Enhavo
Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68.
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, (e-poŝto) kaj Ingegerd Granat, 073-502 53 32, (e-poŝto). Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, (e-poŝto).
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.


Espeporko meditas
- En Britio, Irlando, Kanado, Usono, Aŭstralio kaj Nov-Zelando, la tago nomiĝas Tago de ĉiuj malsaĝuloj aŭ Day of April Fools. En Francio, la viktimo de ŝerco de aprila malsaĝulo estas nomita un poisson d’avril = aprila fiŝo kaj en Skotlando gowk (kukolo).
- En Gotenburgo ni ne emas ŝerci, ĉar Aino Åberg forpasis. Por mi ŝi estas la simbolo de la gotenburga esperanto-movado. Kun ŝi tuta epoko malaperis. Por ŝi Esperanto ne estis nura hobio, sed vivstilo. ”Se vi pensas ke esperanto donis ion al vi, redonu ion al ĝi!” Aino mem ja estis ŝerculino – do ne hezitu ŝerci, ne nur dum la unua de aprilo!
- En Katrineholm alia elstara esperantistino mortis – Agneta Emanuelsson. Ŝia libro pri Valdemar Langlet estas trezoro por kompreni kion faris sveda esperantisto por savi milojn da judoj dum la dua mondmilito.
- Philipp Sonntag, Berlino, pritraktas la fenomenon ”esperantisto”. Li pledas por la filozofio de Zamenhof, nome la Homaranismo, filozofio de praktika etiko.
- La sveda sanktulino Brigito estis atentita en la gotenburga klubo per prelego de Margareta kaj Andreas, kaj per muzikaj tonoj en la preĝejo Christinæ en Alingsås.
- La fonto de Kallebäck havas longan interesan historion.
- Ombrelo ankaŭ povas havi interesan historion.
- La historio de vikingoj en Orm la Ruĝa, estas interesa. Tamen ni decidis ne finlegi ĝin en la Libro-Rondo. Tro malfacila, tro kruela, kelkaj pensas. Ekde la 1a de majo ni paŭzos ĝis aŭgusto. Tiam ni legos pli facilan libron, eble Anna de verdaj gabloj.
- Ĝis majo! / Siv

Walter Klag sendis ĝin.
Siv: ”Ĉu ni importu la ŝildon en Svedion?”
Ni estas konstante distritaj, nefokusitaj, ĝenitaj.
Publikigis: Eric Sarasin.
Publikigis: Eric Sarasin.
En Reutlingen (Baden-Virtembergo), ŝildo apud lernejo avertas pri saĝtelefonaj zombioj, kiuj konstante marŝas tra la stratoj kun la okuloj al siaj saĝtelefonoj.

Memoroj pri Aino Åberg
Aino Åberg, membro de la Esperanto-Societo de Gotenburgo, forpasis la 13an de marto, 88-jara, post tempo de malsano. Por mi ŝi simbolis gravan epokon de la esperantomovado.
Ŝi lernis Esperanton en sia naskiĝlando Finnlando. Neniu gotenburgano partoprenis tiom da mondaj kongresoj por Esperanto-parolantoj, pli ol 20.

La
tulipon ”Esperanto”
mi asocias kun Aino.
Foje
en Lesjöfors, Aino ricevis Esperantajn bulbojn de finna
esperantisto. Ial mi ankaŭ ricevis bulbojn, kiujn mi plantis
en mia ĝardeno. Aino kaj Lennart Åberg loĝis sur
la dua etaĝo en Tycho
Brahes
gata, Gotenburgo, kiu limas kun arbara tereno. Aino plantis siajn
Esperantajn bulbojn
en la arbaro kaj tie prizorgis
ilin.
Mi
pensas, ke ŝiaj tulipoj daŭris pli da jaroj ol la miaj.
Aino
estis pluvivanto, kiu postvivis malfacilaĵojn kaj
akcidentojn per sia
finna sisu
(persistemo).
Miaj
unuaj rememoroj pri Aino estis de Esperanto-kurso ĉe
Studiefrämjandet, kie Lennart respondecis pri la edukado kaj
Aino por la socia parto. Andreas Nordström partoprenis en la
sama kurso kiel mi.
Sekvas intervjuo kun Aino,
kiun mi faris antaŭ multaj jaroj.

Aino
Åberg, asistanta flegistino kun sindikata intereso
Post finita edukado por asistanta flegistino Aino
ricevis dungon en la hospitalo de Sabbatsberg en Stokholmo. Estis
anstataŭa ofico por kolego, kiu estus libera pro gravideco.
Sed la kolego abortis kaj revenis al la ofico. Ne estis planita,
sed la estroj aranĝis tute novan oficon por Aino.
Siaparte Aino ekhavis spertojn, kaj de kirurga
sekcio kaj de virina sekcioj.
Al Gotenburgo Aino venis kun sia edzo Lennart. Ŝi
ekhavis dungon pri la flegado de kronikmalsanuloj en Lövgärdet
kaj en la urĝakceptejo en la centro de Gunnared.
La intereso por sindikataj aferoj estis granda
kaj ŝi laboris dum kelka tempo en la oficejo de Lillhagen.
Kun la tempo ŝi ricevis tuttempan oficon en la sindikata
oficejo de la Vasa hospitalo.
Okazis ke membroj povis prunti monon de la
sindikata kaso. La tempoj estis duraj por multaj. Enmigrintaj
laboristoj troviĝis, kaj multaj bezonis helpon, i.a. por
plenigi formularojn.
La labormerkato bezonis homojn, kaj multaj
studentoj povis sin vivteni per ekz. deĵori nokte.
Kune Lennart kaj Aino havis esperanto-kunvenojn
kaj kursojn ĉe la studronda organizo Studiefrämjandet
en Gotenburgo. Du el ni en la nuna estraro de la
Esperanto-Societo de Gotenburgo frekventis kursojn tie. Ni
memoras ke Aino bakis mirinde bongustajn molajn kukojn kaj ke la
instruado de Lennart estis amuza.
De tempo al tempo eksterlandaj esperantistoj
aperis kaj ili ofte tranoktis ĉe la paro Åberg, kiu
troviĝis en la registro de Pasporta Servo. Multaj venis de
Orienta Germanio – ĉefe gejunuloj. Foje povus veni
esperantistoj de diversaj landoj samtempe.
Je la aĝo de 63 Aino pensiiĝis. Pli
poste, kiam la edzo Lennart estis forpasinta, Aino religis la
kontakton kun la flegado kaj deĵoris i.a. kelkajn noktojn en
la hospitalo de Gunnared.
Estas ĝoje, ke Aino partoprenas en la
Esperanto-sabatoj. Eĉ se la sano de Aino foje povas
ŝanceliĝi, Aino ŝajne havas multe da ”sisu”
(fortego, persisto) kaj ŝia sperto de la esperantomondo
valoras oron.
Siv

Minnen av Aino Åberg
Aino Åberg, medlem i Göteborgs Esperantoförening, avled den 13e mars, 88 år gammal, efter en tids sjukdom. För mig symboliserade hon en viktig epok i esperantorörelsen.
Hon lärde sig esperanto i hemlandet Finland. Ingen göteborgare har väl deltagit i så många världskongresser för esperantotalare som Aino, fler än 20.

Tulpanen
”Esperanto ” associerar jag med Aino.
En
gång i Lesjöfors fick Aino esperantolökar av en
finsk esperantist. Av någon anledning fick också jag
lökar, som jag satte i trädgården. Aino och
Lennart Åberg bodde på tredje våningen
på Tycho
Brahes gata, Göteborg, som gränsar till ett skogsparti.
Aino satte sina esperantolökar i skogen och pysslade om dem
där.
Jag tror att hennes tulpaner klarade fler år
än mina.
Aino var en överlevare, som klarat av
strapatser och olycksfall med sin finska sisu.
Mina första minnen av Aino var från en
esperantokurs på Studiefrämjandet, där Lennart
ansvarade för utbildningen och Aino för det sociala.
Andreas Nordström deltog i samma kurs, som jag.
Här följer en intervju med Aino, som
jag gjorde för många år sedan.

