AA
Ora Ĵurnalo
Numero 90, Decembro 2025
La antaŭa granda ĉefa poŝtoficejo en Gotenburgo, nun hotelo.
Magazino por kulturo kaj plezuro
www.esperanto-gbg.org
Enhavo

La koboldoparado en Alingsås havas 80-jaran datrevenon. Blovmuziko, parado de ”drillflickor” kaj la Luĉioj de 2025 – tre ŝatata tradicio. Bildo el loka gazeto.   /Siv

Tomteparaden i Alingsås fyller 80 år. Blåsmusik, drillflickor, dans och 2025 års lucior – en mycket uppskattad tradition. Bild från lokal tidning.   /Siv

Pri Ora Ĵurnalo
Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68.
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, (e‑poŝto) kaj Ingegerd Granat, 073-502 53 32, (e‑poŝto). Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, (e‑poŝto).
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.
Ora Ĵurnalo n-ro 90 ankaŭ troviĝas en PDF-versio ĉe www.esperanto-gbg.org
Espeporko meditas
Pri la frontbildo
La Poŝtdomo en placo Drottningtorget estis konstruita en 1925. Depost 2012 ĝi funkcias kiel hotelo sub la nomo Clarion Hotel Post. En 1994 la domo fariĝis konstrua memoraĵo.
La administrado de poŝto komenciĝis en Svedio en 17a jarcento. En 1620 establiĝis poŝta linio inter Hamburgo kaj Markaryd kaj en 1636 komenciĝis la sveda ŝtata poŝt-administracio. Nur en 1855 oni komencis uzi poŝtmarkojn kaj la due plej valora poŝtmarko, la flava tri ŝilingoj banko, estis stampita en 13 julio 1857 en Nya Koppar-berget, Svedio. En 2013 la sveda financulo grafo Gustaf Douglas aĉetis ĝin per sekreta monsumo.
El Wikipedia kaj NE
Nia aŭtuna festo en la iama bakejo en Hökälla 22 novembro 2025
Ingegerd fotis, Siv skribis.
Venis 17 personoj, el kiuj du venis el Oslo.
Plej dekstre Alexander Harestad Kvidbergskår el Oslo.
Nova partoprenanto en la esperantoklubo estis la ĉarma melhundo de Helena.
Ingegerd, la dua de maldekstre, organizis la programon kaj la bufedon. Ĉiu partoprenanto kunportis etan fromaĝon – sed pri la aliaj aferoj zorgis Ingegerd kaj Margareta. Dum ĉi tiu posttagmezo tamen estis trafikproblemoj en Gotenburgo – malgraŭ ke ne estis neĝo. Sur la ponto Angeredsbron ĉiu aŭto devis returni kaj trovi novan vojon. Tamen ĉio estis en ordo je la 3a posttagmeze.
Lasse faris ludon: trovu la vorton kiu kaŝas sin en melodioj. La laŭtparolilo bedaŭrinde ne bone funkciis – sed la demandoj kaj respondoj tamen bone funkciis. Perdita estis la muziko, kiu akompanus la ludon.
Sur unu flanko: Ralf kaj Zakia – sur la alia: Jan, Anne Lee, Paul kaj Margareta.
Ludo pri La plej bonaj proverboj en la mondo dividis la partoprenantojn en du grupoj. Ĉiu havis dounon de proverbo. Do, trovu la partneron!
Ŝajne ili estas konfuzitaj! Nur Andreas ŝajne estas koncentrita.
Se ni fondus teatran grupon – Zakia estus memklara aktorino.
Helén, Siv, Erika kaj Helena.
Ni vere alte taksis la partoprenon de la du norvegoj. Carl studas filmteknikon en Oslo kaj elektis la temon Esperanton, kiun lia amiko Aleksander regas. Carl filmis la eventon. Ni bedaŭras ke ne estis pli da muziko – sed Christin mankis kaj komputilan teknikon oni ne povas fidi.
Ni deziras al Carl sukceson pri sia laboro.
Vår höstfest i f.d. bakstugan i Hökälla den 22 november 2025
Carl Astrup från Oslo.
Det kom 17 personer, varav två från Oslo.
En ny deltagare i esperantoklubben var Helenas charmiga tax.
Lasse gjorde en lek: Hitta ordet i tio esperantosånger!” Tyvärr fungerade inte högtalaren – men frågorna och svaren fungerade ändå bra. Men musiken, som skulle ackompanjera frågorna, kom inte med.
Margareta, Lasse, Anne Lee och Zakia.
En lek om Världens bästa ordspråk delade deltagarna i två grupper. Var och en hade ett halvt ordspråk Alltså: hitta partnern. Tydligen är de förvirrade. Bara Andreas verkar samlad.
Vi uppskattade verkligen norrmännens närvaro. Carl studerar filmteknik i Oslo och valde temat esperanto, som hans vän Alexander behärskar. Carl filmade eventet. Vi beklagar, att det inte blev mer musik – men Christin fattades och datorteknik kan man inte lita på.
Vi önskar Carl framgång i sitt arbete!
/Siv
Erika rakontas pri siaj memoroj de la paro Szilágyi
Kiam Erika estis infano ŝi ofte renkontis la paron Szilágyi en Borås. La edukpatro de Erika estis esperantisto kaj en la urbo troviĝis esperantoklubo. Erika cerbumas kiel povas esti, ke la juda paro loĝiĝis ĝuste en Borås. Ferenc estis bone edukita en Hungario kaj ekvivalentaj laboroj kredeble ne troviĝis en la teksfabrika urbo Borås.
Sentiĝis maltrankvile por la judoj en Hungario, kvankam la persekutoj ankoraŭ ne atingis tiajn proporciojn, kiujn ili havis pli poste. Instinkte Ferenc verŝajne sentis ke urĝas forlasi Hungarion. En 1938 la paro venis al Upsalo, tamen ne kiel rifuĝantoj. Verŝajne Valdemar Langlet sugestis al ili pri la trankvila situacio en Svedio. Ili kompreneble jam konis unu la alian. Sed la kialon, ke la paro Szilágyi post ioma tempo transloĝiĝis al Borås, Erika ne trovas.
La paro Nina (el Rusujo) kaj Valdemar Langlet (el Upsalo) loĝis dum 14 jaroj en Hungario kaj savis multajn judojn for de la naziistoj. Ili aranĝis loĝadon al ili en domoj, sur kiujn ili fiksis la emblemon de la Ruĝa kruco. Krome la paro sciis la hungaran kaj havis grandan amikaron tie.
Ili provizis la judojn per falsaj pasportoj kaj skribis al la sveda registaro rakontante pri la situacio de la judoj kaj petis ke oni sendu svedan reprezentanton al Hungario. Raul Wallenberg venis kaj daŭrigis la laboron de Langlet.
