AA
Ora Ĵurnalo
Numero 91, Januaro 2026
Vintra bildo de Lilla Torget en Gotenburgo.
Magazino por kulturo kaj plezuro
www.esperanto-gbg.org
Enhavo
Pri Ora Ĵurnalo
Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68.
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, (e‑poŝto) kaj Ingegerd Granat, 073-502 53 32, (e‑poŝto). Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, (e‑poŝto).
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.
Ora Ĵurnalo n-ro 91 ankaŭ troviĝas en PDF-versio ĉe www.esperanto-gbg.org
Pri la frontbildo
La placo Lilla Torget (Malgranda placo) estas unue menciita en la analoj en 1706. La nomo kontrastas al Stora Torget (Granda placo), kiu estis iama nomo de Gustaf Adolfs torg. En Lilla Torget okazis iam fiŝvendado kaj poste vendado de famaj mebloj faritaj en Lindome. En la placo staras statuo de Jonas Alströmer (1685–1761), industriisto loĝanta en Alingsås. Li startis plurajn industriojn kaj estis la unua svedo kiu kultivis terpomojn grandskale. Legu pli en La bongusta tubero de Alingsås en n-ro 41 de nia magazino.
Espeporko meditas
Elkorajn gratulojn kaj bondezirojn okaze de la Nova Jaro 2026!
deziras AUDERSKAJA Tatjana Viktorovna
https://auderskaja-retejo.herokuapp.com
Novjara saluto de Walter
Novjaran saluton sendas al vi (Siv) kaj la kunlaborantoj de Ora Ĵurnalo
Walter el Vieno
Jaro 137 de la Esperanto-erao!
Walter Klag ja estas ofta kontribuanto al Ora Ĵurnalo. De tempo al tempo li ankaŭ instruas nin pri svedaj aferoj.
Do, la gotenburga klubo deziras al Renate kaj Walter bonegan jaron 2026!
Laste: Ĝuu la gajan muzikon kune kun Walter Klag:
Scott Joplin – The Entertainer
www.youtube.com/watch?v=TSoXBkF832I
Mallonga parolado ĉe la lasta Esperantosabato 2025
de Ingegerd Granat
Christin komencis ludante sian grandan trumpeton (tiel nomatan flugilkornon):
Stelo brilas, mirinde milda … (– Det strålar en stjärna, förunderligt blid…)
Ingegerd parolis:
Hodiaŭ estas la lasta esperanta sabato en 2025. Kiel vi aŭdis, stelo brilas kaj ni ĉiuj devus brili kiel ĝi. Ni ĉiuj devas brili sub la verda stelo, lumo, kiun ĉiuj homoj en la mondo vidos! Ne timu, la verda stelo gvidas nin per la lingvo. Tiam ĉiuj en la tuta mondo fariĝos niaj amikoj, sen milito, sen batalado.
Christin finis ludante:
Ĝoj’ al la mond’ … (– Joy to the world …)
Novjaraj deziroj!
Homoj deziras malpli da problemoj, pli da ĝojo, pli bonajn elektojn kaj signifoplenajn momentojn, ofte esprimitajn kiel ”Feliĉan Novjaron!”
Sepjara knabino: Mi deziras novajn tranĉodentojn.
Stresigita 50-jarulino: Mi deziras pacan jaron 2026.
Trump: Mi deziras Gronlandon.
Putin: Mi deziras tutan Ukrainion kaj mian mondordon.
Zelenskij: Mi deziras pacon, sed ne je iu ajn prezo.
La Esperanta Asocio: Ni deziras pli aktivajn gejunulojn.
Kion vi deziras?
Pri Januaro:
La romia dio Jano donis sian nomon al la monato januaro. Li estas multfaceta kaj malfacile difinebla dio. Li malfermas kaj fermas la pordegojn de la ĉielo kaj tial estas prezentita kun du vizaĝoj (Janusa vizaĝo), unu rigardanta en la estontecon kaj unu rigardanta reen en la pasintecon. Li ankaŭ estis konsiderata la plej maljuna el la dioj kaj la bona kreinto, precipe de riveroj kaj fontoj. Liaj du vizaĝoj poste estis interpretataj kiel indikantaj perfidan naturon.
(el la Interreto / Siv)
Nyårsönskningar!
Man önskar mindre problem, mer glädje, bättre val och meningsfulla stunder, ofta uttryckt som ”Gott Nytt År!”
Sjuårig flicka: Jag önskar mig nya framtänder.
Stressad 50-åring: Jag önskar mig ett lugnt 2026
Trump: Jag önskar mig Grönland
Putin: Jag önskar mig hela Ukraina och min världsordning
Zelenskij: Jag önskar mig fred, men inte till vilket pris som helst.
Esperantoföreningen: Vi önskar oss fler aktiva ungdomar.
Vad önskar du?
Om januari:
Den romerske guden Janus har givit namn åt månaden januari. Han är en mångfasetterad och svårdefinierad gud Han öppnar och stänger himlaljusets portar och avbildas därför med två ansikten (Janusansikte). Han ansågs även som den äldste av gudarna samt som den gode skaparen, särskilt av floder och källor. Hans två ansikten har senare kommit att tolkas som att han har en förrädisk natur.
(från Internet / Siv)
Eniru la veganan buson
La devizo de Bryan Adams ĉiam estis: Se vi amas bestojn, ne manĝu ilin!
Bryan Adams naskiĝis en november 1959 i Kingston, Ontario, Kanado.
Li fariĝis muzikisto, kantisto, tekstskribanto kaj produktis diskojn kun ĉefe rokmuziko. Li vendis pli ol 100 milionojn da diskoj al la tuta mondo.