Aino
Åberg, undersköterska med fackligt intresse
Efter avslutad undersköterskeutbildning fick
Aino tjänst på Sabbatsbergs sjukhus i Stockholm. Det
var ett vikariat för en kollega, som skulle vara
graviditets-ledig. Men kollegan fick missfall och kom tillbaka på
tjänsten. Det var ju inte planerat, men ledningen inrättade
en alldeles ny tjänst för Aino.
För Ainos del blev det erfarenheter dels
från en kirurgavdelning, dels från en kvinnoavdelning
Till Göteborg kom Aino med sin make Lennart.
Hon fick anställningar på långvården i
Lövgärdet och på Akuten i Gunnareds Centrum.
Ainos intresse för fackliga frågor var
stort och hon arbetade ett tag på expeditionen på
Lillhagen. Så småningom fick hon en heltidstjänst
på den fackliga expeditionen på Vasa sjukhus.
Det hände att medlemmar fick låna
pengar ur fackföreningens kassa. Det var svåra tider
för många. Invandrad arbetskraft fanns och många
behövde bl.a. hjälp med att fylla i blanketter.
Arbetsmarknaden behövde folk och många studenter kunde
försörja sig genom att t.ex. ta nattvak.
Lennart och Aino hade tillsammans
esperantoträffar och kurser hos Studiefrämjandet,
Göteborg. Ett par av oss i den nuvarande styrelsen för
Göteborgs Esperantoförening har gått kurs där.
Vi minns att Aino hade bakat härligt goda mjuka kakor och
att Lennarts undervisning var rolig.
Då och då dök det upp utländska
esperantister och de övernattade ofta hos paret Åberg,
som fanns med i Pasporta Servos register. Många kom från
Östtyskland - ungdomar mest. Ibland kunde det komma
esperantister från olika länder samtidigt.
Vid 63 års ålder gick Aino i pension.
Senare, då maken avlidit, återknöt Aino
kontakten med vården och hade bl.a. en del nattvak på
Gunnareds sjukhus.
Det är roligt, att Aino är med på
Esperanto-lördagarna. Även om hälsan kan svikta
ibland, verkar Aino ha väldigt mycket sisu och hennes
erfarenhet från esperantovärlden är guld värda!
Siv





Aino
havis tre bonajn najbarojn, kun kiuj ŝi ofte kunvenis. Ili
estis kun ŝi ankaŭ dum ŝiaj lastaj tagnoktoj.
Mia plej
favorata bildo de Aino ankaŭ estas de 2017. La esperantoklubo
ekskursis al Gräfsnäs. Ni vizitis Sten Svenonius en lia
somerdomo.

Aino iras
kun decidemaj paŝoj al la celo.
Ŝiaj
opinioj estis deciditaj. Ŝi diris kion ŝi pensis, eĉ
se ne ĉiuj ŝatis tion. Per sia humuro ŝi influis la
esperantan etoson de la klubo.
Kun vi,
Aino, esperanta epoko en Gotenburgo foriris. Vi estis elstara
persono.
/ Siv

Aino hade
mycket bra grannar, med vilka hon ofta umgicks. De var hos henne
också under hennes sista dygn.
Min
favoritbild av Aino är också från 2017.
Esperantoklubben gjorde en utflykt till Gräfsnäs. Vi
hälsade på Sten Svenonius i hans sommarstuga.

Aino går
med bestämda steg mot målet.
Hennes
åsikter var bestämda. Hon sa det hon tänkte, även
om inte alla gillade det. Med sin humor påverkade hon
stämningen i klubben.
Med dig,
Aino har en esperantoepok i Göteborg försvunnit. Du var en
speciell person! /Siv
Så
här minns jag (Siv) Aino:
Under
många år bodde Aino på Tycho Brahes gata, först
på tredje våningen, sedan på första. På
tredje våningen var det ljuset och utsikten hon uppskattade.
På
första våningen såg jag barn komma tätt intill
hennes köksfönster för att småprata. Aino kände
de flesta i kvarteret. Jag minns också det lilla huset,
mittemot hennes ingång. Där samlades man för att
dricka kaffe, prata och ha second-hand-verksamhet. Saker lämnades,
Aino prissatte dem, grannar kom och köpte, och Aino höll
reda på vem, som hade lämnat vad, så att pengarna
gick till rätt person. Jag har de gröna lådor jag
köpte som ett roligt minne.
”Ordning
på torpet” tyckte Aino.
En
vacker frisyr var en självklarhet. En bild från 2007.

Britta
Rehm och Aino retades med varandra, men var ändå bästa
vänner. Aino sa alltid vad hon tyckte om saker och ting, kanske
inte uppskattat av alla, men Britta gillade Ainos rättframhet.

Bilder
från 2014, Britta och Aino på en esperantoträff
på Hökälla.
Vi lyssnade på
en man, som tillhörde resandefolket och berättade om sitt
liv.

de
familio Granat
Mi memoras Aino’n kiel klaran virinan
figuron, kiu ĉeestis en grandaj kaj malgrandaj okazaĵoj
en la Esperanto-mondo. Ŝi estis ĉe kongresoj, landaj
kunvenoj, vendoplacaj kunvenoj, klubaj kunvenoj, resume, kie io
okazis, ŝi ĉeestis tie se nur ”por iom da tempo”
kiel ĉe vendoplacaj kunvenoj.
Ŝi iam klarigis al mi: Vi devas veni al
Esperanto, ĉar Esperanto ne venos al vi!
Mi pensis pri kiom prave ŝi diris, mi devas
klopodi, iri al kursoj, legi, studi vortojn, vojaĝi kaj
renkonti aliajn, kiuj parolas Esperanton.
Ŝi donis al mi kopion de la granda vortaro
de Ebbe Vilborg. Ĝi fariĝis tre eluzita dum la tempo,
sed kiam oni malfermas la unuan kovrilon, ĝi diras sur la
dekstra flanko: Aino Åberg.
Mi ĉiam memoros vin, Aino, kaj tial volas
dividi bildforme kelkajn el la momentoj, kiujn vi dividis kun ni.
/Ingegerd Granat

Ĉiam bona amikino
En ĉiuj kafopaŭzoj kaj similaj, estis
Aino kiu aranĝis ĉion, faris kafon, aranĝis la
tablon kaj servis. Ŝi kutime ne sidis ĉe la tabloj, ŝi
aranĝis propran kafejon apud la kuirejaj tabloj, por ke ŝi
povu servi kaj helpi. Sed ne estis kvazaŭ ŝi agas kiel
kuireja servistino, ŝi anstataŭe estis dommastrino!
Ŝi ĉiam estis trankvila kaj sekura. En
renkontiĝo kun Sten Svenonius, en lia somerdometo, ni iam
ludis ĵetkuban ludon, kiun ni faris kun instrukcioj en
Esperanto. Oni devis movi la pecojn laŭ vojo, kie estis
obstakloj survoje. Oni povus foje esti devigita reiri aŭ
resti. Je unu momento, Aino devis retroiri kvin paŝojn,
fojon post fojo post fojo! Samtempe, kelkaj aliaj ludantoj devis
reveni al la deirpunkto, denove kaj denove! Kompreneble, ĉi
tie estis iom da malkontento, sed ne por Aino, ŝi nur diris,
ke ”ni povas longe daŭri ĉi tie, ni havas multe
da manĝaĵo!”

Kiam Aino ne plu povis veni al niaj renkontiĝoj,
ni anstataŭe komencis viziti ŝin unufoje monate kaj
doni al ŝi la lastan numeron de ”Ora Ĵurnalo”.
Plejofte estis mi, Lasse, kiu iris, sed foje estis la aliaj,
Ingegerd, Christin kaj Zakia. Mallonga babilado, sed ŝi ĉiam
estis same dankema pro la revuo.
Dum ŝiaj lastaj semajnoj de vivo, ŝi
vivis en la Geråshus Prizorgo-kaj-flegejo. Zakia, Christin
kaj mi vizitis ŝin tie kun ”Ora Ĵurnalo”.
Ankoraŭ mankis al ŝi pentraĵo el sia bela kolekto,
sed ŝi ĝojis, ke de sia fenestro ŝi povas rigardi
supren al la monto, kie ŝi ĉiam loĝis. Dankon,
Aino, pro via aminda personeco kaj ĉiuj bonegaj momentoj!
/Christin kaj Lasse
av
familjen Granat
Jag kommer ihåg Aino som en
tydlig kvinnogestalt som var närvarande i stort och smått
i Esperantovärlden. Hon var med på kongresser,
landsmöten, torgmöten, klubbmöten, kort sagt, där
det hände något, där var hon närvarande om
så bara ”en liten stund” som exempelvis vid
torgmöten.
Hon förklarade en gång
för mig: Du måste komma till Esperanto, för
Esperanto kommer inte till dig!
Jag har tänkt på hur rätt
hon hade, jag måste anstränga mig, gå på
kurser, läsa, plugga glosor, resa och träffa andra som
pratar Esperanto.
Av henne fick jag ett exemplar av
Ebbe Vilborgs stora ordbok. Den har med tiden blivit mycket
sliten men när man öppnar första pärmen står
där skrivet på högersidan: Aino Åberg.
Jag kommer alltid att minnas
dig Aino och vill därför i bildform dela några av
de stunder som du delade med oss.
/Ingegerd Granat

Alltid en god väninna
Vid alla kaffestunder och liknande så var
det Aino som ordnade med allt, koka kaffe, duka och servera. Hon
satt oftast inte med vid borden, hon ordnade en liten egen
fikaplats invid köksbänkarna så att hon kunde
servera och hjälpa till. Men det var inte så att hon
agerade kökspiga, hon var i stället husmor!
Hon var alltid lugn och samlad. Vid en träff
hos Sten Svenonius, i hans sommarstuga, spelade vi en gång
ett tärningsspel som vi hade gjort med instruktioner på
esperanto. Man skulle flytta pjäserna längs en bana där
det fanns hinder på vägen. Man kunde ibland bli
tvungen att gå tillbaka eller stå kvar. Vid ett
tillfälle fick Aino gå tillbaka fem steg, gång
efter gång efter gång! Samtidigt blev ett par andra
spelare tvungna att återvända till startpunkten, också
gång efter gång! Här blev det förstås
lite missnöje, men inte hos Aino, hon sa bara att ”här
kan vi ju hålla på länge, vi har ju gott om
mat!”