Wallenberg savis multajn, sed sendube la paro Langlet sukcesis savi pli dum sia longa tempo en la lando kompare kun la duonjaro de Wallenberg, antaŭ ol li estis forkondukita en Rusujon. Tamen oni nur agnoskas Wallenberg, eble pro sia statuso, la memoro de la blankaj busoj kaj lia nekonata sorto en Rusujo.
Reen al Borås! Erika havas gastlibrojn, kiuj montras la oftaj vizitoj de la paro Szilágyi ĉe ili. Multfoje nur la nomo de Rose Szilágyi troviĝas en la gastlibro. Ferenc tiam certe estis survoje ie en Svedio. El gazeteltondaĵoj povis evidentiĝi kie li estis. El tondaĵo de stokholma gazeto evidentiĝas, ke Ferenc prelegos kaj gvidos esperantkursojn en Stokholmo dum monato.
Kial do Rose ne akompanis lin? Erika pensas ke Ferenc konsideris tion tro multekosta por la respektivaj esperantokluboj aranĝi la transporton, manĝon kaj loĝon por du personoj. La paro ne havis infanojn, sen Rose estis aktiva hejme. Ŝi estis arteca kaj havigis al si pergamenton, sur kio ŝi pentris belajn motivojn. La famo disvastiĝis kaj ŝi povis vendi kelkajn siajn artaĵojn. Erika havas du krucojn pentritajn de Rose, unu por ŝi mem kaj unu por ŝia patrino Ella.
En Hungario Rose edukiĝis kiel muzika direktoro. Erik memoras kiel Rose kaj Ferenc zume kantetis hungarajn melodiojn kaj kantigis la aŭskultantojn pri hungaraj kantoj.
Erika priskribas Rosen kiel belan, afablan kaj molan personon. Ferenc estis trankvila kaj harmonia kaj lernis la svedan – se ne tute perfekte, almenaŭ preskaŭ. Li ankaŭ parolis la anglan. Ferenc povis esti tre ŝercema kiam li havis tiun humoron. Rose havis iom pli da malfacilaĵoj pri la sveda. Ŝi ja ne estis aktiva en la labormerkato kaj hejme ŝi kompreneble parolis la hungaran kun Ferenc kaj esperanton kun la gastoj, kiuj povis veni el diversaj landoj.
Troviĝis multaj enmigrintoj en Borås. Ili venis el Finnlando, Nederlando, Germanio ktp. La nombro de judoj pli kaj pli altiĝis. Tamen sinagogo ne troviĝis en Borås, oni devis iri al Gotenburgo. Erika ĉeestis la entombigan ceremonion de Ferenc en 1967 en Borås.
Judoj povis porti kipaon, sed oni estis pli singardaj kun juvelaĵoj kiuj montris la judan stelon. En la judaj familioj oni ofte manĝis fiŝaĵon, sed neniam karnaĵon, ĉar estis malfacile trovi koŝeran karnon. Kiam ne-judaj gastoj venis, oni akomodis la manĝaĵon al ili.
Antaŭ ol Erika venis al Borås ŝi loĝis en Germanio, sed transloĝiĝis al Pollando kun siaj gepatroj, sia pli aĝa frato kaj sia frateto. Ilia patro estis diplomato kaj lia servado povis esti lokita en diversaj landoj. Li pensis, ke la familio estos pli sekura en Pollando, kie neniuj bomboj falas, kaj tiel okazis ke Erika, post lerni la germanan, devis ŝanĝi lingvon, nun al la pola.
Iam la patro estis en Grekujo, kiam kelkaj junaj naziistoj frapis al la pordo. La patro ja ne estis hejme, sed ili ĝentile klarigis, ke ili devis kunpreni la patrinon, sed ke ŝi baldaŭ revenos. La patrino montris trankvilan sintenon kaj donis al Erika la taskon prizorgi la frateton, kiam li venos de la lernejo. Tio estis la lasta fojo kiam la infanoj vidis sian patrinon. Sur la patrina flanko do troviĝis juda deveno. Esti judo en Pollando – kiel en multaj aliaj landoj – estis danĝere. La gepatroj instruis al la infanoj neniam respondi demandojn de oficistoj kaj fremduloj, sed ĉiam direkti tiujn al la patrino. La aŭtoritatoj ordonis al la patro eksedziĝi de sia edzino. Li rifuzis.
La patrino estis vokita al juĝa proceso kaj estis kondamnita je morto. Kuracisto, kiu klopodis savi ŝin, klarigis, ke la patrino havis t.n. 5:5-staton kaj ne povas estis mortkondamnita, post kio la puno estis ŝanĝita al 3½ jaroj en koncentrejo/punlaborejo.
Restis kelkaj monatoj de la puno, kiam la liberigo venis. Usonaj taĉmentoj malfermis la koncentrejojn. Oni fotis, sed multaj malliberuloj estis tiel ŝanĝitaj, ke estis malfacile por la parencoj rekoni ilin. Erika neniam vidis bildon de sia patrino, kiu ne vivis longe post la liberigo.
En 1948 Erika venis al siaj svedaj edukgepatroj – Ella kaj Evert Lord – kaj lernis la svedan – kaj esperanton! La patro Evert estis esperantisto. Erika foje partoprenis en kursoj gvidataj de Ferenc. Ferenc estis inspira, ĉiam pacienca, instruisto kaj multaj gejunuloj partoprenis.
Erika kaj Evert parolis la lingvon de tempo al tempo kiam ili havis sekretojn antaŭ la patrino Ella. Evert ŝatis poezion kaj havis grandan librokolekton.
Tiutempe ankaŭ oftis ke oni studis per la leterkursoj de Hermods. Kaj la patro kaj la edukpatro admonis Erika eduki sin. Kaj tion ŝi ja faris – per kaj teoria kaj praktika scio. Esti scivolema pri la plejmulto en la vivo konservas la junecon – ĉu ne? Dankon Erika! Vi havas multajn talentojn!
Erika berättar om sina minnen av paret Szilágyi
När Erika var barn träffade hon ofta paret Szilágyi i Borås. Erikas fosterfar var esperantist och det fanns en esperantoförening i staden. Erika funderar över hur det kom sig, att det ungerska judiska paret bosatte sig just i Borås. Ferenc var välutbildad i Ungern och motsvarande arbeten fanns knappast i textilstaden Borås.
Det kändes oroligt för judar i Ungern, även om förföljelserna ännu inte hade fått de proportioner, de fick senare. Instinktivt kände nog Ferenc att det var hög tid att lämna Ungern. 1938 kom paret till Uppsala, dock inte som flyktingar. Det bör ha varit Valdemar Langlet, som tipsat dem om att Sverige var ett lugnt land. De båda kände förstås varandra. Men varför paret Szilágyi efter en tid flyttade till Borås, hittar Erika ingen förklaring till.
Paret Nina (från Ryssland) och Waldemar Langlet (från Uppsala) bodde under 14 år i Ungern och räddade många judar från nazisterna. De skaffade logi åt dem i hus, som de satte Råda Korsets emblem över. Paret behärskade ju dessutom ungerska och hade skaffat sig en stor vänkrets.