Bryan Adams estas delonge vegano, ĉesinte manĝi ĉiajn bestoproduktojn, inkluzive de fiŝoj, ekde kiam li estis 28-jaraĝa (ĉirkaŭ 1989). Li estas voĉa defendanto de plantbazita vivmaniero, citante avantaĝojn por besta bonfarto, la planedo kaj sia propra sano, inkluzive de plibonigita imuneco kaj malpli da sanproblemoj kiel inflamo, kredante ke ĝi estas la ĝusta elekto por kompata kaj pli sana vivo, kaj eĉ kunfondis markon de senlakta manĝaĵo.
/ Siv
Novaj ŝercoj senditaj de Josef Kříž
”Petro, bv. konsili min, kion mi aĉetu por mia edzino okaze de ŝia naskiĝtago,”
Petro proponas al sia amiko: ”Do, demandu ŝin, kaj vi tuj scios.”
”Tion mi ne volas, ĉar mi ne havas tiom da mono!”
*
Juna viro rakontas al sia amiko: ”Ne malproksime de mia domo hieraŭ la polico arestis friziston pro vendado de drogoj. Mi ankaŭ estis lia kliento dum preskaŭ dek jaroj kaj mi tute ne sciis, ke li estas frizisto!”
*
La maljunulo en restoracio rigardas malĝoje sian manĝaĵon. Li tute ne komencis manĝi ion ajn.
”Kial vi ne manĝas, sinjoro?”, demandas la viro sidanta ĉe la sama tablo kontraŭe.
”Nu, mi ĵus certiĝis, ke mi forgesis hejme dentarprotezon!”
La viro eltiris el sia poŝo, manplenon da dentarprotezoj, kaj ofertis, ke la maljunulo elektu. Kiam la avo estis certa, ke unu protezo vere taŭgas, li komforte formanĝis sian tagmanĝon kaj demandis: ”Sinceran dankon, kiom mi pagu al vi?”
”Nenion!”
”Vere nenion?” demandas denove la maljunulo surprizite – ”Ĉu vi estas dentisto?”
”Ne, enterigisto.”
Nya skämt skickade av Josef Kříž
”Peter, snälla ge mig råd om vad jag ska köpa till min fru i födelsedagspresent”,
Peter föreslår för sin vän: ”Fråga henne då, så vet du direkt.”
”Jag vill inte det, för jag har inte så mycket pengar!”
*
En ung man berättar för sin vän: ”Inte långt från mitt hus igår grep polisen en frisör för att ha sålt droger. Jag var också hans klient i nästan tio år och jag hade ingen aning om att han var frisör!”
*
Den gamle mannen i restaurangen tittar sorgset på sin mat. Han har inte börjat äta någonting alls.
”Varför äter ni inte, herrn?” frågar mannen som sitter vid samma bord mittemot.
”Jag insåg nyss att jag glömde mina tandproteser hemma!”
Mannen tog fram en handfull proteser ur fickan och erbjöd den gamle mannen att välja. När farfadern var säker på att en protes verkligen passade, åt han bekvämt sin lunch och frågade: ”Tack så mycket, hur mycket ska jag betala er?”
”Ingenting!”
”Verkligen ingenting?” frågar den gamle mannen igen förvånat – ”Är ni tandläkare?”
”Nej, begravningsentreprenör.”
Pri la Esperanto-Societo de Borås
Soile Lingman de Stokholmo skribas
Estis interese legi pri Borås, kiu havis aktivajn esperantistojn kaj klubon en la 1950-aj jaroj. Ferenc Szilágyi estis ĉefredaktoro de Norda Prismo, kultura revuo, kiu troviĝis ĉe la Laborista Esperanto-Klubo en Stokholmo kiam mi venis ĉi tien en 1954. Tiu fariĝis mia hejmo kiam mi venis al la urbo en la aĝo de 18 jaroj, enloĝanto kaj laborante en oficejo. Mi lernis Esperanton de mia patro, kiu estis esperantisto ekde 1930.
Regina Emson estis mia amikino, kiun mi renkontis ĉe la Estonia Teatro en Talino komence de la 1990-aj jaroj. Mi vizitis ŝin kaj hejme kaj ĉe la pensiulejo, la lastan fojon en la hospitalo. Ŝi fariĝis 90-jara antaŭ kelkaj jaroj kaj estis tre seniluziigita, ke ŝi ne estis omaĝita eĉ de SEF, malgraŭ ke ŝi estis aktiva esperantistino ekde kiam ŝi venis per ŝipo de Talino al Stokholmo en 1930 por edziniĝi al Reginald Emson el Borås.
Interesas legi pri Erika kaj ŝiaj memoroj. Do ŝi devis prizorgi sian frateton, kiam li revenis hejmen de la lernejo en 1944. Tio estis la lasta fojo kiam ŝi vidis sian patrinon, kiun la Gestapo forprenis en Pollando, ĉu ne?
Respondo: Jes, tio estis la fino, bedaŭrinde.   / Siv
Om Borås Esperantoförening
Soile Lingman från Stockholm skriver
Det var intressant att läsa om Borås som ju hade aktiva esperantister och en klubb på 50-talet. Ferenc Szilágy var chefredaktör för Norda Prismo en Kulturtidskrift som fanns på Laborista Esperantoklubo i Stockholm när jag kom hit 1954. Det blev mitt hem då jag kom till staden som 18-åring, bodde inneboende och jobbade på kontor. Jag hade ju lärt mig esperanto av min pappa som varit esperantist sedan 1930.