När Aino inte längre kunde komma med på
våra träffar så började vi i stället
besöka henne en gång i månaden och ge henne det
senaste numret av ”Ora Ĵurnalo”. Oftast var det
jag, Lasse, som gick, men ibland var det andra, Ingegerd,
Christin och Zakia. En kort pratstund, men hon var alltid lika
tacksam för tidningen.
Under sina sista veckor i livet bodde hon i
Geråshus Vård-och-omsorgsboende. Zakia, Christin och
jag besökte henne där med en ”Ora Ĵurnalo”.
Hon saknade ännu någon tavla från sin fina
samling, men hon var glad att hon från sitt fönster
kunde se upp mot berget där hon alltid hade bott. Tack, Aino
för din härliga personlighet och alla fina stunder!
/Christin och Lasse

de
Ralf Jalming
Mi renkontis Aino Åberg la
unuan fojon cirkaŭ 1980.
Mi memoras ŝin en la
mondkongreso en Stockholm 1980, kie ŝi laboris inter alie
kiel pordgardanto!
Poste mi renkontis ŝin en
diversaj kursoj kaj renkontiĝoj kiujn ŝi kaj ŝia
edzo Lennart aranĝis. Ŝi ĉiam diris ŝian
opinion pri ĉio. Kelkfoje eble tro sincere!
En pli maljunaj jaroj ŝia
bonhumora kaj ŝerca flanko pli aperis kaj oni ofte ridis
bone en ŝia akompano.
Mi memoras ŝin kun multe da varmo!

av
Ralf Jalming
Jag träffade Aino första gången
omkring 1980.
Jag kommer ihåg henne från
världskongressen i Stockholm det året där hon
tjänstgjorde bl.a som dörrvakt.
Senare träffade jag henne på olika
kurser och tillställningar som hon och hennes man Lennart
anordnade. Hon var aldrig sen med att säja sin åsikt.
Kanske lite för uppriktigt ibland!
På senare år kom hennes humoristiska
sida fram mera och hon var aldrig långt ifrån ett
roligt skämt. Man hade aldrig tråkigt i hennes
sällskap. Jag minns henne med värme.

de
Andreas Nordström

Aino
estas la unua esperantisto kiun mi renkontis. Estis en 1982, mi
kredas, en la subtegmenta placo Nordstadstorget en Gotenburgo, kie
ŝi kaj Lennart havis ekspozicion pri Esperanto.
Mi tie
aliĝis al la semajnfinaj kursoj de Lennart Åberg, en kiuj
ankaŭ Siv partoprenis (vidu ŝian artikolon).
Aino
sciis bone elturniĝi el ĉiaj strangaj okazaĵoj. Ŝi
rakontis ke iam ŝi kaj Lennart havis eksterlandan
esperantogaston kiu odoraĉis terure. Lennart, ĉiam tre
afabla kaj tolerema, sidis konversaciante kun la gasto, sed Aino ne
eltenis esti en la sama ĉambro. Sed ŝi trovis elturniĝon,
ŝi diris al la gasto ke ili havas la kutimon en ilia hejmo ĉiam
baniĝi antaŭ la tagmanĝo. Do, la gasto banis sin kaj
ne plu odoraĉis.
Por Aino
Esperanto estis grava afero. Ŝi ne ŝatis se iu rigardis
Esperanton nur kiel hobion. Ŝi diris, se Esperanto donas al vi
ion bonan, vi ankaŭ redonu ion bonan al Esperanto.
de
Renate Säfström

Dessa
fantastiska fåglar!
Storspov
söker något ätbart i det iskalla vattnet.
Emellanåt
halkar den till på iskanten och då blir vingarna ett
gott stöd för balansen.
Ĉi tiuj mirindaj birdoj!
Numenio serĉas ion manĝeblan
en la glacia akvo.
Foje ĝi
glitas sur la rando de la glacio kaj tiam la flugiloj fariĝas
bona subteno por ekvilibro.

La
Societo de Blinduloj – nuntempe nomita Landa Federacio de
Vidhandikapuloj – (Synskadades Riksförbund) fondiĝis
de blindaj manlaboristoj jam en 1889 por aktualigi la problemojn de
vidhandikapuloj.
La
kalendaro enhavas bildojn pri estontaj gvidaj hundoj – ankoraŭ
nur idoj.

Sube:
Oni trejnos la du labradoridojn Cibo kaj Casa, por eble fariĝi
gvidhundoj. Alia kariero por labradoroj povus esti servo al la
polico kiel narkotikohundo, savhundo kaj servohundo por homoj kun
diversaj problemoj – ekz. por trankviligi infanojn en
hospitalo.

Gvidhundoj
lernas kunlabori kun siaj posedantoj per aparte ellaborita dresado
kaj trejnado.
Kiam la
hundo laboras ĝi portas blankan jungilaron. Krom la posedanto,
neniu tiam devas karesi la hundon.
/ Siv

La brajla skribado ĉi-jare
celebras 200 jarojn
Mi uzis informojn de Interreto kaj de la
kalendaro 2025 eldonita de Synskadades Riksförbund –
la landa federacio de vidhandikapuloj.
/Siv
Louis Braille,
naskiĝis la 4-an
de januaro 1809 en Coupvray apud Parizo, mortis la 6-an de
januaro 1852 en Parizo, estis franca instruisto de blinduloj kiu
kreis la brajlan skribon (brajlo).
Ludoviko estis blindigita per akcidento en la
selistejo de sia patro kiam li estis trijara. Kiam Ludoviko estis
dekjara, li estis sendita al Parizo al blindullernejo. Tie li
lernis tralegi sistemon de altigitaj ordinaraj literoj. Sed ĝi
estis malfacile uzebla. Kiam Ludoviko estis 14-jara, liaj
gepatroj mortis en epidemio.
Li lernis ludi la orgenon kaj instruis aliajn
vidhandikapitojn, kaj dediĉis sin tute al instruado de
vidhandikapitoj ĉe la Pariza Instituto por Blinduloj, kie li
estis dungita kiel instruisto en 1828.

Kun la tempo, Ludoviko elpensis utilan brajlan
skribon por blinduloj. Ĝi baziĝis sur ses punktoj, kaj
kombinante ilin, oni povis produkti ne nur diversajn literojn kaj
nombrojn, sed ankaŭ muzikan notacion.
Ludoviko bezonis tri jarojn da eksperimentado por
disvolvi ĉi tiun skriban lingvon por neviduloj. En 1829 li
prezentis sian inventaĵon al profesoroj kaj instruistoj en
diversaj blindullernejoj, sed ili rifuzis havi ion ajn rilaton al
la afero, kaj malpermesis al li uzi ĝin en sia instruado.
Louis Braille mortis antaŭ ol lia sistemo
iĝis vaste akceptita kaj mondfama. Hodiaŭ, brajlo estas
la domina skriba lingvo por vidhandikapitoj.
Oni povas legi
brajlan tekston per komputiloj.
Brajla ekrano estas helpa aparato uzata en
kombinaĵo kun ekranlega programo, kiu konvertas la tekston
al brajlo.
La brajla ekrano konektas al komputilo,
tabulkomputilo aŭ poŝtelefono. Se la studento elektas
ciferecan formaton, li ankaŭ povas aŭskulti la tekston
per parolsintezo.