De försåg judar med falska svenska pass och de skrev till svenska regeringen och berättade om judarnas situation och bad att en svensk representant skulle skickas till Ungern. Raul Wallenberg kom och fortsatte Langlet’s arbete.
Wallenberg räddade många, men förvisso hann Langlets rädda fler under sin långa tid i landet jämfört med Wallenbergs halvår, innan han fördes bort till Ryssland. Ändå är det bara Wallenberg som har hyllats, kanske p.g.a. sin ställning, minnet av de vita bussarna och hans okända öde i Ryssland.
Tillbaka till Borås! Erika har gästböcker, som visar paret Szilágyi-s täta besök hos dem. Många gånger är det bara Rose Szilágyi’s namn som finns i gästboken. Ferenc var då säkert på resa någonstans i Sverige. I tidningsurklipp kunde det framgå var han var. Av klippet från en stockholmstidning i detta nummer framgår, att Ferenc skulle hålla föredrag och esperantokurser i Stockholm under en månads tid.
Varför var då inte Rose med? Erika tror att Ferenc ansåg att det skulle bli för dyrt för resp. esperantoförening att ordna resa, kost och logi åt två personer. Paret fick inga barn, men Rose var aktiv på hemmaplan. Hon var konstnärlig och skaffade pergament, som hon målade vackra motiv på. Ryktet spred sig och hon kunde sälja en del av sina alster. Erika har två kors, målade av Rose, ett till henne och ett till mamma Ella.
Från Ungern hade Rose en utbildning som musikdirektör. Erika minns hur Rose och Ferenc nynnade på ungerska melodier och fick åhörarna att sjunga sånger på ungerska.
Det skulle vara roligt att få veta något om Borås Esperantoförening. Någon av läsarna, som vet?
Erika beskriver Rose som en vacker, vänlig och mjuk person. Ferenc var lugn och harmonisk och hade lärt sig svenska – om inte perfekt, så näst-intill. Han talade också engelska. Ferenc kunde vara mycket skämtsam, då han var på det humöret. Rose hade lite svårare med svenskan. Hon var ju inte aktiv på arbetsmarknaden och hemma talade hon ungerska med Ferenc och esperanto med gästerna, som kunde komma från olika länder.
Det fanns många invandrare i Borås. De kom från Finland, Holland, Tyskland osv. Antalet judar ökade alltmer. Någon synagoga fanns dock inte i Borås, så man fick åka till Göteborg. Erika var med på Ferenc’ begravning 1967 i Borås.
Judar kunde bära kippa, men var försiktigare med smycken som visade judestjärnan. I judiska familjer åt man ofta fisk, men aldrig kött, eftersom det var svårt att få tag i kosherslaktat kött. Då icke-judiska gäster kom, anpassades maten efter dem.
Innan Erika kom till Borås hade hon bott i Tyskland, men flyttat till Polen med sina föräldrar, sin storebror och sin lillebror. Deras far var diplomat och hans tjänstgöring kunde vara förlagd till olika länder. Han ansåg, att familjen skulle vara tryggare i Polen, där inga bomber föll, och så kom det sig att Erika, efter att ha lärt sig tyska, måste byta språk, nu till polska.
En gång befann pappan sig i Grekland, då ett antal unga nazister knackade på dörren. Pappan var ju inte hemma, men de förklarade artigt, att de skulle ta med sig mamman, men att hon snart skulle komma tillbaka. Mamman var samlad och lugn på ytan och gav Erika uppgiften att ta hand om sin lillebror, då han kom från skolan. Det var sista gången barnen såg sin mamma. På mammans sida fanns alltså en judisk ådra. Att vara jude i Polen – liksom i många andra länder – var farligt. Föräldrarna hade instruerat barnen att aldrig svara på frågor av tjänstemän och främlingar, utan alltid hänvisa till mamman. Myndigheterna beordrade pappan att skilja sig från sin judiska hustru. Han vägrade.
Mamman kallades till rättegång och blev dödsdömd. En läkare, som försökte rädda henne, förklarade, att mamman var en s.k. 5:5a och inte kunde dömas till döden, varpå domen ändrades till 3½ år i koncentrationsläger/arbetsläger.
Det återstod några månader av straffet, då befrielsen kom. USA-trupper öppnade lägren. Det togs bilder, men många lägerfångar var så förändrade, att anhöriga hade svårt att känna igen dem. Erika såg aldrig någon bild av sin mamma, som inte levde länge efter befrielsen.
1948 kom Erika till svenska fosterföräldrar – Ella och Evert Lord – och fick lära sig svenska – och esperanto! Pappa Evert var esperantist. Erika deltog ibland i kurser ledda av Ferenc. Ferenc var en inspirerande, alltid tålmodig, lärare och det var många tonåringar, som deltog.
Erika och Evert talade språket då och då, när de hade hemligheter för mamma Ella. Evert gillade poesi och han hade en stor boksamling.
På den tiden var det ju också vanligt att man läste på Hermods. Både pappan och fosterpappan uppmanade Erika att skaffa sig kunskap. Och det har hon gjort – både teoretisk och praktisk kunskap. Att vara nyfiken på det mesta i livet gör att man håller sig ung – eller hur?
Tack Erika! Du har många strängar på din lyra!
/Siv
Eltondaĵoj el la 1950-aj jaroj el gastlibro. Multaj esperantistoj vizitis la familion de Erika. Ĉar Ferenc ofte estis en vojaĝo en Svedio, foje nur la subskribo de lia edzino Rose troviĝas.
Klipp från 50-talet ur en gästbok. Många esperantister gästade Erikas familj. Eftersom Ferenc ofta var på resa i Sverige, finns ibland enbart hustrun Roses namnunderskrift.
Borås Tidning skribas pri d‑ro Szilágyi en la 30aj jaroj
Daŭrigo de artikolo el Ora Ĵurnalo n-ro 89.
Diaskopo bona helpanto por lingvistoj.
Germanaj esperantistoj devas agiti por Hitlero.
Lingvo-lecionoj sen lernolibroj.
– Kompreneble ankoraŭ ekzistas esperantistoj en Germanio, sed la plej grava afero por ili estas gardi sin kontraŭ nazia propagando. La germanaj esperantistoj devas agiti por la nazia reĝimo se ili volas daŭrigi siajn agadojn, kaj la esperantistaj gazetoj, kiuj nun estas eldonataj en Germanio – estas du – havas plejparte germanan tekston.
La persono, kiu eldiras ĉi tiujn vortojn, estas malalta, temperamenta sinjoro. D-ro Szilágyi el Budapeŝto.
Oni ricevas la impreson, ke li estas esperantisto laŭ naskiĝo kaj senbrida kutimo, aŭ ke li estas nekutima lingva genio.