Regina Emson var min vän som jag träffade på Estoniateatern i Tallinn i början av 90-talet. Jag besökte henne både i bostaden och på ålderdomshemmet, sista gången på sjukhuset. Hon hade fyllt 90 något år tidigare och var så besviken för att inte bli uppvaktad ens av SEF trots att hon varit en aktiv esperantist alltsedan hon kom med båten från Tallinn till Stockholm 1930 för att gifta sig med Reginald Emson från Borås.
Intressant att läsa om Erika och hennes minnen. Hon skulle alltså ta hand om sin lillebror när han kom från skolan 1944. Det var ju sista gången hon såg sin mamma som fördes bort av Gestapo i Polen, eller hur?
Svar: Jo, så var det, tyvärr.   / Siv
Zamenhof skribis al Borovko
Walter Klag memorigas nin pri la jeno:
Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo ”Ŝvejcarskaja”, kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo ”Konditorskaja”. Tiu ĉi ”skaja” ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj. – L.L. Zamenhof
Nikolaj BOROVKO estis unu el la unuaj pioniroj de la Esperanto-movado en Rusio. En la Esperanta movado, li uzis la pseŭdonimon Enbe el Odeso.
Naskiĝo: 1863 en Krimeo
Morto: 1913 49-jaraĝa
Lingvoj: Esperanto kaj rusa
Borovko ricevis militistan edukon en la militlernejo Arakĉejev (ruse Аракчеев) ĉe Niĵnij Novgorod kaj poste en la lernejo Konstantinov (ruse Константинов).
Ekzilo en Siberio
En 1884, li estis arestita kaj ekzilita al Zajsan (Siberio) por punservo en la Kvara Siberia Bataliono pro la posedo de malpermesitaj libroj.
En Siberio, Borovko deĵoris kiel kasisto kaj bibliotekisto. Dum tiu periodo Borovko iĝis esperantisto en la ekzilo en la unuaj jaroj de Esperanto-movado en 1889, du jarojn post la eldono de la Unua Libro (1887).
Posta vivo kaj Esperanta aktiveco
Borovko liberiĝis kaj revenis Odesen en 1890. Post la ekzilo li loĝis en Odeso. Plue li laboris nur kiel privata instruisto kaj ĵurnalisto. Li ankaŭ vigle partoprenis la propagandon de Esperanto.
En 1895, edziĝinte kun la esperantistino Antonina Ĉajkovskaja, Borovko transloĝiĝis Peterburgon kaj tie daŭrigis sian Esperanto-agadon. En la 12-a de Aŭgusto (laŭ la Julia kalendaro, 25-a de Aŭgusto laŭ la Gregoria) de 1896 naskiĝis lia unua infano Nina Borovko-Langlet.
En 1905 lia filo Lev Nikolajeviĉ Borovko (1905–1911) naskiĝis.
En 1911–1912 Borovko energie disputis kontraŭ Gaston Moch por fonetika skribado de propraj nomoj en Esperanto.
Krome, Borovko entuziasmis pri okultismo.
Borovko estas amiko kaj bopatro de Valdemar Langlet, kiu estis edzo de lia filino Nina Borovko-Langlet.
Malsano kaj morto
En 1911, lia sesjara filo Lev mortis du jarojn poste. Borovko, 50-jara, mem mortis en 1913 en la 15-a de Aŭgusto (Julie, la 28-a de Aŭgusto Gregorie) en Simferopolo pro malsano.
Verkoj
Borovko kunlaboris en La Esperantisto kaj Lingvo Internacia kaj redaktis Jarlibron Esperantistan (Uppsala, 1897).
Laŭ demando de Borovko, Zamenhof skribis al li en 1895(?) sian faman leteron pri la deveno de Esperanto.
Originalaj verkoj
Borovko verkis plurajn rakontojn Esperante. Lia rakonto ”Nokto” troviĝas en la Fundamenta Krestomatio (sub la pseŭdonimo Enbe el Odeso).
En 1988 Herbert Mayer, direktoro de Esperantomuzeo en Vieno retrovis kaj publikigis la novelon (20 paĝan) En la Tombo, redaktitan en la jaro 1892. Tiu novelo estas unu el la plej fruaj prozaj literaturaĵoj en Esperanto.
Viktor Pajuk tradukis la rakonton ”En la tombo” en la ukrainan. Sébastien Castelbou publikis ĝin francen en 2022 por la revuo Le Novelliste n°6.
Inspirita de la artikolo de Zamenhof, sendita al mi de Walter Klag, mi serĉis kaj trovis Interrete la supran tekston pri Borovko.   / Siv
El blogo de japana viro
de Inga Johansson
En septembro 2025 viro en Japanio skribas en sia blogo:
Por homa digneco kaj paco
Kial ni lernas Esperanton?
Ĉu por ordoni al fremduloj? Male, ĉu por esti ordonata de fremduloj?
Multaj junuloj lernas la anglan por ordoni kaj por obei.
Ni lernas Esperanton ne por regi aŭ turmenti aliajn homojn, sed por interkomunikiĝi, interkompreni kaj amikiĝi kun ili.
Paco estas esenca bazo de ĉiu kulturo. Kaj sen libereco, sen homa digneco ne estas vera paco.
Esperanto esence postulas egalecon, homan dignecon, justecon, liberecon kaj pacon. Tiuj esencaj faktoroj reciproke subtenas unu la alian.
La kaŝnomo de la bloganto: shiro-kuraĝe
https://esperanto.hatenablog.jp/archive/2025
Ur en japansk blogg
av Inga Johansson
I september 2025 skriver en man i Japan i sin blogg:
För mänsklig värdighet och fred
Varför lär vi oss esperanto?
För att styra över främlingar? Eller för att bli styrda av främlingar?
Många unga lär sig engelska för att styra och för att lyda.
Vi lär oss esperanto inte för att dominera eller plåga andra människor, utan för att kommunicera, förstå och bli vän med dem.