Brailleskriften
(punktskriften) firar 200 år
Jag har använt information från
internet och från Synskadades Riksförbunds kalender
2025.
/Siv
Louis Braille, född
4 januari 1809 i Coupvray nära Paris, död 6 januari
1852 i Paris, var en fransk blindlärare som skapade
Brailleskriften (punktskrift).
Louis blev blind genom en olycka i faderns
sadelmakeri när han var tre år gammal. När Louis
var tio år sändes han till Paris till en skola för
blinda. Där lärde han sig läsa genom ett system
med upphöjda vanliga bokstäver. Men det var svårt
att använda. När Louis var 14 år dog hans
föräldrar i en epidemi.
Han
lärde sig spela orgel och undervisade andra synskadade, och
ägnade sig helt åt att undervisa synhandikappade vid
Paris institut för blinda, där han anställdes som
lärare 1828.

Med tiden hade Louis utarbetat en användbar
punktskrift för blinda. Den baserades på sex punkter,
och genom att kombinera dem kunde man få fram inte bara
olika bokstäver och siffror utan även notsystem för
musik.
Det hade tagit Louis tre år av
experimenterande att utveckla detta skriftspråk för
icke-seende. Han presenterade 1829 sin uppfinning för
professorer och lärare på olika blindskolor, men de
vägrade att ha med saken att göra och förbjöd
honom att använda det i sin undervisning.
Louis Braille dog innan hans system blivit
allmänt accepterat och världsberömt. Idag är
Brailleskriften det helt dominerande skrivspråket för
synskadade.
En punktskriftsskärm är ett
hjälpmedel som används i
kombination med ett srmläsningsprogram som omvandlar texten
till punktskrift. Punktskriftsskärmen kopplas till dator,
surfplatta eller telefon. Om eleven väljer ett digitalt
format så kan hen också lyssna på texten med
hjälp av talsyntes.
de
Roland Eriksson
Mi
bedaŭrinde devas anonci, ke mia amata Agneta Emanuelsson
mortis la 18-an de marto, 2025.
Ŝi estis tre
aktiva kaj engaĝita persono en multaj agadoj. Ŝi
certigis ke minoj estis forprenitaj per UN, skribis libron pri
Valdemar Langlet, lernis kaj instruis Esperanton ktp.
Kiam mi renkontis
ŝin per la danco kaj ni fariĝis paro, mi devis lerni
Esperanton por ke mi povu partopreni en UK. Tiam ŝi ankaŭ
devis lerni fariĝi radioamatoro (ŝia signalo SA5YLX)
kaj fariĝi FRO (ŝi jam estis aŭto-korpusano).
Estis multe da
dancado en la jaroj kiujn ni ricevis kune.
Ni
plejparte dancis malnovajn kaj popolajn dancojn. Ripozu en paco!
Roland

Agneta Emanuelsson avled
18 mars
av
Roland Eriksson
Jag måste
tyvärr meddela att min älskade Agneta Emanuelsson har
dött 18 mars 2025.
Hon var en mycket
aktiv och engagerad person i många aktiviteter. Hon såg
till att det röjdes minor via FN, skrev en bok om Valdemar
Langlet, lärde sig och lärde ut Esperanto m.m.
När jag träffade
henne via dansen och vi blev ihop behövde jag lära mig
Esperanto för att kunna vara med på UK. Då fick
hon också lära sig att bli radioamatör (hennes
signal SA5YLX) och bli FRO:are (hon var redan bilkårist).
Mycket dans har det
blivit under de åren vi har fått tillsammans. Vi
dansade mest gammal- och folkdans. Vila i frid!
Roland
Agneta
kaj Roland vizitis
Gotenburgon
en majo 2018 por
rakonti pri Valdemar Langlet. Jen ŝia prelego
(el Ora Ĵurnalo
n-ro 8):

Agneta
Emanuelsson kaj Roland
Eriksson, ambaŭ el Katrineholm, ĉeestis
la Esperanto-Societon, sabaton 5 majo. Agneta kunportis sian libron
pri Valdemar Langlet kaj kelkajn lumbildojn, kiujn Roland montris.
La
titolo Valdemar Langlet – forgesita
heroo? finiĝas kun demandosigno. Eble
Valdemar Langlet en Svedio estis ”en ombro” de Raoul
Wallenberg, sed en Hungario, strato kaj lernejo estis nomitaj laŭ li.
En Upsalo ni havas la Langlet-parkon. La skribo de Agneta estis
publikigita de ”Västra Sörmlands Kultur- &
Guide-förening”. Agneta kaj Roland
loĝas en Katrineholm kaj ne malproksime
estas la bieno Spetebyhall, Lerbo, kie Valdemar naskiĝis en
1872 kiel la plej juna el kvar fratoj. La patro estis arkitekto kaj
la patrino verkisto. Ŝi estis unu el la fondintoj de la revuo Idun. La du plej aĝaj
fratoj Filip kaj Abraham fariĝis sciencistoj, la tria, Alex,
iĝis artisto.

Parentezo:
Kiam Margareta,
Ingegerd kaj mi iam sidis sur la trajno de Gotenburgo al Skövde
ni renkontis Mikael Engström, parencon de Alex Langlet. Mikael
estas redaktanto de la revuo Tillit,
kun nur pozitivaj novaĵoj. Biologie, ili ne estis rilataj, sed
la avino de Mikael estis adoptita de Alex Langlet kaj elkreskis
en Spetebyhall. Mikael sciis, ke Valdemar Langlet estis
esperantisto, kaj kiam li aŭdis la vorton Esperanto, li
kontaktis nin. Mikael estis en Budapeŝto plurajn fojojn por
serĉi la spurojn de sia parenco.

Kiam
ni parolas pri Valdemar ni ne forgesu lian
edzinon Nina!


Jag
citerar fritt från Agnetas skrift:
Valdemar tog studenten i Stockholm som den yngste i
sin klass och fortsatte sina studier i Uppsala.... Som 15-åring
lärde han sig Volapük, och då Zamenhofs lärobok
(1887) hade översatts till svenska, blev Esperanto en del av
hans liv. Tillsammans med några studentkamrater bildade han
Sveriges första och Europas andra esperantoklubb 1891.
Tillsammans med en rysk esperantist blev han redaktör för
esperantorörelsens gemensamma tidning.
Tillsammans med en studentkamrat bestämde
Valdemar 1895 att per cykel ge sig ut i världen för att
pröva esperanto. De besökte Finland, Ryssland, Turkiet,
Österrike och Ungern. Redan året därpå var
Valdemar tillbaka i Ungern.
I Odessa, Ryssland, besökte de
esperantovännerna Nikolaj Borokovko och hans blivande hustru
Antonina, som tog väl hand om de båda studenterna. 1896
födde Antonina dottern Nina, som långt senare (1925) kom
att bli Valdemars andra hustru, sedan den första, finska Signe
Blomberg, avlidit.
Nina fick en musikutbildning i Sverige. Hon trivdes
inte så bra, så paret flyttade till Budapest, där
Valdemar 1932 fick ett lektorat i svenska. De blev centrum i ett
livligt kultur- och sällskapsliv, där även många
judar fanns med bland vännerna. Detta blev säkert
avgörande för deras fortsatta liv. En av besökarna
1936 var kronprinsessan Louise, vars besök Valdemar
arrangerade. Hon stannade i fem veckor och många andra kom för
att hålla konserter och delta i kulturarrangemang,
utställningar och annat.
Langlet
är bland annat känd som en av de drivande krafterna i den
stora räddningsaktion för judar och andra av nazisterna
förföljda personer som genomfördes i Ungern under
slutet av andra världskriget. När Nazityskland ockuperade
Ungern 1944 hade paret Langlet redan bott i landet i över tio
år. Valdemar hade översatt ungerska böcker till
svenska. Paret hade alltså inga problem med att tala ungerska.
Genom sin position som kulturattaché på den svenska
legationen i Budapest och som varandes Svenska Röda Korsets
delegat i Ungern kunde han tillsammans med sin hustru Nina hjälpa
till att rädda tusentals personer från nazisternas
förföljelser genom att utställa svenska
skyddsdokument och föra flyktingar till hus och kloster som låg
under Röda Korsets beskydd. Valdemar och Nina förlorade
allt de ägde i Budapest och flyttade till Sverige efter att den
sovjetiska armén nått fram till Budapest. Valdemar blev
1944 av prins Carl utsedd till chefsdelegat för Svenska Röda
Korset, då Folke Bernadotte inte fick tillstånd av den
ungerska regeringen att komma. Hus med Röda Korsets skyltar
respekterades för det mesta av nazisterna – men inte
alltid. Makarna Langlet stod, efter de s.k. pilkorsarnas
maktövertagande i oktober 1944, på ”dödslistan”.
De kom i alla fall lyckligt hem till Sverige, men helt utan pengar.
Så småningom fick Valdemar en liten pension av staten
som tack för sina insatser. Nina arbetade som pianolärare,
men hemmet var fattigt.
Det finns mycket mer
att berätta, men jag kan förmedla kontakt med Agneta
Emanuelsson, om du vill köpa hennes skrift.
/Siv
Burell
La
sanktulino Brigito (Birgitta), prelego en Gotenburgo dum la
Internacia Virina Tago, la 8an de marto
Kune
Andreas kaj Margareta prelegis pri la sanktulino de tuta Eŭropo,
nia Brigito, kiu fondis novan kongregacion kaj, per sia filino la
beata Katarina, la monaĥejon en Vadstena. La inaŭguro
okazis en 1384.