Eble oni plej proksimiĝus al la vero, se oni dirus, ke li estas duono de ambaŭ. Li famiĝis kiel sendependa verkisto de fikcio en la zamenhofa lingvo kaj ankaŭ kiel energia instruisto kaj disvastiganto de Esperanto.
La hungaroj ankaŭ jam de kelkaj jaroj montris sin la plej interesitaj el la eŭropaj popoloj pri ”la internacia lingvo”. Budapeŝto estas, kiel estas bone konate – eble ne troigo – la sidejo de la esperanta libroeldonado.
La svedo Stellan Engholm – instruisto el Morgårdshammar – publikigis siajn librojn tie, kaj tio ne estis tiel antaŭ longe, cetere, kiam li gajnis la unuan premion en literatura konkurso por esperantaj verkistoj.
Estis Homoj sur la tero, kiu ricevis ĉi tiun honoron de la premia komitato.
Budapeŝto do ŝajnas esti nuntempe la centro de la verda stelo en Eŭropo.
La esperanto-movado en Hungario estas tre forta, diras d-ro Szilagy, kiu ne estas ĝuste fremdulo al Svedio, ĉar li donis multajn lecionojn de esperanto en diversaj partoj de la lando kaj plej laste venas de la roslaga urbeto Östhammar, kie li estis instruisto dum mallonga tempo.
Ni ne tiom fidas je lernolibroj nuntempe, li diras, oni ne povas atendi, ke homoj, kiuj laboras la tutan tagon, sidu kaj lernu el libro, kiam ili revenas hejmen de sia laboro.
Ni uzas aliajn metodojn kiam temas pri instruado de la lingvo al ili.
Kelkaj substantivoj kompreneble ĉiam povas esti instruataj unu post la alia, estas tiel facile montri al diversaj aferoj, sed male estas pli malfacile instrui al studentoj kion la diversaj movoj nomiĝas.
Tial ni nun komencis per la lummetodo aŭ eble pli precize la skioptikon-metodo. Ĝi eble ne estas tute nova, sed ĝi estas ĉiukaze efika kaj la studentoj povas asimili la instruadon multe pli simple kaj facile per ĉi tiu rekta metodo.
En skioptikon-bildoj ni vidas nur simple kaj klare kiel homo kondutas, kiam li manĝas, trinkas, kuras, saltas, promenas, dormas, legas, ktp.
Tiel, estas same facile por ĉiu lerni verbojn kiel objektovortojn.
”Iom da enŝoviĝo en librojn kaj hejmtaskojn, ktp, jam ne necesas por lerni Esperanton. La rekta metodo estas pli facila kaj multe pli bona – cetere, tute ne malfacilas lerni Esperanton,” finas d-ro Szilágyi, kiu komencos instrui stokholmanojn per la lumbildmetodo jam marde vespere, kiam la esperantistoj komencos sian aŭtunan semestron per malgranda publika kunveno en la Viktoriasalen.
Borås Tidning skriver om dr Szilágyi på 30-talet
Fortsättning av artikel i Ora Ĵurnalo nr 89.
Skioptikon bra hjälpreda för språkmän.
Tyska esperantister måste agitera för Hitler.
Språklektioner utan läroböcker.
– Naturligtvis finns det fortfarande esperantister i Tyskland, men det viktigaste för dem är att de slå vakt mot den nazistiska propagandan. De tyska esperatisterna måste agitera för de nazistiska regimen om de vilja fortsätta med sin verksamhet, och de esperantistiska tidningar, som numera utkommer i Tyskland – de äro två till antalet – ha mest tysk text.
Den, som fäller dessa ord är en liten temperamentsfull herre, dr Szilágyi från Budapest.
Man får den uppfattningen att han är esperantist av födsel och ohejdad vana eller också att han är ett ovanligt språkgeni.
Man kommer kanske sanningen närmast om man säger att han är hälften av varje. Han har gjort sig känd som självständig skönlitterär författare på det zamenhofska språket och tillika som energisk lärare och spridare av esperanto.
Ungrarna ha ju också sedan flera år tillbaka visat sig vara de mest intresserade av de europeiska folken för ”la lingvo internacia”. Budapest är ju som bekant – man överdriver kanske inte – högsätet för den esperantiska bokförlagsverksamheten. Svensken Stellan Engholm – skollärare från Morgårdshammar – har gett ut sina böcker där och det var förresten inte så länge sedan han tog hem första priset i en litterär pristävlan för esperantistiska författare.
Det var Homoj sur la tero, som av prisnämnden belönades med denna utmärkelse.
Budapest förefaller alltså att för närvarande vara medelpunkten för den gröna stjärnan i Europa.
Den esperantistiska rörelsen i Ungern är mycket stark, berättar också dr. Szilagy, som inte precis är någon främling i Sverige, ty han har gett många lektioner i esperanto i olika landsdelar och nu senast kommer han från roslagsstaden Östhammar, där han varit lärare under en kortare tid.
– Läroböckerna lita vi inte så mycket på numera, berättar han, man kan inte begära, att människor, som arbeta hela dagarna, skola sitta och plugga över en bok, när de komma hem från sitt arbete.
Andra metoder tillämpa vi, när det gäller att ge dem undervisningen i språket.
En del substantiv kan man naturligtvis alltid lära en och var, det är ju så lätt att peka på olika ting, däremot ställer det sig svårare att bibringa eleverna vad de olika rörelserna heta.
Därför ha vi nu börjat med ljusmetoden eller kanske rättare sagt skioptikon-metoden. Den är kanske inte heller precis ny, men den är i alla händelser effektiv och eleverna kunna tillgodogöra sig undervisningen mycket enklare och lättare genom denna direkta metod.
På skioptikonbilder se vi bara på ett lika enkelt som åskådligt sätt hur en människa förfar, när hon äter, dricker, springer, hoppar, går, sover, läser o.s.v.
På detta sätt går det ju för vem som helst lika lätt att lära verben som tingorden.
Något pluggande i böcker och hemläxor o. d. är numera inte nödvändigt för att lära sig esperanto. Den direkta metoden är lättare och mycket bättre – för övrigt är det ju ingen svårighet alls att lära sig esperanto slutar dr Szilágyi, som redan på tisdagskvällen börjar att undervisa stockholmarna enligt ljusbildsmetoden, då esperantisterna börja sin hösttermin med ett litet offentligt samkväm i Viktoriasalen.
Hungara esperantisto en Stokholmo
https://biblioteko.esperanto.se/gazeteltondoj/1933/330906_Szilagyi_om_esperantisterna_i_Hitlertyskland.PDF
Stokholma gazeto skribas:
D-ro Ferenc Szilágyi el Budapesto vizitos la stokholmajn esperantistojn dum monato kaj donos al entuziasmaj studentoj fulmkurson pri la Internacia Helpa Lingvo dum ĉi tiu tempo.