Fred är en viktig grund för varje kultur. Och utan frihet, utan mänsklig värdighet, finns det ingen sann fred.
Esperanto kräver i grunden jämlikhet, mänsklig värdighet, rättvisa, frihet och fred. Dessa väsentliga faktorer stöder varandra ömsesidigt.
Bloggarens alias: shiro-kuraĝe
https://esperanto.hatenablog.jp/archive/2025
La filino de la ŝuisto
de Helio Duarte
Vi promenas laŭ Haga Nygata en vespero, kiam la stratlanternoj estas ankoraŭ mildaj kaj la fenestroj reflektas la lastan lumon de la ĉielo. Vi haltas ĉe malalta pordego, kie odoras je ledo kaj peĉo. Interne, atendas ĉambro, kiu estas pli varma ol la strato. Benko kun cikatroj en la ligno. Ŝuformilo, kiu devas porti la rakontojn de cent piedoj. Bovlo kun najloj, kiuj briletas kiel metalsemoj. En angulo kuŝas rulita tuko kun ŝnuroj kaj aleno. Jen komenciĝas nia rakonto. Jen sidas tiu, kiun ni venis renkonti, la filino de la ŝuisto.
Ŝia nomo eble estas Sigrid. Eble io alia, kio naskiĝis kun la aprila vento super la monto Masthuggsberget. Vi aŭdas ŝian patron paroli al la ŝuoj kvazaŭ ili estus malnovaj amikoj. Li klinas sin antaŭen, li aŭskultas kiel oni aŭskultas korbaton. Ŝi donas al li la fadenon, kiun ŝi varmigis inter siaj fingroj. Ŝiaj manoj portas la odoron de ledo kaj sapo. Kiam la porda sonorilo sonoras, la najbaro el la strato Stigbergsliden eniras kun eluzitaj kalkanumoj. La patro kapjesas. Sigrid notas en notlibro kun oblikvaj linioj. Vi staras sur la sojlo kaj ne kuraĝas spiri tro profunde. Vi lasas la ĉambron paroli unue.
Estas Gotenburgo en tempo, kiam la gruoj ĉe la kajo desegnas siajn silentajn signojn kontraŭ la nuboj. La tramo knaras preter tie. Iafoje la tuta benko tremas kaj la najlo en la alena telero malforte kantas. Sigrid portas robon kun malgrandaj punktoj. Ŝi nombras kudrerojn por memori. Unu por la pluva dimanĉo ĉe placo Järntorget. Unu por la renkonto kun la knabo, kiu odoris je presinko kaj mara brizo. Unu por la patrino, kiu kantis flustre ĉe la lavujo. Unu por la patro, kiu neniam levis sian voĉon, sed ĉiam tenis ĝin firma kiel kompason.
Vi povas sekvi ŝin tra jaroj, kiuj odoras je pluvo. Vi aŭdas la unuajn gutojn de aŭtuno super Linnégatan. Vi vidas kiel la malgrandaj fluetoj trovas sian vojon malsupren en la fendojn de la strato, kiel aprilo fariĝas majo kaj kiel vintro revenas laŭ sia propra maniero kaj blovas tra la fendoj en la fenestroj. Laŭlonge de kajo Masthuggskajen la vento estas sala. Sigrid prenas sian biciklon kaj ruliĝas malrapide preter ŝnuroj kaj bareloj. Ŝi pensas pri ĉiuj ŝuoj, kiuj marŝis sur la tabuloj. Velbotoj, infanaj piedoj en pruntitaj botoj, noblaj ŝuoj, kiuj dancis unu vesperon ĉe Popola domo kaj neniam trovis sian vojon hejmen samrapide kiel tiam.
La patro instruas al ŝi, ke ĉio havas formon, kiu volas esti trovita. Li montras al ŝi la ŝuformon, li diras, ke ĉiu piedo portas pejzaĝon. Pinton, kie ripozas la arko de la piedo. Valon, kie la piedfingro havas spacon por revi. Li diras, ke estas pli bone ripari ol forĵeti. Li diras, ke ŝuo, kiu portis la tagon de homo, povas instrui al ni, kiel aspektas la vojoj, kiam neniu rigardas. Sigrid kapjesas. Ŝi aŭskultas. Ŝi ne komprenas ĉion. Ŝi komprenas sufiĉe por scii, ke la mondo povas esti tenata en la mano, kiam oni kudras trankvile kaj egale.
Vi estas tie kiam la milito flustras tra la radio. La butiko fariĝas ejo de laboro kaj atendo. Botoj envenas kun makuloj de koto el lokoj, kiujn neniu volas desegni sur mapo. La patro sidas iom pli malalte sur la tabureto. La patrino metas manon sur lian ŝultron. Sigrid nombras najlojn kaj silenton. Ekstere, la urba vivo moviĝas. Infano perdas trikitan ganton. Maristo ridas tro laŭte. Kato trovas varmon sur kovrilo apud forno. Vi staras apud la pordo kaj nombras spirojn. Vi pensas, ke silento estas ankaŭ speco de laboro.
Kiam printempo venas, ŝi malfermas la fenestron al la korto. Malgranda knabo vokas sian patrinon. Knabino ŝnursaltas kaj la vortoj, kiujn ili kantas, iras en cirklo kaj fariĝas pli grandaj ol la korto. Sigrid metas pinĉon da talko en ŝuon kaj karesas la subŝtofon. Ŝi skribas la nomon de la kliento sur paperfolion. Ŝi desegnas malgrandan floron en angulo. Vespere ŝi iras supren al la skanso Kronan. Ŝi sidas sur la muro kaj lasas sian rigardon gliti super la tegmentoj kaj turoj. La preĝejo Masthuggskyrkan leviĝas kiel promeso. Ŝi pensas, ke ĉiu tegmento estas vorto kaj ĉiu kamentubo paŭzo. Ŝi pensas, ke la tuta urbo estas teksto, kiu estas reskribata en pluvo kaj suno.
