
Onsdagar / Merkrede 18.30-20.00
Lärare / Instruisto: Ali Khoshmashraban
Började i vecka 38. / Komencis en semajno 38.

Nybörjare / Komencantoj
Torsdagar / Ĵaŭde 18.00-19.30
Lärare / Instruisto: Christer Lörnemark
Började i vecka 38. /Komencis en semajno 38.

Fortsättningskurs / Daŭriga kurso
Måndagar / Lunde 18.00-19.30
Lärare / Instruisto: Inga Johanson
Började i vecka 37. / Komencis en semajno 37.

Konversation / Konversacio
Onsdagar / Merkrede 11.00-13.30
Lärare / Instruisto: Aira Kankkunen
Började i vecka 37. / Komencis en semajno 37

Kurslokal / Kursejo:
Esperanto-Centro de Gotenburgo, Masthuggsliden 1, tfn 12 05 94
Avgift: Ca 100 SEK inkl. mtrl / Kotizo: ĉ 100 SEK inkluzive lernilojn.

/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\

=========ESPERANTO-KURSO EN GIMNAZIO EN LERUM
Ĉe Lerums Gymnasieskola nun okazas Esperanto-kurso kun ok studantoj. La
instruisto kaj iniciatinto estas Folke Wedlin, kiu memlernis Esperanton
en 1999. La kurso ampleksas 100 gimnaziajn poentojn kaj daŭros ankaŭ
dum la printempo.
  La kolegoj de Folke ĉe la gimnazio akceptis la novan studfakon
bonvole kaj kun intereso; kelkaj el ili eĉ ŝatus lerni Esperanton.
  Do nun okazas Esperanto-kursoj ĉe du svedaj gimnazioj: en Lerum, kaj
ĉe Katedralskolan en Uppsala. (Ĉe Olympiagymnasiet en Helsingborg
okazis Esperanto-kursoj antaŭe, sed ne ĉi-semestre. Espereble la
Esperanto-kursoj revenos en Helsingborgo aŭtune 2001. )
        Christer Lörnemark

/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\

=========ESPERANTO-LERNOLIBRO POR LA GIMNAZIOJ
Ja eblas studi Esperanton ĉe kelkaj svedaj gimnazioj, kaj aliaj
gimnazioj eble sekvos. Specifa lernilo estas bezonata por tiu grupo de
lernantoj: moderna lernolibro kun profesia aspekto, eroj de junulara
kulturo kaj kun interaktivaj ekzercoj sur komputila kompaktdisko. De
kelka tempo Lars Forsman, Christer Lörnemark, Kjell Randehed kaj Folke
Wedlin verkas tian lernolibron. "Esperanto por gimnazianoj" estas ĝia
provizora titolo.
        Christer Lörnemark

/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\


-------------------------------------------------------
____=========R A P O R T O J=========____

/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\

=========SOMMARKURS I GUNNILSE
Under några varma och vackra sommardagar 3-7 juli hölls en esperantokurs
för nybörjare i Gunnilse nordost om Göteborgs centrum. Göteborgs
Esperantoförening hade hyrt lokaler i Gunnilse missionskyrka där man
kunde ha två studiegrupper, en nybörjargrupp för vuxna och en för barn.
Den vuxna gruppen bestod av fem elever och hade Ali Khoshmashraban och
Andreas Nordström som lärare. Barngruppen samlade sex barn och leddes av
Siv Burell, Margareta Andersson och Helfrid Karlsson. Kursen bjöd på
varierande aktiviteter. Förutom vanliga lektioner var det sång och lekar
(den vuxna gruppen var med ibland) och visning av två videor: Mazi en
Gondolando och en dockteaterfilm om Zamenhofs liv. Barnen utarbetade
under veckan en liten föreställning, som de framförde på
avslutningsdagen. De gjorde också en badutflykt till en närbelägen sjö.
På det hela taget en trevlig och avslappnad kursvecka på den sommarfagra
landsbygden.
        Andreas Nordström