– La instrumetodo, kiun mi uzas, estas kombinita diapozitiva kaj parola metodo, emfazas d-ro Szilágyi por St.T.D. – Mi konkludis, ke la vid-memoro estas tre grava en lingvoinstruado. Tial mi uzas epidiaskopon por montri kaj la vorton mem kaj la afero, kiun la vorto esprimas lige al la rekta parolmetodo, kaj gis nun ĝi bone funkciis.
La disvastiĝo de Esperanto nuntempe? Jes, Anglio estas probable la lando, kie ni estas plej bone organizitaj. En Germanio ni antaŭe estis forte ankritaj, sed nun estas tiom da aliaj aferoj pripensindaj. En Bulgario 33% de la studentoj estas esperantistoj. Kaj en Japanio nia helplingvo estas tre disvastiĝinta en la universitatoj. – La urbestro en Tokio estas esperantisto.
Marde vespere je la 8a horo la stokholmaj esperantistoj okazigos publikan feston en Viktoriasalen.
Tie estos muziko, filmprezentado kaj teatra prezentado, kaj ankaŭ d-ro Szilágyi prelegos kaj donos provan lecionon.
Ungersk esperantist i Stockholm
https://biblioteko.esperanto.se/gazeteltondoj/1933/330906_Szilagyi_om_esperantisterna_i_Hitlertyskland.PDF
En stockholmstidning skriver:
Dr Ferenc Szilágyi från Budapest gästar en månad framåt Stockholms esperantister och ger under denna tid hugade elever en snabbkurs i det Internationella hjälpspråket.
– Den undervisningsmetod jag använder är en kombinerad ljusbilds- och talmetod, framhåller dr Szilágyi för St.T.D. – Jag har nämligen kommit underfund med att synminnet betyder mycket vid språkundervisningen. Därför visar jag medelst balloptikon såväl själva ordet som den sak ordet uttrycker i samband med direkt talmetod, och det har hittills slagit bra ut.
– Esperantos utbredning i närvarande stund? Ja, England är väl det land, där vi äro bäst organiserade. I Tyskland voro vi förr starkt förankrade, men där har man ju nu så mycket annat att tänka på. I Bulgarien är 33% av studenterna esperantister. Och i Japan är vårt hjälpspråk mycket utbrett vid universiteten – Själva borgmästaren i Tokio är esperantist!
På tisdagskvällen kl 8 hålla stockholmsesperantisterna en offentlig fest i Viktoriasalen.
Där blir det musik och filmförevisning och teaterföreställning varjämte dr Szilágyi håller föredrag och ger en provlektion.
Iam estis esperantoklubo en Borås
Inga Johansson skribas:
Regina EMSON (naskiĝis en 1908, mortis la 26-an de majo 2000). Ŝi estis estonino edziniĝinta al sveda esperantisto en la 1930-aj jaroj. Dum preskaŭ duona jarcento ŝi laboris kiel delegito en Borås. Ŝi estis proksima amiko de Szilágyi.
En gång fanns det en esperantoklubb i Borås
Jag vet att Regina Emson (f. 1908, d. 26 maj 2000) från Estland var medlem i Borås esperantoklubb. Gifte sig med en svensk på 30-talet. Under nästan ett halvt sekel var hon delegat för UEA. Hon var nära vän med Szilágyi.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Regina_Emson
El Borås Tidning
Novaj esperantokursoj en Borås 18/1 1936
Laŭ la deziro de multaj, la franca esperantoinstruisto Madeleine Haudebine aranĝos novajn kursojn en Borås.
Lige kun mallonga prelego pri Parizo (kiu estis interpretita) provleciono estas aranĝota lunde 20 januari je 8 h en 3:a etaĝo de la urba biblioteko (ABF). Interesitaj estas invititaj senkoste ĉeesti la prelegon kaj provlecionon.
Från Borås Tidning
Nya esperantokurser i Borås 18/1 1936
På mångas begäran anordnar den franska esperantoläraren Madeleine Haudebine nya kurser i Borås.
I samband med ett kort föredrag Paris (vilket översattes) kommer provlektion att hållas måndagen den 20 januari kl 8 em i stadsbibliotekets 3:dje vån. (ABF). Intresserade inbjudes att gratis övervara föredrag och provlektion.
Iomete pri Valdemar Langlet, kiu verŝajne logis la paron Szilágyi transloĝiĝi al Svedio
El propra iniciativo Valdemar Langlet eldonis pasportojn al persekutataj judoj. Foto privata
El radio P4 Sörmland. Helena sendis la artikolon.
Milita okulvididinto: La heroo el Lerbo savis dekmilojn da judoj en Budapeŝto
Publikigita ĵaŭdon 7 majo 2015
Pasis 70 jaroj depost Germanio kapitulaciis kaj la dua mondmilito finiĝis en Eŭropo. Kelkaj el tiuj, kiuj signifis multe por savi judojn el la sorto iri al koncentrejoj, estas Valdemar kaj Nina Langlet.
En marto 1944 la germanoj okupis Hungarion kaj kune kun la hungara nazia kaj antisemita sagkruca movado la preparoj por neniigi la judan loĝantaron komenciĝis. La paro Langlet savis la vivon de 10 000 judoj en Budapeŝto fine de la milito.
Valdemar Langlet estis naskita en la 1870:aj jaroj en Speteby Hall en Lerbo inter Katrineholm kaj Flen, kie la patro estis konstruiginta rozkoloran palacon kun kvar turoj.
Monika Langlet, la nepino de Valdemar, rakontas kiel ŝi nur longe poste komprenis kio ŝi avo efektive signifis por la transvivantoj en Budapeŝto, kie lernejo kaj strato portas lian nomon.
Post la milito ili revenis al sia somerdometo Solbacken, kiu situas apud la infantempa hejmo de Valdemar Langlet, Speteby Hall.
– Ili ja ne povis loĝadi en tiu somerdometo. Ili ne havis monon och tiam ili skribis ĉi tiun libron, ”Verk och dagar i Budapest” (Faroj kaj tagoj en Budapeŝto), kaj tiam li ricevis iom da mono kaj Nina laboris kiel pianoinstruistino en la muziklernejo en Katrineholm.
Katarina Wahlström
Lite om Valdemar Langlet som troligen lockade paret Szilágyi att flytta till Sverige
Valdemar Langlet tog eget initiativ till att utfärda pass till förföljda judar. Foto: privat
Krigsvittne: Hjälten från Lerbo räddade tiotusentals judar i Budapest
Publicerat torsdag 7 maj 2015
Det är 70 år sedan Tyskland kapitulerade och andra världskriget tog slut i Europa. Några av dem som haft stor betydelse för att rädda judar från att hamna i koncentrationsläger är Valdemar och Nina Langlet.
Det var i mars 1944 som tyskarna ockuperade Ungern, och tillsammans med den ungerska natzistiska och antisemitiska pilkorsrörselsen påbörjades förberedelserna för att utplåna den judiska befolkningen. Paret Langlet räddade livet på 10 000-tals judar i Budapest i slutet av kriget.