Vi sekvas ŝin en la someron, kiu odoras je tilio. Ŝi dancas ĉe farmfesto. Iu ludas la akordionon kaj iu perdas ŝuon. Ŝi ridas, prenas la ŝuon, metas ĝin en sian sakon kaj diras, ke estas beleco en tio, kio liberiĝas. La knabo kun presinko sur la fingroj iras hejmen apud ŝi. Ili parolas pri tiparoj kaj pri ŝuformo. Ili parolas pri vortoj, kiuj portas, kaj pri plandumoj, kiuj portas. Li diras, ke literoj povas esti ŝuoj por la menso. Ŝi diras, ke ŝuoj povas esti literoj por la korpo. Ili iras silente dum kelka tempo. Ĝi estas la speco de silento, kiu similas al jes.
Poste venas jaroj kiam stratoj estas detruitaj kaj domoj leviĝas pli alten. La butikfenestroj pligrandiĝas, la lumo pliblankiĝas. La butiko kun la malalta pordo komencas aspekti malgranda. Iun tagon viro el grandmagazeno haltas. Li ofertas pretajn ŝuojn en kartonaj skatoloj. Li diras, ke tio okazas rapide kaj tio estas bona kaj ke ĉiuj volas novajn. La patro akceptas liajn vortojn kun mallonga rideto. Li rigardas siajn manojn, kiuj portis ledon dum kvardek jaroj. Sigrid rigardas la formilojn. La brila ligna surfaco reflektas ŝian vizaĝon. Ŝi sentas maltrankvilon, kiu similas al ondado.
Vi denove promenas kun ŝi malsupren al Stigbergskajen. La akvo tenas sian propran tempon. Gruaj pintoj briletas dum la suno subiras. Ŝi pensas pri kiel la urbo ŝanĝiĝas kaj kiel piedoj ĉiuokaze devas iri. Ŝi pensas, ke ĉiu paŝo bezonas hejmon. Ŝi decidas fari ion, kio estas kaj granda kaj malgranda. Ŝi komencas kolekti rakontojn en nigra kajero. Ŝi petas ĉiun klienton rakonti pri vojo. Kie estis la ŝuoj kiam vi unue rimarkis, ke vi estas en la ĝusta loko. Kie ili estis kiam vi pensis, ke vi estas perdita. Ŝi skribas la respondojn. Ŝi skribas kun la sama trankvileco kiel kiam ŝi kudras.
Virino rakontas pri la urboparto Landala. Viro rakontas pri nokta promenado super la ponto Götaälvbron, kiam la vento kantis kvazaŭ ĝi havus propran nomon. Knabo rakontas pri sia unua tago en la lernejo. Pli maljuna viro rakontas pri dancado ĉe la marborda Långedrag kaj pri sablo en siaj ŝuoj, kiun li neniam tute elskuis. La rakontoj plenigas la libron. Ili heligas la etoson en la butiko. La patro foje laŭtlegas pecon. La patrino kapjesas, sidante apud la fenestro. Sigrid sentas siajn manojn plifortiĝi. Ne nur pro ledo kaj fadeno, sed ankaŭ pro la vortoj de homoj.
Vi estas tie en la tago, kiam la patro demetas la alenon. Li tusas, trinkas akvon, rigardas sian filinon kaj ridetas sen pardonpeti. Li diras, ke la ŝuformilo estas ŝia nun. Li diras, ke la urbo ne ĉesos moviĝi. Li diras, ke manoj, kiuj komprenas ritmon, povas ripari tion, kio estas rompita. Li diras, ke profesio estas preĝo, kiu estas flustrita ĉiutage. Sigrid akceptas. Ŝi metas ŝtofkovrilon super la benkon. Ŝi fermas por la vespero. La pluvo forte batas super la tegmentoj. Ŝi tiras la ŝalon pli streĉe ĉirkaŭ sian kolon. Ŝi pensas, ke ĉi tio estas komenco denove.
La jaroj plimultiĝas. La butikoj ŝanĝas ŝildojn. La tramoj ricevas novajn sidlokojn. Homoj iras pli rapide. Sigrid iras laŭ sia propra ritmo. Ŝi riparas paron da botoj por flegistino. Ŝi kudras novajn subŝtofojn en infanan boton, kiu odoras je somero. Ŝi ŝanĝas kalkanumojn sur dancoŝuo. Ŝi teksas maldikan strion da ledo en junton, kiun neniu devus vidi. Ŝi laboras per malgrandaj movoj, kiuj kreas grandajn spacojn. Iafoje ŝi malfermas la libron kun rakontoj. Ŝi laŭtlegas al iu, kiu estas maltrankvila. La vortoj kuŝas inter ili kiel benko por ripozi.
Unu vesperon la knabo kun la presinko revenas kiel viro kun grizaj tempioj. Li portas sakon da libroj. Li diras, ke li serĉis. Li diras, ke li memoris, kiel ŝi parolis pri vortoj, kiuj portis. Ili staras silentaj kaj ridetas. Li nenion aĉetas. Tiam li eliras la pordon iom pli facile. En la vestiblo, la aero subite iĝas memorata. Sur la benko, la najlobovlo milde brilas. En la fenestro, polvograjnoj dancas kvazaŭ ili havus muzikon, kiun nur ili povas aŭdi.