-------------------------------------------------------

=========SOMERKURSO EN GUNNILSE
Dum kelkaj varmaj kaj belaj somertagoj 3-7 julio la gotenburga
Esperanto-klubo aranĝis Esperanto-kurson en Gunnilse, nordoriente de la
centro de Gotenburgo. La klubo luis lokalojn en la misifederacia kapelo
de Gunnilse, kie oni povis havi du studrondojn, unu komenculan por
plenkreskuloj kaj unu por infanoj. La plenkreskula grupo konsistis el
kvin lernantoj kaj havis Ali Khoshmashraban kaj Andreas Nordström kiel
gvidantojn. La infana grupo kolektis ses infanojn kaj estis gvidata de
Siv Burell, Margareta Andersson kaj Helfrid Karlsson. La kurso ofertis
diversajn aktivadojn. Krom ordinaraj lecionoj okazis kantado kaj ludado
(la plenkreskula grupo foje partoprenis) kaj montrado de du videofilmoj:
Mazi en Gondolando kaj pupteatra filmo pri la vivo de Zamenhof. La
infanoj ellaboris dum la semajno etan prezentadon, kiun ili prezentis en
la lasta tago. Ili faris ankaŭ banekskurson al proksima lago. Entute
agrabla kaj malstreĉita kurssemajno en la somerbela kamparo.
        Andreas Nordström

/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\

=========VESPERA KURSO EN MASTHUGGET
Samtempe kun la kurso en Gunnilse (3-7 julio) ankaŭ okazis vespera
kurso en la klubejo, kun ok lernantoj. Instruis Inga Johanson kaj
Christer Lörnemark, kaj Siv Burell kantigis la ĉeestantojn je
esperantlingvaj kantoj.
        Christer

/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\

=========VAGEMULINO VIZITIS
7-9 julio vizitis Gotenburgon Amanda Higley, juna esperantistino el
Sacramento, Kalifornio. De aprilo 1999 ŝi vojaĝis en Eŭropo per
Pasporta Servo, kaj tiel konatiĝis kun kelkcent Esperanto-parolantoj en
diversaj landoj, ekzemple Francio, Germanio, Svisio kaj Hungario. Danion
kaj Svedion ŝi trapasis survoje al la Kultura Esperanto-Festivalo en
Helsinki.
  Amanda Higley skribis pri sia vojaĝado dum 1999, kaj la dokumenton
oni trovas en Interreto ĉe
http://home.wxs.nl/~lide/ps/ps_aventuro1999.htm. Espereble ŝi baldaŭ
enmetos ĝisdatigon pri la jaro 2000.
        Christer

/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\

=========VOJAĜO AL IJK EN HONGKONGO
Merkrede la 25-an de septembro Magnus Asplund, studento ĉe Chalmers,
prelegis pri sia vojaĝo ĉi-somere al la Internacia Junulara Kongreso
en Hongkongo. Li iris per trajno tra Germanio, Pollando, Bjelorusio kaj
Rusio. Ekde Berlino li vojaĝis kun pli ol dek esperantistoj al IJK. Ili
pasigis kelkan tempon en Esperanto-kongreso ekster Tobolsk, ĉe la
rivero Ob. La klimato tute ne estis malvarma, ĝi similis al la sveda
(supozeble kun malpli da pluvo).
  Magnus Asplund rakontis ankaŭ pri malfacilaĵoj dum la vojaĝo.
Ekzemple estis konsentite ke loka esperantisto en Moskvo aĉetu por ili
la trajnbiletojn al Siberio. Kaj ĉe trajnstacio en Moskvo ja estis aro
da afablaj moskvaj esperantistoj, sed ne ĉeestis la ulo kiu donus al
ili la trajnbiletojn; ankaŭ neĉeestis la mono donita al li. Ili devis
mem havigi al si la biletojn.
  En la trajno ili manĝis plejparte supon kaj manĝaĵojn kiujn ili
aĉetis ĉe trajnstacioj. La trajno haltis ĉe stacio nur ĉirkaŭ dudek
minutojn, kaj la trajnoj ne reekis laŭ la sveda maniero, kun signalo de
konduktoro. Ne, la trajno nur ekveturis, kaj estis avantaĝo se oni
estis en ĝi kaj ne sur la kajo... Ĝuste tia afero okazis ĉe iu
siberia trajnstacio. Du el la kunvojaĝantoj deiris de la trajno, kaj
post kelka tempo ili vidis trajnon ekforiri. Lastsekunde ili sukcesis
supreniri en la trajnon. Sed la trajno iris en alia direkto nun - ne
tiel strange, ĉar ili estis prenintaj la malĝustan trajnon. Nu, tio
iel solviĝis, kaj la du perditoj revenis en la grupon.
  En Siberio relative proksime al Bajkala Lago ili veturis al
flughaveno kaj flugis en Ĉinion. (Denove estis problemo je ulo kiu
aĉetus flugbiletojn al ili, sed ankaŭ tiu problemo solviĝis.) La
aviadilo alteriĝis en Ŝenjang en nordorienta Ĉinio, kaj de tiu urbego
ili veturis tra Ĉinio al Hongkongo.
  Magnus Asplund ankaŭ rakontis multe da aliaj aferoj, ekzemple pri la
IJK. Li ne estis sperta E-parolanto kiam li komencis la vojaĝon, sed
lia Esperanto pliboniĝis, ĉar ĝi estis preskaŭ la sola lingvo uzata
dum la vojaĝo: la kunvojaĝantoj interparolis nur Esperante, kaj ne
multis la rusoj, ĉinoj kaj hongkonganoj kiuj povis paroli la anglan aŭ
aliajn fremdlingvojn. (Eĉ en Hongkongo estis malfacile trovi
anglalingvanojn, malgraŭ ke la angla estas unu el la oficialaj lingvoj
de Hongkongo.)
  (La dato de la prelego fiksiĝis mallonge antaŭe, kaj voko al la
renkontiĝo okazis per Rapida Informilo.)
  Magnus prelegis en la sveda, kaj la saman prelegon oni povus okazigi
ankaŭ en alia medio, ekzemple junularasocio, kiel inspirilon por lerni
Esperanton kaj vojaĝi en Esperantio.
        Christer Lörnemark