Valdemar Langlet föddes på 1870 talet på Speteby Hall i Lerbo mellan Katrineholm och Flen där fadern lät bygga ett rosa slott med fyra torn.
Monika Langlet, Valdemars barnbarn berättar hur hon först långt senare insåg vad hennes farfar egentligen betytt för de överlevande i Budapest där en skola och en gata fått sitt namn efter honom.
Efter kriget återvände de till sin sommarstuga Solbacken, som ligger bredvid Valdemar Langlets barndomshem Speteby Hall.
– De kunde ju inte bo i den där sommarstugan. De hade inga pengar och då skrev han den här boken, ”Verk och dagar i Budapest” så då fick han in lite pengar och Nina jobbade som pianolärare på musikskolan i Katrineholm.
Katarina Wahlström(e‑poŝto)
La Halovena skiisto
de Lasse Granat
Iam en la 1970-aj jaroj, denove estis tempo por ”Halovena” festo en Stokholmo. Mi laboros la sekvan lundon en Stokholmo, do mi prenis trajnon kiu foriris malfrue sabate posttagmeze.
Mi estis alivestiĝonta en la trajno. Ĉi-foje, mia alivestiĝo ne estu tiom ekstrema, ke mi ne povu preni publikan transporton en Stokholmo kaj ankaŭ povu piediri relative nerimarkite.
Mi estu la respondo de la kontinenta Eŭropo al la sveda skilegendo, ”Ungemaar Stonemark” (Ingemar Stenmark). Tamen, li estos konsiderinde malpli sukcesa ol sia antaŭulo.
En tiu tempo, ili ĉiam iris unuaklase kiel dungito ĉe L-M Ericsson. Sabate posttagmeze tia signifis, ke mi ricevis tutan unuaklasan kupeon por mi. Mi sidis kaj legis plejofte. La konduktoro enrigardis de tempo al tempo kun ekkrio: ”Sekva Skövde!”, ”Sekva Hallsberg!” kaj tiel plu. Ĉiufoje ni interŝanĝis kelkajn ordinarajn, afablajn vortojn. Li certe sentis sin iom soleca, pensante. Li opiniis, ke sonas agrable iri al Stokholmo por iri al festo kun bonaj amikoj. Kvankam mi ne aspektas aparte respektema, mi estis almenaŭ unuaklasa vojaĝanto kaj tiam li opiniis, ke mi devas esti iom respektinda homo kun deca rondo de konatoj. Post la krio ”Sekva Södertälje!” mi komencis elpreni mian kostumon. Kiam la trajno ekveturis de Södertälje, mi havos iom pli ol duonhoron por vestiĝi antaŭ ol ni alvenos al Stokholmo.
Mi komencis envolvi larĝan blankan gazan bandaĝon ĉirkaŭ unu kruro ekster la pantalono, fiksante per bendo kaj gluante sure iom hele ruĝa karamelkoloro. La sama traktado sur la alia kruro, sed sur la femuro. Sur tiu kruro, mi surmetis skiboton anstataŭ la ŝuon. Mi ankaŭ envolvis mian tutan kapon per blanka gazo kun ruĝaj makuloj jen kaj jen. Paro da fendiĝintaj skiokulvitroj pendis en sia rimeno ĉirkaŭ la kolo. Paro da pecoj de glua plastro kruciĝis super unu vango kaj tiam la maskado estis farita. La tuta ekipaĵo estis kompletigita per antikva skibastono kun giganta ”kringo” kaj regula lambastono, kiun oni havas por rompitaj ostoj.
Mi estis preta ĝustatempe. Nun la pordo malfermiĝas kaj la konduktoro eniras: ”Sekva Stok… Kia diable…! Ĉu vi estas vundita? Ĉu mi haltigu la trajnon?”
Nun, kompreneble, mi pensis, ke estus sufiĉe amuze, se li estus tirinta la kriz-bremson en Älvsjö, sed mi malakceptis la proponon dirante, ke tiam mi verŝajne malfruos al mia festo, kiu estis maskobalo. Li baldaŭ trankviliĝis kaj diris, ke nun li havas bonan rakonton por rakonti ĉe sia familia festo tiun vesperon. Li deziris al mi bonŝancon kaj kiam mi tiam eliris el la trajno, li deĵoris helpi ”la kompatindan invalidon” malsupren sur la kajon. Kelkaj homoj sur la kajo rigardis iom demande, ne al mi sed al la konduktoro, kiu ridis pri povra kriplulo.
En la metroo kaj poste en la buso, ne multaj homoj levis la brovojn, ni ja estis en Stokholmo, Dio, savu nin. Eĉ ne promenante al la festo-loĝejo. Sed tie estis multe pli granda tumulto, ĉiuj helpis min per valizo kaj lambastonoj kaj ”prizorgis” miajn vundojn. Mi ricevis, por pure terapiaj celoj, kompreneble, multajn taŭgajn medikamentojn kun kaj sanigaj, sendolorigaj kaj vigligaj efikoj. Bonega amuzo!
Mi ricevis la unuan premion ankaŭ ĉi-jare.
La granda translokado de la preĝejo en Kiruna
Den stora kyrkflytten i Kiruna
La unua tago 8 horojn
En rekta elsendo ni sekvas la mond-unikan translokadon de la preĝejo Kiruna, de la malnova urbocentro al ĝia nova loko, kvin kilometrojn for. La grava translokado daŭras du tagojn kaj estas parto de la ampleksa urba transformo. La ikoneca preĝejo estas 40 metrojn larĝa, 35 metrojn alta kaj pezas 672 tunojn. La laboro postulas ekstreman precizecon kaj nenio devas misfunkcii.
La ciferoj indikas la progreson de la tempo ekde la starto de la translokado.
Första dagen 8 tim
I direktsändning följer vi den världsunika flytten av Kiruna kyrka, från gamla stadskärnan till dess nya plats, fem kilometer bort. Den stora kyrkflytten tar två dagar och är en del av den omfattande stadsomvandlingen. Den ikoniska kyrkan är 40 meter bred, 35 meter hög och väger 672 ton. Arbetet kräver extrem precision och ingenting får gå fel.
Siffrorna visar tidsåtgången från starten av flytten.
1:14 La preĝejo kaj la veturo estas beatita – Kyrkan och färden välsignas
1:53 Tiel oni traktas la kliniĝon de la preĝejo – Så hanteras lutningen på kyrkan
2:09 Ann-Helén Laestadius: ”Korŝire vidi ĉi tion – Hjärtslitande att se det här
2:41 Tiel oni preparis la preĝejo por la translokado – Så förbereddes kyrkan för flytt
2:59 La paroĥestro pri la preparoj – Kyrkoherden om förberedelserna
3:47 La domtranslokisto: ”La altarbildo estas tute stabila” – Husflyttaren: ”Altartavlan står helt still”
4:13 ”Kiu volas vidi sian hejmon malaperi? – Vem vill se sitt hem försvinna?