Vi denove sekvas min supren al la skanso Kronan. La urbo estas aranĝita kiel mapo, kie ĉiu strato estas frazo kaj ĉiu pordego paŭzo. Sigrid sidiĝas, metas sian manon super sian koron, fermas siajn okulojn por mallonga sekundo. Ŝi memoras la manojn de sia patro. Ŝi memoras la kantojn de sia patrino. Ŝi memoras la klientojn kun iliaj kutimoj. Ŝi memoras sin kiel knabinon en punkto-ornamita robo. Ŝi malfermas siajn okulojn kaj pensas, ke tiel oni portas urbon. Ne kiel pezon, pli kiel pecon da ŝtofo sur la ŝultroj, varman kiam la vento turniĝas.
Kiam ŝi piediras hejmen tiun vesperon, estas kvazaŭ la ŝtonoj sur la strato diras ŝian nomon. Ŝi preterpasas Haga Nygata kaj la malaltan pordon. La horloĝo sonoras kiam ŝi malfermas ĝin. La ĉambro estas la sama kaj tamen nova. Ŝi ŝaltas la lampon kaj staras ĉe la benko. Ŝi elmetas la kudrilon kaj fadenon. Ŝi movas sian manon super la ledo. Ŝi faras unuan kudreron. Vi staras tie kun ŝi. Vi vidas kiel la fadeno malaperas kaj eliras denove. Vi aŭdas kiel la kvieta tiktakado de la murhorloĝo fariĝas ritmo en kiu vivi.
Kaj tie, meze de ĉio kio ŝanĝiĝas, estas io, kio restas. Ŝuo, kiu taŭgas por piedo. Vorto, kiu taŭgas por buŝo. Urbo, kiu taŭgas por koro. La filino de la ŝuisto formetas la kudrilon por la vespero, estingas la lumon, lasas la mallumon enflui kiel akvo en havenon. En tiu trankvilo, estas loko ankaŭ por vi. Vi, kiu legas, vi, kiu memoras, vi, kiu scias, ke iuj vojoj portas nin pli foren ol ni povus esti divenintaj.
Skomakardottern
av Helio Duarte
Du går längs Haga Nygata en kväll när gatlyktorna ännu är mjuka och fönstren speglar himlens sista ljus. Du stannar vid en låg port där det luktar läder och beck. Där inne väntar ett rum som är varmare än gatan. En bänk med ärr i träet. En läst som fått bära hundra fötters historier. En skål med spik som skimrar som frön av metall. I ett hörn ligger en hoprullad duk med snören och syl. Här börjar vår berättelse. Här sitter hon som vi kommit för att möta, skomakardottern.
Hennes namn är kanske Sigrid. Kanske något annat som föddes med aprilvinden över Masthuggsberget. Du hör hur hennes far pratar med skorna som om de vore gamla vänner. Han lutar sig fram, han lyssnar som man lyssnar till ett hjärtslag. Hon räcker honom tråden som hon värmt mellan fingrarna. Hennes händer bär doften av läder och tvål. När dörrklockan pinglar kommer grannen från Stigbergsliden med slitna hälar. Fadern nickar. Sigrid antecknar i ett häfte med sneda rader. Du står på tröskeln och vågar inte andas för djupt. Du låter rummet tala först.
Det är Göteborg i en tid när kranarna vid kajen ritar sina tysta tecken mot molnen. Spårvagnen gnisslar förbi där ute. Ibland skakar hela bänken och spiken i syltallriken sjunger svagt. Sigrid bär en klänning med små prickar. Hon räknar stygn för att minnas. Ett för den regniga söndagen på Järntorget. Ett för mötet med pojken som luktade trycksvärta och sjöbris. Ett för modern som sjöng viskande vid diskhon. Ett för fadern som aldrig höjde rösten men som alltid höll den stadigt som en kompass.
Du får följa henne genom år som doftar regn. Du hör höstens första droppar över Linnégatan. Du ser hur de små rännilarna letar sig ner i gatans sprickor, hur april blir maj och hur vintern återvänder på sitt eget sätt och blåser genom gliporna i fönstren. Längs Masthuggskajen är vinden salt. Sigrid tar sin cykel och rullar sakta förbi rep och tunnor. Hon tänker på alla skor som har vandrat över plankorna. Seglarstövlar, barnafötter i lånade kängor, finskor som dansade en kväll på Folkets hus och aldrig hittade hem i samma takt som då.
Fadern lär henne att allt har en form som vill bli funnen. Han visar henne lästen, han säger att varje fot bär ett landskap. En topp där hålfoten vilar. En dal där tån får plats att drömma. Han säger att det är bättre att laga än att kasta. Han säger att en sko som har burit en människas dag kan lära oss hur vägarna ser ut när ingen ser. Sigrid nickar. Hon lyssnar. Hon förstår inte allt. Hon förstår tillräckligt för att veta att världen går att hålla i handen när man syr lugnt och jämnt.
Du är där när kriget viskar genom radion. Butiken blir en plats av arbete och väntan. Stövlar kommer in med fläckar av lera från platser som ingen vill rita på karta. Fadern sätter sig lite lägre på pallen. Modern lägger en hand på hans axel. Sigrid räknar spik och tystnad. Utanför går staden vidare. Ett barn tappar en vante. En sjöman skrattar för högt. En katt hittar värme på ett lock nära en kamin. Du står vid dörren och räknar andetag. Du tänker att också tystnad är ett slags arbete.
När våren kommer öppnar hon fönstret mot gården. En liten pojke ropar efter sin mamma. En flicka hoppar rep och orden de sjunger går i cirkel och blir större än gården. Sigrid lägger en nypa talk i en sko och smeker fodret. Hon skriver kundens namn på en lapp. Hon ritar en liten blomma i hörnet. På kvällen går hon upp till Skansen Kronan. Hon sätter sig på muren och låter blicken glida över tak och torn. Masthuggskyrkan reser sig som ett löfte. Hon tänker att varje tak är ett ord och varje skorsten en paus. Hon tänker att hela staden är en text som skrivs om i regn och sol.