Ni
esperantoklubanoj kun intereso aŭskultis la prelegon la 8an de
marto pri tiu unika virino, kiu dank’
al revelacioj kun
mezaĝoj de Dio, tre influis la politikon, ne nur en Svedio, sed
ankaŭ en Eŭropo.
Ingegerd
faris la bildojn pri Andreas Nordström kaj Margareta Andersson.
En Ora
Ĵurnalo n-ro 75,
vi povas vidi
tekston kaj bildojn
de la prelego.
Andreas
kaj Margareta finis la
prelegon per la Preĝo
de Birgitta:

de
Siv Burell

En Christinæ
Preĝejo,
Alingsås, oni la 22an de februaro festis la sanktulinon
Brigito.
Kun
multe da identiĝo la aktorino Stina
Ekblad legis la
tekstojn.

Schola
Gothia, vokala
kvarteto plenigis la tutan preĝejon per siaj voĉoj.

La
kvarteto kantis gregorianan plurvoĉan muzikon el la 14a kaj 15a
jarcentoj. La mezepokaj tekstoj faris ke oni sentas mondon de pasio
kaj novaj sonoroj.
Birgitta
Birgersdotter de Svedio (1303–1373), poste sankta Brigito,
estis persono kiu gajnis famecon kaj respekton tra tuta Eŭropo.
Naskita en la nobelaro, ŝi ne hezitis prelegi por reĝoj.
Ŝi persvadis la papon moviĝi al Romo. Ŝi peris por
interpacigi inter
militoj sur la
kontinento.
Sankta Brigito enmiksis sin en kaj
grandaj aferoj kaj etaj detaloj.
Pri la vestoj de la monaĥinoj ŝi
tre ekzakte priskribis ĉion.
Ŝiaj pli ol 600 vizioj kondukis al
ŝia kanonizado dek ok jarojn post ŝia morto.
Fine mi
citas kelkajn el la tekstoj, kiujn Stina Ekblad recitis:
Ave
maris stella
Estu
sankta, stelo de la maro, ho milda patrino de Dio
Ĉiam
senmakula Virgulino, pordego de la ĉielo, vi beata.
La nomo
de Eva estas inversigita al ”Ave” de la anĝelo
Paco denove povas kunigi la teron
kun la ĉielo.
Gaude
Birgitta
Ĝoju
Birgitta, ricevu nian laŭdan kanton,
konduku nin el la valo
de malfeliĉo
al
malvarmeto kaj paco.
Missus
Gabriel
Ŝi,
kiu naskas, ne konas la patron,
Kaj ŝi
kiu neniun viron spertis
suferis
nek doloron nek grandan penon
kiam ŝi naskas sian filon.
Vi aŭdas
la signon de la nova interligo:
Nur
kredu, kaj tio sufiĉas!
Vi ne
rajtas malligi lian ŝuŝnurojn.
Granda
kaj stranga signo estas en la arbetaĵo
kaj en la fajro
Neniu
aliru mallerte
kun ŝuoj sur la piedoj.
Rubens rosa
En la
polvo kaŝiĝas la altvalora oro,
kiu solvu
la mondan ŝuldon
kiam
Kristo kuŝiĝas en la teron
kaj
oni ne plu kredas je la vivo.
Sed la
espero de la junulino ne estingiĝis,
kvankam
la homamasoj neis
sola ŝi
fidele gardis,
fidante
la potencon de la Sinjoro.
La
kolombo kiu portis al Noa
sian
mesaĝon pri savo baldaŭa,
proklamis
la novan pacon,
kiu fluis de lia Patrino, kore
pura.

Ave maris stella
Hell dig havets
stella, o Guds milda moder
Alltid rena Jungfru, himlens port, du sälla.
Evas namn blir omvänt
genom ängelns ”Ave”
Fred kan åter sluta jord och himmel samman.
Gaude
Birgitta
Gläd dig
Birgitta, mottag vår hyllningssång,
led oss från
olyckans dal
till svalkan och
friden.
Missus Gabriel
Hon, som föder,
känner inte fadern,
Och hon som ingen man
har känt
lider varken plåga
eller vedermöda
när hon föder
sin son.
Du hör det nya
förbundets tecken:
Tro blott, och det är
nog!
Du har inte rätt
att upplösa hans skorem.
Ett stort och märkligt
tecken finns i busken
och i elden
Må ingen nalkas
oskickligt
med skor på fötterna.
Rubens
rosa
I stoftet göms
det dyra guld,
som skulle lösa
världens skuld
då Kristus läggs
i jorden ner
och man ej tror på
livet mer.
Men jungfruns hopp ej
slocknade,
fast skarorna
förnekade
allena hon höll
troget vakt,
förtröstande
på Herrens makt.
Den duva som till Noa
bar
sitt budskap om en
räddning snar,
förkunnade den
nya fred,
som strömmade från hans Moder ren.
Rubens rosa latine – Rubens rosa på
latin

de
Saliko (Raita Pyhälä)

En
Helsinki/Helsingfors troviĝas preskaŭ 40 bibliotekoj. La
ĉefa urbobiblioteko nomiĝas Oodi
(pretiĝis en 2018), proksime al la Ĉefa
fervoja
stacidomo.
En Oodi oni povas ne nur serĉi kaj prunti librojn sed ankaŭ
havigi al si kvietan laborejeton aŭ ĉambron por oficiala
kunsido, ludigi siajn etulojn surtapiŝe interparolante kun
aliaj gepatroj, profiti de kafejo kaj restoracio, legi multlingvajn
aforismojn sur muro, renkontadi geamikojn, aŭskulti muzikon.
Bibliotekoj ne plu estas lokoj, kie oni nur silentu. Ĉiutage la
pruntintoj redonas pli ol 1300 (ne)legitajn librojn, kiujn la
bibliotekistoj trafoliumas por kontroli, ke ili estas nedifektitaj
kaj puraj.
Io kion ili trovis

Kelkajn
el siaj plej surprizaj trovitaĵoj la bibliotekistoj eksponas
sur tabulego en baza etaĝo, kiun nur la stabo rajtas eniri. La
tabulego larĝas 7 metrojn kaj altas 3 metrojn.

En
la gazeto Helsingin
Sanomat 21.2.2025
aperis fotoj kaj artikolo pri ĝi. Inter la plej neatendeblaj
aĵoj en la redonitaj libroj troviĝas ekzemple monbiletoj
finnaj kaj fremdlandaj, identigiloj (tiujn la biblioteko povas
redoni al la pruntintoj), kvitancoj, kombilo, ŝtrumpeto,
medikamentaj piloloj, rentgenfoto pri ies ovarioj, kondomujo, razila
klingo, orelpurigiloj, tranĉaĵo el tre grasa kaj sala
kolbaso meetwurst,
buterpano, por ne mencii kartojn, slipetojn, fotojn kaj verajn
legmarkilojn. En iu poemaro la leganto manskribis siajn proprajn
poemojn, evidente esperante legontaron. Kelkfoje la trovitaĵo
povas eĉ timigi: bibliotekistino trovis en la kontrolenda libro
drog-injektilon plena de droga likvaĵo. Nova maniero disdoni
kaj vendi drogojn.
Saliko

Artikolo de mia hungara Esperanta
amikino Korsos-Ferencné
Kati, pri la
historio de Ombrelo. Mi legis ĝin kaj trovis ĝin interesa.
Raita Pyhälä
La
Historio de
la Ombrelo

La
ombrelo el oriento ekiris al ĝia konkera vojo. La ombreloj
originitaj el Ekstremoriento donis ŝirmon kontraŭ la
sunradioj kaj la pluvoj. La unua reproduktado estas konata el Ĉinio
el la 11-a jarcento a. K.
Sur la
tombo de la cezaro Ĉiu Ĉin Ŝi Huang-ŝi videblas
la ĉaro de la Argilarmeo, sure oni sekure fiksis la ombrelon
donantan ombron en la jaro 210 a.K.

Laŭ
la arkeologiaj trovaĵoj la ombreloj defendantaj kontraŭ la
bruligitaj sunradioj estis uzitaj en Babilonio kaj en Egiptio jam en
la epoko de la faraonoj. En la antikva epoko en Japanio kaj Ĉinio
estis granda kulto pri la bambukanfustojn havantaj majstraj,
artkvalitaj ombreloj, kiuj pretiĝis el kolorigita silko aŭ
el densteksita kotono.