4:48 Tial la altarbildo restas en la preĝejo dum la translokado – Därför är altartavlan kvar i kyrkan under flytten
6:04 Fotoj de la spektantoj pri la preĝejo – Tittarbilder från Kirunas kyrka
6:05 Tomas Kuhmonen el la samea vilaĝo Gabna pri Girkujeaggi ĝis en la 1950-aj jaroj – Tomas Kuhmunen, Gabna sameby, om Girkujeaggi ända in på 1950-talet
7:11 Koncizaj ciferoj pri la translokado – Snabba siffror om kyrkflytten
7:56 La aganta direktoro de LKAB pri la translokaj kostoj – LKAB:s vd om kostnaden för flytten
La dua tago – Andra dagen
(10:04 Tiel la preĝejo estis levita sur la trenveturilojn – Så lyftes kyrkan upp på trailarna)
18:27 Tiel la preĝejo estos metita sur la nova loko – Så placeras kyrkan på den nya platsen
20:03 Ĉu la operatoro povas misgliti per la dikfingro? – Kan operatören slinta med tummen?
21:16 Pri la signifo de la virinoj pri la ercminado – Om kvinnornas betydelse för malmbrytningen
1:11 Mallarĝa ĝirejo – Tight kurva
1:12 La aganta direktoro de LKAB: Tial oni translokas la preĝejon – LKAB:s vd: Därför flyttas kyrkan
1:30 ”La altarbildo – defio – Altartavlan – en utmaning
1:43 La verkisto Mattias Timander: ”Neordinara okazaĵo” – Författaren Mattias Timander: ”Sjuk grej”
1:58 Pride de Kiruna pri la ĉielarkaj diservoj – Kiruna Pride om regnbågsmässorna
2:05 Pri la kampanilo – Om klockstapeln
3:27 Mapo pri la preĝejo-arbaro – Karta över kyrkoskogen
4:29 Carola: ”Estos aparta muzikludado – Blir en speciell spelning
4:45 La transformado de la urbo Kiruna – Stadsomvandlingen i Kiruna
5:36 Diservo – Gudstjänst
6:19 Delikataj manovroj ĉe la celo – Finlir vid målgången
6:23 Reĝa vizito dum la translokado – Kungligt besök under kyrkflytten
6:27 La lasta stadio de la translokado – Sista skedet i kyrkflytten
6:32 Fanfaro por la preĝejo! – Fanfar för kyrkan!
Ja, ne nur la preĝejo estis translokita. Preskaŭ la tuta urbo Kiruna estis translokita por fari lokon por la plilarĝigo de la minejo.
Ja, det var inte bara kyrkan som flyttades. Nästan hela staden Kiruna flyttades för att ge plats för utvidgning av gruvan. / Siv
”Ni ĉiuj estas valonoj”, libro de Peter Sjölund
Recenzo de Ingemar E Nilsson. Sendita de Roger Nilsson.
”Ni ĉiuj estas valonoj” (Alla är vi valloner) estas la eble iom surpriza titolo de la libro de Peter Sjölund pri veraj kaj falsaj familihistorioj en Svedio.
Sjölund estas konsiderata la plej elstara sveda fakulo pri DNA-genealogio kaj fariĝis konata al la ĝenerala publiko kiam li uzis DNA-teknologion por helpi solvi altprofilan duoblan murdon en Linköping.
La librotitolo kompreneble aludas al la fakto, ke en preskaŭ ĉiuj aliaj familioj kun radikoj en Svedio oni parolas pri la ekzisto de valonoj. En multaj (plej multaj) kazoj tio ne estas vera, sed la rakontoj estas konservitaj ĉar ”estas agrable esti valono”.
Kiel eblas, ke ”esti de valona deveno” (reala aŭ fikcia) ricevis tian altan statuson kaj estas io, kion homoj volas emfazi? Sjölund ĉefe spuras du kialojn por tio, ambaŭ datiĝantaj reen pli ol cent jarojn.
Kiam la glortempo de la valonoj* en la sveda industrio finiĝis, ili baldaŭ trovis sin kun nova vivo, nova tasko – kiel rolmodeloj en la sveda socio.
La emerĝanta sveda laborista movado, en siaj skribaĵoj kaj ĉe siaj kunvenoj, elstarigis la valonojn kiel idealon por laboristoj. Ili estis, oni kredis, laboristoj kun alta disciplino kaj granda kapablo, io simila al la ”herooj de laboro”.
Preskaŭ samtempe kaj paralele, la svedaj rasbiologoj eniras la scenon. Ili prezentas la valonojn kaj iliajn posteulojn kiel ekzemplajn homojn kun nur bonaj karaktertrajtoj. Kontraste al ĉiuj aliaj malhelhaŭtaj kaj malhelharaj homoj. La ideoj de la rasaj biologoj pri la genetikaj karakterizaĵoj de la valonoj, tute malsamaj ol aliaj nordiaj ”rasaj tipoj”, estas eksponitaj al la tuta sveda popolo, ne nur per skribaĵoj sed ĉefe per la granda sveda ”popolspeca ekspozicio”, kiu turneas la landon kaj regnon en 1919.
Ĝin subtenas pluraj grandaj nomoj ene de la kultura elito de la tempo, kiel ekzemple Anders Zorn kaj Ellen Key. La celo de la ekspozicio estas montri malsamajn ”rasajn tipojn” en Svedio.
La svedoj reprezentas la ”puran nordian tipon”, dum aliaj etnaj tipoj estas prezentitaj kiel homoj kun malalta statuso kaj malbonaj karakterizaĵoj. La valonoj, aliflanke, estas pentritaj kiel rasa grupo, kiu, ekde la 17-a jarcento, estas inkludita en la sveda loĝantaro kaj kontribuas per pozitivaj karakterizaĵoj. La sama bildo ankaŭ estas disvastigita kun granda efiko, ekzemple ĉe la fama Stokholma Ekspozicio en 1930.
Per tiuj du malsamaj sed parte interkovrantaj vojoj – la laborista movado kaj la rasaj biologoj – solida bredejo kreiĝis por la ideo pri la alta statuso de la valonoj kaj tiel la kredo, ke povus esti valonoj en la propra genlinio, eĉ se ne ekzistis fakta pruvo por tio.
Kaj kiel Sjölund diras: La ora brilo de la valonoj ekde la mezo de la 20-a jarcento ankoraŭ brilas hele hodiaŭ en multaj familioj, sen ke oni vere sciu, kial la familio parolas pri valonoj.