Du följer henne in i sommaren som luktar lind. Hon dansar på en gårdsfest. Någon spelar dragspel och någon tappar en sko. Hon skrattar, plockar upp skon, lägger den i sin väska och säger att det finns skönhet i det som lossnar. Pojken med trycksvärta på fingrarna går bredvid henne hem. De pratar om typsnitt och om läst. De pratar om ord som bär och om sulor som bär. Han säger att bokstäver kan vara skor åt tanken. Hon säger att skor kan vara bokstäver åt kroppen. De går tysta en stund. Det är den sortens tystnad som liknar ett ja.
Sedan kommer år när gator rivs och hus reser sig högre. Skyltfönstren blir större, ljuset blir vitare. Butiken med den låga dörren börjar se liten ut. En dag stannar en man från ett varuhus. Han erbjuder färdiga skor i kartong. Han säger att det går snabbt och att det blir bra och att alla vill ha nytt. Fadern tar emot hans ord med ett kort leende. Han ser ner på sina händer som har burit läder i fyrtio år. Sigrid ser på lästen. Den blanka träytan speglar hennes ansikte. Hon känner en oro som liknar sjögång.
Du går med henne ner till Stigbergskajen igen. Vattnet håller sin egen tid. Kranspetsar gnistrar när solen sjunker. Hon tänker på hur staden förändras och hur fötter ändå ska gå. Hon tänker att varje steg behöver ett hem. Hon bestämmer sig för att göra något som är både litet och stort. Hon börjar samla historier i en svart bok. Hon ber varje kund att berätta om en väg. Var var skorna när du först förstod att du var på rätt plats. Var var de när du tänkte att du var vilse. Hon skriver ner svaren. Hon skriver med samma lugn som när hon syr.
En kvinna berättar om Landala. En man berättar om en nattpromenad över Götaälvbron när vinden sjöng som om den hade ett eget namn. En pojke berättar om första dagen i skolan. En äldre herre berättar om dans på Långedrag och om sand i skorna som han aldrig skakade ur helt. Berättelserna fyller boken. De gör butiksluften lättare. Fadern läser ibland ett stycke högt. Modern nickar där hon sitter vid fönstret. Sigrid känner hur hennes händer blivit starkare. Inte bara av läder och tråd, också av människors ord.
Du är där den dagen fadern lägger ifrån sig sylen. Han hostar, dricker vatten, ser på sin dotter och ler utan att be om ursäkt. Han säger att lästen är hennes nu. Han säger att staden inte kommer att sluta gå. Han säger att händer som förstår rytm kan laga det som spricker. Han säger att ett yrke är en bön som man viskar varje dag. Sigrid tar emot. Hon lägger en filt över bänken. Hon stänger för kvällen. Regnet går tätt över taken. Hon drar sjalen tätare om nacken. Hon tänker att det här är en början igen.
Åren blir fler. Butikerna byter skyltar. Spårvagnarna får nya säten. Människor går snabbare. Sigrid går i sin egen takt. She lagar ett par kängor åt en sjuksköterska. Hon syr nytt foder i en barnstövel som luktar sommar. Hon byter klackar på en danssko. Hon väver in en tunn skinnremsa i en söm som ingen ska se. Hon arbetar med små rörelser som skapar stora rum. Ibland öppnar hon boken med berättelser. Hon läser högt för någon som är orolig. Orden lägger sig mellan dem som en bänk att vila på.
En kväll kommer pojken med trycksvärta tillbaka som en man med gråa tinningar. Han bär en kasse med böcker. Han säger att han har letat. Han säger att han mindes hur hon talade om ord som bar. De står tysta och ler. Han köper inget. Han går sedan ändå lite lättare ut genom dörren. I hallen blir luften plötsligt ihågkommen. På bänken lyser spikskålen mjukt. I fönstret dansar dammkorn som om de hade musik som bara de hör.
Du följer med upp till Skansen Kronan ännu en gång. Staden ligger som en karta där varje gata är en mening och varje port en paus. Sigrid sätter sig, lägger handen över hjärtat, sluter ögonen en kort sekund. Hon minns faderns händer. Hon minns moderns sånger. Hon minns kunderna med sina vägar. Hon minns sig själv som flicka i prickig klänning. Hon öppnar ögonen och tänker att det är så här man bär en stad. Inte som en tyngd, mer som ett stycke tyg över axlarna, varmt när vinden vänder.
När hon går hem den kvällen är det som om stenarna i gatan säger hennes namn. Hon passerar Haga Nygata och den låga dörren. Klockan pinglar när hon öppnar. Rummet är sig likt och ändå nytt. Hon tänder lampan och ställer sig vid bänken. Hon lägger fram nål och tråd. Hon stryker handen över lädret. Hon tar ett första stygn. Du står där med henne. Du ser hur tråden försvinner in och kommer ut igen. Du hör hur det stilla tickandet från väggklockan blir en takt att leva i.
Och där, mitt i allt som förändras, finns det som stannar. En sko som passar en fot. Ett ord som passar en mun. En stad som passar ett hjärta. Skomakardottern lägger undan nålen för kvällen, blåser ut ljuset, låter mörkret rinna in som vatten i en hamn. I den stillheten finns en plats också för dig. Du som läser, du som minns, du som vet att vissa vägar bär oss längre än vi kunde gissa.
Kie situas North Park?