En
Eŭropo pli malfrue disvastiĝis la praktika ilo, kiu ŝirmis
kontraŭ la sortoŝanĝoj de la vetero. La unuan ne
rigidan refermeblan ombrelon la brita John Beale patentigis en la
fino de la 18-a jarcento en 1786.

Sekvis
la lumperiodo de la ombreloj, nome ĝis 1840 ĉ. 40
diversajn ombrelojn patentigis la inventistoj. Sed la longajn
tenilojn de ĉi tiuj ombreloj ankoraŭ ne eblis kunŝovi.
La inventado de la kurta,
moderna, eta, kuntirebla ombrelo atendiĝis mem preskaŭ dum
unu jarcento. En la departemento Vas en la strangnoma vilaĝo
Ostffyasszonyfa naskiĝis en 1881 la talenta
Karolo Balogh.

Li en
Sárvár lernis la maŝinmuntisto-metion, poste en
Sopron, Vieno kaj Badeno evoluigis sian scion kaj metis
majstroekzamenon en 1905. Post la unua mondmilito kun sia frato
Kolomano ili maŝinmuntistan uzinon malfermis en la
Vas-departementa vilaĝo Uraiújfalu. Krom la tagaj
rutinlaboroj ili kaprompis pri novecigoj. Ĉi-maniere naskiĝis
komence de la 1920-aj jaroj la genia ideo de la kunŝovebla eta
ombrelo, kiu trovas lokon en aktujo. Ili en 1923 patentigis la
inventaĵon.

La dokumento
pri la fabrika marko estis legitimite per la reĝa notario de
Szombathely. La kunŝovebla ombrelo baldaŭ ricevis patentan
protektatecon en la najbaraj Aŭstrio, Germanio, kaj ankaŭ
en Pollando, Belgio kaj Francio. Poste ĉi tio okazis en Britio
kaj Usono. La fratoj komencis la fabrikadon en Uraiújfalu,
kaj ili persiste serĉis hungarajn fabrikantojn. Malgraŭ la
reklamoj ilia penado estis sensukcesa.

Do ilia
atento turniĝis al eksterlando. Tie oni rapide rimarkis la
eminentan komercan eblecon kaŝatan en la inventaĵo. La
patentaj licencioj plimultiĝis. La poŝombrelo konkeris la
mondon, dume hejme oni forgesis la nomon de la trovemaj hungaraj
inventistoj.

Sed
antaŭ nelonge en Uraiújfalu oni revivigis la memoron
de la Balogh-fratoj.

La vilaĝo fieras pri la
fratoj, oni aranĝas ombrelo-festivalojn memorigante, ke la
kunŝovebla ombrelo ĉi tie komencis sian konkeran
vojon.

Letero
de Espoir Kasati,
Lubumbaŝi,
DR Kongo
En pli
fruaj numeroj de ORA ĴURNALO ni legis pri la vivo de Espoir
Kasati. Li daŭre studas komputikon, nun havas edzinon kaj
translokiĝis al nova apartamento.
Espoir
Kasati
till mig, Martin, Vida, Alfred
till mig, Martin, Vida, Alfred
Kara Siv,
Mi tre
ĝojas legi vian mesaĝon. Same ĝojas ke finfine vi
trovas komforta la domon en kiun vi transloĝiĝis. Jes,
certe, vi jam estas maljuna kaj tiu via granda domo bezonis pli da
zorgo ol via forto povas oferti!
Post mia
vizito ĉe Martin Strid mi ĝojis viziti vin kvankam ne
eblis longe resti en Gotenburgo, sed almenaŭ mi eluzis la
okazon por plenumi unu el mia plej granda amaso da revoj: renkonti
miajn amikojn!
Post
Gotenburgo mi kongresis kun aliaj junuloj en Ŝventoji, kie min
renkontis Vida, ŝiaj Edzo kaj Filino fine de la kongreso. Mi
pasigis kvin tagojn da vera turismo en Litovio. Jes, vere turismi
ĉar mi vizitis ĉiujn iamajn kaj nunajn ĉefurbojn de
Litovio. Turismumis de Sudo al Nordo de Oriento al Okcidento. Poste
mi iris buse al Aŭstrio. Mi estas bonŝanca ke mi estas
supozeble la unua afrikano kiu jam vizitis la ĉi-jaran
UK-urbon, Brno!
En
Aŭstrio ĉe Alfred simile estis granda ĝojo por mi
renkonti Alfred-n kaj lian familion.
Nu, kara
Siv Burell, esperas mi ke en via nova domo, estas nova vivo. Mi
deziras al vi sanon, pacon kaj forton.
Amike,
Espoir
Ngoma Kasati
Eterna movadumanto. Membro de Afrika Komisiono de UEA. Komitatano C
de TEJO. Komitatano B de UEA-komisiito de TEJO pri Edukado, Landa
kaj Faka Agado. Esperantista instruisto. Respondeculo de konga
ilei-sekcio pri instruado kaj trejnado. Loĝas en Lubumbashi/DR.
Kongo

En Libera Folio
Marc van Oostendorp
skribis:
Trump
donis novan argumenton por Esperanto en 4 marto 2025:
Vidpunkto
– Eble en ĉi tiuj malcertaj tempoj ne plu estas tiom
absurda la ideo pri lingvo kiu povus unuigi anstataŭ disigi la
homaron. La usona prezidanto Donald Trump kaj vicprezidanto J D
Vance lerte uzis la ilon de potenco nomata ”lingvo” dum
sia renkontiĝo kun la ukraina
prezidanto
Volodimir Zelenskij lastvendrede. Ilia celo estis timigi kaj
superruzi sian kunparolanton.
Kaj la
fakto, ke la konversacio okazis en la angla, donis al ili klaran
avantaĝon.
Aŭskultante
anglalingvajn paroladon en la lastaj jaroj, oni rimarkis, ke li
plibonigis sian lingvaĵon por pli efike plenumi sian diplomatan
rolon.
Ĉu
Trump aŭ Vance regas aliajn lingvojn krom la angla restas
nekonate. Ili profitis de sia denaska lingvo, lingvo por starigi
lingvan baron kontraŭ Zelenskij, kiu bezonis frakcion de
sekundo por vortumi siajn pensojn pli. Tiun mallongan momenton ili
lerte utiligis.
Kiel
ni esperantistoj do agu, por plirapidigi la uzon de Esperanto?
/Siv
Kion
ni povas scii, fari, esperi – kaj kiuj ni estas vere?