Bazite sur la dominaj ”valonaj mitoj”, Sjölund plilarĝigas la perspektivon en sia libro al tio, kion li ironie nomas ”kreiva genealogio”. Kun fokuso sur la ŝika familio Buresläkt en norda Svedio, la familio Drottningätten sur Tjörn kaj la familio Skankeätten en Jämtland – tri ekzemploj de kiel miraĝo de blua sango povas blindigi genealogojn – Sjölund priskribas la ripetiĝantan praktikon pli-malpli ”inventi” belan kaj malnovan genlinion.
La reĝa familio estis la unua, kiu uzis ĉi tiun metodon, sed la fenomeno baldaŭ disvastiĝis al la nobelaj familioj, kiuj volis fari kiel la reĝa familio kaj, pro statusaj, ekonomiaj kaj potencpolitikaj kialoj, akiri longan kaj gloran familian historion, sendepende de ĝia vereco.
En modernaj tempoj, kun la apero de la interreto, la mitoj pri granda genlinio akiris novan fortan disvastiĝon. Elpensitaj familiaj branĉoj estas kopiitaj, afiŝitaj en retejoj kaj enmetitaj en datumbazojn, sen fontesplorado kaj fontkritiko.
Ni ĉiuj estas Valonoj (Norstedts 2023, 245 paĝoj) estas facile alirebla, amuza kaj pensinda libro pri genealogio kaj kiel ĝi devus – kaj ne devus – esti farata. En la finaj ĉapitroj, Sjölund prezentas ”kaŝitajn kaj forgesitajn familiajn historiojn”, elekton de personaj rakontoj kaj vivdestinoj, kiuj estas almenaŭ tiel interesaj kaj ekscitaj kiel tiuj de nobelaj familioj.
”Rakontoj kiuj kuŝas en arkivoj, gazetoj kaj ekleziaj registroj, nur atendante esti malkovritaj. Rakontoj kiuj revivigas niajn prapatrojn kaj prapatrinojn. Rakontoj kiuj donas karnon al la ostoj de tradiciaj genealogiaj arboj kiuj ofte konsistas nur el aro da nomoj kaj jaroj.
Genealogio estas multe pli ol nur sekvi la vojaĝon de familiaj branĉoj tra la historio.”
Ingemar E Nilsson
*) La "valonoj" estis metiistoj el Belgio/Norda Francio kun scio kiel trakti feron, kiuj venis al la feruzinoj en Svedio dum la unua duono de la 17a jarcento. N. d. r.
Svedaj libro- kaj gazetkolektoj en Esperanto
Svenska bok- och tidningssamlingar på Esperanto
www.biblioteko.esperanto.se
Kial la retejo estas grava?
”Esperanto ne havas kulturon, nek historion”. Jen unu el la argumentoj kontraŭ Esperanto, kiun ni de tempo al tempo aŭdas de skeptikuloj pri nia lingvo. Gravas por ni povi montri ke tiu aserto ne estas prava. Gravas ankaŭ disponigi al homoj, kiuj volas fari esplorlaboron, facile atingeblan materialon.
En la retejo www.biblioteko.esperanto.se ni celas kolekti kaj gardi nian historion kaj kulturon. Tutlandaj kaj lokaj gazetoj donas informojn pri la esperanta vivo tra la jardekoj. Nun estas ses gazetoj/informiloj troveblaj kaj ni daŭre kompletigas ilin.
Gazeteltondaĵoj montras kion skribis ĵurnalistoj pri ni. Ekzistas eltondaĵoj ekde la komenco de la pasinta jarcento.
Ĉu vi havas tiajn, kiuj mankas en nia kolekto? Bonvolu skani ilin kaj kompletigu la kolekton. Estas multe da interesaj legaĵoj pri niaj pioniroj. Ne mankos al malnovaj esperantistoj nostalgio dum legado pri pasintaj jardekoj.
Grava tasko por la estonteco estas konzervi la bibliotekon en Malmö, kiu nun konsistas el 7.000 titoloj. La biblioteko estas kunmetaĵo de libroj de SEF kaj la klubo en Malmö. La tuto estas posedata de SEF kaj sekve apartenas al la tuta sveda membraro. Ni memoru ke kun posedo sekvas respondeco.
Se vi ne jam konsultis la ligilon al la bibliotekoj mi proponas al vi fari tion. Librojn, el kiuj ni havas plurajn ekzemplerojn, ni ofertas al vi por malalta prezo.
Ĉu vi havas problemon skribi esperantajn literojn? Vi trovas tre praktikan solvon por instali klavaron.
Fine vi trovos informojn pri iuj organizoj, grandparte kompletigotaj.
Bonegan laboron konstrui la retejon faris Andreas Nordström. Pri la biblioteko en Malmö laboras Ann-Louise Åkerlund, Per-Olov Johansson kaj la subskribinto.
Kontaktu nin se vi volas kontribui!
(e‑poŝto)
Sten Svenonius
INTERNACIA LITERATURA ESPERANTA KONKURSO ”HRISTO GOROV-HRIMA” – 2026
Hristo Gorov – Hrima estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povos partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj.
La konkurso estos por eseo. La temo de la eseo estas:
”MIA LA PLEJ BELA ESPERANTO-REMEMORO”
Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu eseo, originale verkitaj en Esperanto. La verko estu tajpitaj komputile kaj ĉiu aŭtoro nepre uzu Esperantan alfabeton per supersignoj. La aŭtoroj indiku sian sekson (inan aŭ viran). La verkoj estu subskribitaj per la vera nomo de la aŭtoro, estu plena poŝtadreso, telefono kaj interretadreso. La eseoj estu maksimume 3-paĝaj, formato A4, la literoj estu Times New Roman – 12 punktaj
La gajnintoj ricevos valorajn premiojn.
Bonvolu sendi viajn kontribuojn ĝis la 30-a de septembro 2026 al Georgi Mihalkov, prezidanto de la ĵurio, retadreso: (e‑poŝto)
Esperanto-Kulturdomo
Kiu dato de Maratona kursaro kun prelegoj komence de julio 2026?
Saluton
Vi jam restadis en Greziljono por lerni aŭ praktiki Esperanton.
  1. (A) de lundo 29a de junio ĝis ĵaŭdo 10a de julio – la unuaj tagoj okazos antaŭ la lernejaj ferioj (francaj),
  2. (B) de lundo 6a de julio ĝis ĵaŭdo 16a de julio – oni povos spekti la artfajraĵojn de la 14a du julio en Baougé.
Kiuj datoj pli taŭgas, ĉu A aŭ B? Antaŭ aŭ post tiu Maratona kursaro restas 6 liberaj tagoj por alia E-evento. Ĉu vi havas ideon? Ĉu vi ŝatus inviti viajn E-amikojn aŭ vian familion al Greziljono?
Dankon
M.C.E – Maison Culturelle de l’Espéranto
1310 route du Lude, Grésillon – Saint Martin d’Arcé– 49150 Baugé en Anjou – Francio
Telefono: 02 41 89 10 34 (respondilo)
E-poŝte: (e‑poŝto)
Sajto: gresillon.org