/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\

Göteborgs Stadsbibliotek har ca 800 boktitlar på och om esperanto.
Låna och läs!

La urba biblioteko de Gotenburgo havas ĉ. 800 librotitolojn en kaj pri
Esperanto. Pruntu librojn kaj legu!

/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\

Föreningens lokal är öppen varje tisdag 18.00-19.00; vid månadsmöten
till 21.00. I lokalen hålls nu kurser tre kvällar i veckan (mån, ons,
tors), och på dagtid på onsdagar (kl. 11-13.15). Esperanto-Centro de
Gotenburgo har bl.a. ett välförsett tidningarkiv och flera boksamlingar.
Välkommen! Vägbeskrivning finns på föreningens webbsida.

La klubejo estas malferma ĉiun mardon 18.00-19.00; je monataj
remnkontiĝoj ĝis la 21a. En la ejo okazas kursoj dum tri vesperoj po
semajno (lunde, merkrede, ĵaŭde), kaj tage dum merkredoj
(11.00-13.15). Esperanto-Centro de Gotenburgo havas i.a. bone provizitan
gazetan arkivon kaj plurajn librokolektojn. Bonvenon!

÷ ÷ ÷

Nya texter, annonser och upplysningar för inter-LIGILO nr 4:00 bör vara
redaktörerna tilllhanda senast tisdag 28 november. Arbetsgruppen för
inter-LIGILO träffas detta datum kl. 18. / Novaj tekstoj kaj anoncoj por
inter-LIGILO N-ro 4:00 estu ĉe la redaktantoj marde la 28-an de
novembro. La laborgrupo renkontiĝos la saman daton je la h.18.

÷ ÷ ÷

Membrogazeto de la Esperanto-Societo de Gotenburgo,
inter-LIGILO.
Ne-membroj povas aboni ĝin kontraŭ 40 kronoj. Retpoŝta versio
senpaga. Skribu sur la poŝtĝira talono: "Por la inter-LIGILO".
        Responda eldonanto: Christer Lörnemark, tfn 031-41 26 53
        Redaktantoj: Christer Lörnemark, Andreas Nordström,
        Inga Johanson, Göran Zachrisson

Esperanto-Centro de Gotenburgo
Masthuggsliden 1, Se - 413 18 Göteborg
Tfn 031-12 05 94     Poŝtĝira konto: 4 36 12-1
retpaĝo: [inaktuell internetadress]


Du kan prenumerera på e-postversionen genom att sända ett meddelande
till [inaktuell internetadress]. Samma procedur gäller för att avsluta
prenumerationen.

Vi povas ekaboni al la retpoŝta versio per mesaĝo al
[inaktuell internetadress]. La sama proceduro validas por
ĉesigo de la abono.

Esperanto-Centro de Gotenburgo
Masthuggsliden 1, SE - 413 18 Göteborg
Tfn 031-12 05 94     Poŝtĝira konto: 4 36 12-1

Informoj pri Esperanto
www.esperanto.se
www.esperanto.net
www.esperanto.nu

Föreningens webbsidor finns på adressen
[inaktuell internetadress]. Där finns bl.a. aktuell
information om kommande arrangemang, länkar till andra esperantosidor på
nätet, en vägbeskrivning till föreningens lokal, m.m.

La TTT-paĝoj de la klubo troviĝas ĉe
[inaktuell internetadress]. Tie vi trovos i.a.
aktualajn informojn pri estontaj aranĝoj, ligiloj al aliaj
Esperanto-paĝoj en la reto, priskribo de la vojo al la klubejo, k.a.