Philipp
Sonntag / ELBB
1/2025
Dum miloj
da jaroj, multaj homoj tra la mondo sentis sin preme minacataj. Ili
stoike alkutimiĝis al ĝi. La planedo estas en la
antaŭ-civilizacio. Bedaŭrinde, ĉi tio estas
konsiderata sufiĉe normala por multaj homoj.
Tute ne
estis normala por L. L. Zamenhof. Lia ilo por racia paco estis
Esperanto. Li invitis nin esti la esperantistoj, la esperplenaj. Tio
estis mirinda perspektivo de sukcesa feliĉo.
Same nia
antaŭcivilizacio nun (!) tute ne estas normala por nia
Prezidanto de UEA Duncan Charters, (”Novjarajn Bondezirojn”,
Esperanto 1397(1) Januaro 2025, paĝo 3):
”La
jaro 2024 estis plurilate konsterna por la enloĝantoj de nia
mondo. Granda plimulto de esploristoj pli la mondo klimato notis pli
ekstremajn fenomenojn, kiu avertas ke ni ne sufiĉe progresas
pri la daŭripova konservado de nia planedo por stontaj
generacioj.
Paralele
katastrofa estis multloka daŭrigo de militado, kaj la neatingo
de paco por suferantaj popoloj, kiuj sopiras kaj rajtas al normale
trankvila vivo sen minacoj perdi familianojn, najbarojn aŭ la
propran vivon.”
Duncan
Charters postulas larĝan engaĝiĝon kun Esperanto. En
intervjuo (en paĝoj 10–14 de la sama numero 1/2025) lia
tutmonda engaĝiĝo evidentiĝas.
La defio:
”Kompreneble” nacioj reprezentas interesojn. Por la
homaro, oni unue devus anstataŭigi la ”Unuiĝintajn
Naciojn” per la ”Unuiĝintaj Homoj”. Ili venus
de malsamaj nacioj sed sentus sin kiel komuna grupo. Kiel
familianoj, kiuj kvankam suferas streson sur troloĝata planedo,
ofte sukcesas helpi kaj konsoli unu la alian.
Kiam L.
L. Zamenhof komprenis, ke ni ne sukcesas fari ĉi tiun
progreson, li disvolvis Homaranismon, sian filozofion de praktika
etiko. Tamen, dum pli ol cent jaroj ni vane provis. Kiel ni povas
eliri el ĉi tiu blokiĝo? Alia filozofo faris fundamentajn
konsiderojn pri tiu ĉi dilemo. Kun la helpo de la kvar bazaj
demandoj de Immanuel Kant, ni povas esplori, strebi, testi kaj
finfine klarigi niajn sociajn rolojn:
Kion mi
povas scii? Kion mi faru? Kion mi povas esperi? Kio estas viro?
Do ni ni
esperantistoj konsideru kial ni apenaŭ socie aktivas ĉi-rilate.
Tial ni pripensu: Ĉu ni estas tro stultaj? Tro rezignacie
maldiligenta? Ĉu ni portas nian nomon maljuste? Kiuj ni estas
tamen?
Sekve,
mi elektas ĉi tiujn kvar demandojn por trakti defiojn. L. L.
Zamenhof iam 1890 vidis: Nacioj tra la mondo provas, plejparte vane,
solvi konfliktojn. Nacioj reprezentas malsamaj interesojn. Per
homaranismo oni povas kaj devus eĉ anstataŭigi la
”Unuiĝintajn Naciojn” per la ”Unuiĝintaj
Homojn”,
kiuj venas de malsamaj nacioj. Eble sufiĉus, ke la 193 nacioj
en UN atenti malpli
al siaj naciaj interesoj kaj pli al la ”homaj”
interesoj. Do
granda defio, kun multe por fari. Homoj estas en prepara stadio de
civilizo. Pri tio, por helpi, por forlasi ĉi tiun antaŭan
etapon, kapablas eble ankaŭ ni Esperanistoj.
Ni ne estas pli bonaj ol aliaj homoj. Sed ni ricevis unikan aliron
de L.L.Zamenhof, nome ”homaranismo”.
Problemoj
kaj krizoj estas fortaj tutmonde. Kiajn eblojn ni esperantistoj
havas por kontribui al plibonigoj per nia konstrua mondrigardo?
Evidente estas pluraj aspektoj por konsideri.
Mi
selektas kvar ekzemplojn pri traktado de defioj. Uzante la kvar
fundamentajn demandojn de Immanuel Kant, ni povas esplori, strebi,
provi, kaj finfine klarigi niajn sociajn rolojn. La ekzemplaj provoj
iras en kvar ĉapitroj, por nuntempo:
1.
Kion ni povas esperi? Kiel ni povas levi esperojn? Konstruu
esperojn!
2.
Kion ni povas scii? Kio devus resti senŝanĝa, sed esti
uzata pli bone?
3.
Kion ni faru? Eŭropo bezonas ”simpla eŭropana
lingvo”
4. Kio
estas la homo? Kun Homaranismo inter ekzistecaj riskoj kaj etikaj
esperoj.

Konkludo:
A) Ni devus paroli Esperanton
malrapide, laŭte kaj klare.
Tio estus pli bone ricevita mesaĝo, pri kiu Esperanto evidente
kaj klare kapablas. Kaj iuj aŭskultantoj eble respondas pli
bone rimarkante tion, kion ni provas implici. Do bonvolu paroli
”simpla Esperanto” tio povus helpi ĝin starigi eĉ
pli bone ol antaŭe kiel ”simpla eŭropa lingvo”.
Kaj kelkaj aŭskultantoj reagas rimarkante tion, kion ni
sugestas al ili: bonvolu paroli ”simpla Esperanto”, kiu
povus starigi sin eĉ pli bone ol antaŭe kiel ”simpla
eŭropa lingvo”. Tio ankaŭ igus Esperanton pli konata
por tute malsamaj celoj.
B) Kie malsamaj grupoj
havas tre malsamajn interesojn, necesas diplomatia mediacio.
Esperantistoj kiuj havas, respektas kaj konservas komunan komprenon
pri Homaranismo estas aparte kapablaj pri tio.
Tamen ĉi tiuj Esperantistoj devus esti fakuloj pri polemikaj
aferoj, aŭ almenaŭ volonte okupiĝi pri ili kaj fari
cel-orientitan penon. Tiam tio estus mesaĝo pri kio Esperanto
povas evidente kaj klare esti kapabla. Kaj kelkaj aŭskultantoj
respondus rimarkante tion, kion ni provas sugesti. Do bonvolu paroli
”simplan Esperanton”, tra ĉi tio eĉ povus
starigi sin pli bone ol antaŭe kiel la ”simpla eŭropa
lingvo”. Kaj kelkaj aŭskultantoj reagas rimarkante tion,
kion ni provas sugesti: Bonvolu paroli ”simplan Esperanton”,
kiu eĉ povus starigi sin pli bone ol antaŭe kiel la
”simpla eŭropa lingvo”. Tiel Esperanto ankaŭ
estus pli konata kiel taŭga por tute malsamaj celoj.
C) Aurelius Augustinus
plurfoje emfazis bonfaradon kiel decidan forton.
Kaj li konvinke kaj intense luktis por aliro al sia Dio –
malgraŭ ĉiuj duboj, ĉar la ”signaloj de Dio”
ne atingis lin eksplicite en klara lingvo. Li devis plurfoje mergi
sin en neklarajn antaŭsentojn kaj ĉerpi forton el neklaraj
esperoj (!), kaj fortigi sian propran komunumon kiel Episkopo de
Hipono. Ni povas demandi nin pri Homaranismo: Ĉu mankas al ni
tia sindonemo?
Malnova fonto en
Gotenburgo
de
Ingegerd Granat

En bela
printempa tago en 2025, ni faris ekskurson al la fonto de Kallebäck,
kiu situas ĉe la regna ĉefŝoseo 40, kiu kondukas al
Landvetter kaj plu en la mondon. Kaj kien ajn oni vojaĝas, akvo
gravas, same grava en Jönköping kiel en Gran Canaria.
Jam en
1692, la fonto estas menciita por la unua fojo.
En la
18-a jarcento, ili komencis vendi puran kaj klaran akvon el la fonto
en puraj ujoj, ĉe la Germana Preĝejo en Gotenburgo.
Post
vizito al Gotenburgo, kiu komenciĝis la 13an de novembro 1787,
reĝo Gustavo III daŭrigis sian vojaĝon direkte al la
urbo Borås tra Kallebäck, kvar tagojn poste. Li estas
renkontita ĉe la fonto de deputito de la
Akvoprovizado-Komisiono de la grandurbo,
kaj la okazaĵo
poste estas priskribita kiel sukcesa. La reĝo gustumas la
akvon ”en kristala plado kaj el kristala glaso”, la
piedo de la glaso portanta la surskribon:
La
Najadoj de la fonto de Gustaf,
al
sia plej favora Reĝo,
plej
submetiĝeme la 17-an
de
Novembro 1787.
En la inaŭguro,
Daniel Pettersson profitis la okazon por peti nomigi la fonton
”la fonto de Gustaf”, kio estis permesita. Pettersson
skribis kelkajn versojn, kiujn akvonimfo leviĝinta el la
fonto laŭtlegis, kaj kiuj finiĝis per peto nomigi la
fonton laŭ la reĝo:
Via
alveno, Nobla Reĝo, vizitante nian loĝejon.
Viaj
ekzemploj de Graco en la Libro de la Tempo multiĝos;
Urbo
amata de Vi, la sama preparita por ni,
Al
kiu Vi ankaŭ donis favoran aprobon.
Kion
la Antikvo deziris, la sorto volis savi
Ĝis
la tempo de Via Registaro, por ankaŭ esti, interalie
Signo
al ĉio utila kaj bona
Prefere
en la ŝirmejo de Via sceptro dezirata sukceso jam atingis;
Sed
kiam Via Moŝto etendas simplan manon
Kion
klaraj akvovejnoj donas, al tio etendiĝas nia preĝo.
Ke
plifortiĝu la memoro pri Via graco,
Ke
ni de nun ricevas la nomon la Fonto de Gustaf.
Cetere, la ”nimfo”
faris tiel bonan impreson al la reĝo, ke ”Lia Reĝa
Moŝto, kiu, en atesto pri Sia kompleza favoro, prezentis al
la prezentita Akvonimfo Oran medalon.” Kaj la identeco de
la nimfo kaj la sorto de la medalo estas nekonataj.
Oni ne
povis ne rigardi enen, kaj jen kiel ĝi aspektis en ĉi
tiu printempa tago.

La
akvo ĉie estas la fluanta blanka oro!

La akvo
de tiu fonto profitigis la mineralakvofabrikon de Gotenburgo
”Apotekarnes” kaj la bierfarejon de Pripp.
”Gustafs
Källa” estas fermita hodiaŭ, do ne povas kalkuli
pri akvoglutoj.

Jen
kio estas skribita sur la ŝildo ĉe la fonto:
La
fonto de Kallebäck aŭ ”fonto de Gustavo”
kiun Gustavo III inaŭguris la 17-an de novembro 1787. La
fonto metis la fundamenton por la akvoprovizado de Gotenburgo,
tiutempe kun 11 000 loĝantoj.
La akvo de la fonto estis kondukita
tra 5 km longa tubo de boritaj trunkoj, al fontano ĉe
Kungsporten.

La memorŝtono dezajnita de CJ
Carlberg en 1800.
Reĝo Gustavo V vizitis la
fonton en 1937 por la 150-a datreveno kaj poste subskribis la
memorŝtonon.
La fontodomo kaj la memorŝtono
estis deklaritaj konstrua monumento en 1973.
Sub la desegnaĵoj dekstre:
La fonto de Gustaf ĉe Kallebäck,
akvareldesegnaĵo de JG Richert, desegnita en 1881 lige kun
renovigaj kaj vastiglaboroj.
Kallebäck
En gammal källa
i Göteborg
av
Ingegerd Granat

En vacker
vårdag 2025, gjorde vi en utflykt till Kallebäcks källa
som ligger vid riksväg 40 som leder till Landvetter och vidare
ut i världen. Och vart man än reser, så är
vatten viktigt, Iika viktigt i Jönköping som på Gran
Canaria.
Redan
1692 nämns källan för första gången.
På
1700-talet började man sälja rent och klart vatten från
källan i rena kärl, vid Tyska kyrkan i Göteborg.
Efter ett
besök i Göteborg, som började den 13 november 1787,
fortsatte Gustav III sin färd mot Borås via Kallebäck,
fyra dagar senare. Han möts vid källan av en deputation
från stadens Vattenlednings-Commision, och händelsen
beskrivs senare som mycket lyckad. Kungen avsmakar vattnet ”på
ett Christalls-fat och utur ett Christalls-glas”,
där glasets fot har inskriptionen:
Gustafs
källas Naiader,
till
sin nådigaste Konung,
underdånigast
den 17
November 1787.
Vid
invigningstillfället passade Daniel Pettersson på att
be om att få kalla källan för Gustafs källa,
vilket medgavs. Pettersson hade författat några verser
som en ur källan stigen vattennymf läste upp och som
avslutades med begäran om att få namnsätta källan
efter kungen:
Din
ankomst, Dyre Kung, vår boning att besöka.
Skall
Dina Nådes-prov i Tidens Bok föröka;
En
av Dig älskad Stad den samma oss berett,
Vartill
Du även ock ett nådigt bifall gett.
Vad
Forntid önskat har, har ödet velat spara
Till
Din Regerings-tid, att ock bland annat vara
Ett
vedermäle till att nyttigt allt och gott
Hälst
i Din spiras skygd har önskad framgång nått;
Men
när Ditt Majestät en ringa hand tillräcker
Vad
klara ådror ge, vår bön sig därtill
sträcker.
Att
minnet av Din nåd därmed befästas må,
Att vi härefter
namn av Gustafs Källa få.
”Nymfen” gjorde för övrigt
ett så bra intryck på kungen att ”Hans Maj:t,
som, till betygande av Dess nådiga välbehag
överlämnade till den presenterade Vatten-Nymphen en
Guld-medaille.” Både nymfens identitet och medaljens
öde är okända.
Man kunde inte låta
bli att titta in, och så här såg det ut denna
vårdag.

Vattnet
överallt är det rinnande vita guldet!

Vattnet
från denna källa har gynnat Göteborgs
mineralvattenfabrik ”Apotekarnes” och Pripps
bryggeri.
”Gustafs
Källa” är idag stängd så någon
vattenslurk går inte att räkna med.

Detta
står på skylten vid källan:
Kallebäcks
källa eller ”Gustavs källa” som Gustav III
invigde 17 nov. 1787. Källan lade grunden till
vattenförsörjningen för Göteborg, på
den tiden 11 000 innevånare.
Vattnet
från källan leddes genom en 5 km lång ledning av
urborrade trästockar, till en fontän vid Kungsporten.

Minnesstenen
formgiven av CJ Carlberg 1800.
Kung
Gustav V besökte källan 1937 till 150 årsminnet
och signerade då minnesstenen.
Källhuset
och minnesstenen byggnadsminnesförklarades 1973.
Under
ritningarna till höger:
Gustafs källa vid
Kallebäck, akvarellmålad ritning av JG Richert,
upprättad 1881 i samband med upprustnings- och
utbyggnadsarbeten.
Barboj
estas parto de vikinga kulturo dum jarcentoj. Foresto de barbo ne
estis aprobita tiutempe, ĉar barbo estis vera signo de vireco
kaj braveco. Unu el la plej karakterizaj trajtoj de la vikinga barbo
estas la maniero kiel ĝi estas stiligita.
Ankaŭ
hodiaŭ troviĝas homoj kiuj alte taksas la kulturon de la
vikingoj. Oni fondas klubojn por vigligi la vikingan kulturon.
Interrete oni legas pri firmao, kiu produktas perlojn por fiksi en
la barbo kaj perlojn por fiksi en la hararo.
El
la libro La
lingvo de vikingoj,
kion legas Walter Klag en la sveda (jes vere!),
estas linioj kiujn li ne komprenas. Ankaŭ mi ne tute komprenas
ilin.
En Vikingarnas Språk
de Rune Palm mi legis
sur paĝo 213:

”På
grund av hans bristande skäggväxt driver Gunnar på
Lidarendes hustru Hallgerd med Njal.”
(Pro lia
nesufiĉa barbokresko
la edzino de Gunnar-på-Lidarende
mokas Njal'on.)
Mi pensas
ke la edzino de Gunnar, nomita Hallgerd, prenis parton por Nial,
anstataŭ por sia edzo Gunnar. Njal kaj Gunnar estis najbaroj.
Ili tempe estis malamikoj sed poste amikoj, solvante siajn
malkonsentojn pace. Ŝajne la kreskado de la barbo estis pli
forta ĉe Njal ol ĉe Gunnar. Tiam Hallgerd preferis Njal
(tio estas mia interpreto, sed eble ne la ĝusta).
Walter
skribas: Mi ne
komprenas la rolon de ”bristande skäggväxt”
(manko de barba kreskado) en tiu epoko.
Mi pensas
ke Hallgerd preferis virecan partneron, kaj pensis ke dika barbo
estus signo de vireco.
Kaj
hodiaŭ?
”Ĉu
svedinoj ege ŝatas abundan ’skäggväxt’?
Saluton
al Svedio!
–
Walter”
Kion
vi respondus?
*
Pri
la enhavo de Orm
la Ruĝa
pluraj personoj en
Libro-Rondo ne ŝatas la batalemajn vikingojn – kun aŭ
sen barboj.
Ni ĉesos
la legadon kaj Zoom-diskutadon fine de aprilo. La Libro-Rondo trovos
alian libron, sed paŭzos ĝis aŭgusto.
Propono
pri nova libro estas ”Anna de Verdaj Gabloj”.
Ĉu vi volus
partopreni?
Demandas al vi
Siv
Siv
Mi fakte
pensis ke la nordiaj dioj estis konataj en la kontinento – sed
ne.
Do,
antaŭ ol ni lasos Orm la Ruĝa,
mi volus doni mallongan prezentadon de Oden, Tor kaj Freja.
Fakte,
Frans G Bengtsson traktas periodon kiam pluraj religioj regis en
Eŭropo: la kristana, la juda, la islama kaj la multaj dioj en
la nordaj landoj.
Interese
estas kiam la vikingoj miras pri moroj de la judoj kaj islamanoj: ne
trinkas vinon, ne manĝas lardon. Kaj kial la kristanoj malŝatas
judojn, dirante ke ili mortigis Jesuon antaŭ multaj, multaj
jaroj. Kaj kial la islamanoj preĝis kun vizaĝo al la tero.
Mi
antaŭe estis
hezitema al la elekto de Orm
la Ruĝa, sed
malgraŭ la kruelaj faroj mi lernis pri la pensado kaj kulturo.
Kaj
nuntempe – ĉu niaj estroj, regantoj, estas pli humanaj?
Eble la Homaranismo, pri kiu Sonntag parolas estas ebla vojo iri, ke
nur la kerno de ĉiuj religioj estas bezonata… k.t.p.
Zamenhof
pensis ke oni povus konstrui templojn uzante nur la kernon de la
religioj.
/Siv