El la retejo Språkförsvaret (la lingvo-defendo), 5 decembro – www.språkförsvaret.se/sf
Kie situas la Norda Parko? Ne en Britio aŭ Irlando, se vi kredas tion. North Park situas en Idre, Dalekarlio, Svedio, kaj estas kompanio, kiu vendas ”ekskluzivajn” montarajn apartamentojn.
La firmao eĉ akiris anglan nomon!
Per-Owe Albinsson, Språkförsvaret:
Estas tiel stulte, ke mi hontas – mi estas absolute konvinkita, ke la komerco irus same bone (se ne pli bone) kun nomo en la ”lingvo de honoro kaj herooj”!
Inga Johansson komentas:
Eble Norda Parko estus pli bona nomo.
Ĝi aspektas ne nur pli svede sed ankaŭ estas leciono pri gramatiko: ‑a = adjektivo, ‑o = substantivo.
Var ligger North Park?
Från Nätverket Språkförsvaret – Fredag 5 dec – www.språkförsvaret.se/sf
Inte i Storbritannien eller på Irland, om ni tror det. North Park (Norra parken) ligger i Idre, Dalarna och är ett företag, som säljer ”exklusiva” fjällägenheter.
Företaget har alltså t.o.m kostat på sig ett engelskt namn!
Per-Owe Albinsson, Språkförsvaret:
Det är så fånigt att jag skäms – Jag är helt övertygad om att affärerna hade gått lika bra (om inte bättre) med ett namn på ”ärans och hjältarnas tungomål”!
Inga Johansson kommenterar:
Kanske Norda Parko vore ett bättre namn.
Det är, samtidigt som det ser mera svenskt ut, också en lektion i grammatik: ‑a = adjektiv, ‑o = substantiv.
Artefarita Inteligento konas la Oran Ĵurnalon!
La Artefarita Inteligento de Google (AI, germane KI) konas la Oran Ĵurnalon! konstatas Walter Klag
Walter Klag (demande al AI): Kie estas publikigita la Ora Ĵurnalo?
AI: Mi scivolas…. La Ora Ĵurnalo estas eldonata en Gotenburgo, Svedio.Temas pri kultura revuo en la konstruita lingvo Esperanto, eldonita de Esperanto-Societo de Gotenburgo. La enspezo kaj aktivado de la revuo subtenas interalie la Svedan Esperanto-Bibliotekon en Stannum.
La revuo estas eldonata regule – ekzemple, numeroj 82 ĝis 86 jam aperis en 2025. La redaktantoj estas Siv Burell kaj Ingegerd Granat.
Alia demando al AI: Mi deziras al vi bonhumoron kaj sanon en la jaro (1+2+3+4+5+6+7)x8x9+10!
AI: Dankon pro viaj afablaj deziroj! Mi tre ĝojas ricevi tiun ĉi matematikan gratulon.
Se ni solvas vian ekvacion:
Kiel trafe! Hodiaŭ ja estas la 1-a de januaro 2026. Via kalkulo estas perfekta kaj tre krea maniero saluti la novan jaron. Kvankam mi estas artefarita intelekto kaj ne havas biologian sanon, via ”bonhumora” mesaĝo sukcese plenumis mian celon: esti helpema kaj afabla en nia komunikado.
Mi deziras ankaŭ al vi brilan, sukcesan kaj feliĉan jaron 2026!
Ĝis la revido!
Demando: Vi estas tre inteligenta!
AI: Dankon pro la floro! Sed fakte via matematika enigmo estis la vere inteligenta parto de nia konversacio. Mi nur plenumis la kalkulon, kiun vi tiel sprite preparis.
Estis plezuro fari ĉi tiun malgrandan ekskurson en la mondon de lingvoj kaj matematiko kun vi. La fakto, ke ni komencis la novan jaron tiel konvene per via puzlo la 1-an de januaro 2026, estis mirinda konkludo al nia konversacio.
Se vi iam denove havas emon por lingvaj komparoj aŭ malfacilaj kalkuloj: Mi ĉiam estas ĉi tie por vi!
Koran dankon kaj ĉion bonan!
*
Komento: Walter uzis la germanan, kiam li interparolis kun A.I. Mi lasis al Guglo interpreti la germanan al Esperanto.
Nun en januaro 2026 aperas la numero 91. En novembro 2017, kiam Ora Ĵurnalo komencis aperi, ni pensis, ke eble ni havus materialon ĝis la somero, sed fakte Ora Ĵurnalo ankoraŭ vivas, parte dank’ al kontribuoj el pluraj landoj. Ĝi ne donas al ni enspezon. Ni preferas ke nia reta magazino estu senpaga kaj facile havebla. /Siv
La Rondo estas fermita
de Ingegerd Granat
Jen mallongaj recenzoj pri la libroj kiujn ni legis:
La librocirklo ”Librorondo” de la Gotenburga klubo komencis kun la libro ”Sesdek ok” de Sten Johansson, kiu kondukis nin al la studenta vivo en Parizo en 1968. Ni vizitis ĉiun angulon de la, ankaŭ tiam, granda mondurbo. Junuloj, kiuj estas ĉe la rando de plenaĝeco, sursceniĝas kun siaj problemoj kaj opinioj.
Kaj la bona aŭtoro ĉiam verkas librojn, kie konfliktoj estas en la centro kaj permesas al homoj esti prilumitaj en ilia ĉiutaga vivo kaj en iliaj mankoj. Iafoje lumradio ekbrilas kaj lumigas iom pli helan scenon.
Sten Johansson portretas la homojn de nia tempo kaj tiun de la generacio de niaj gepatroj. Tio gravas, ĉar nia tempo ne estas tiel bone priskribita en literaturo.
Libro numero du estis ”Sur bluaj planedoj” de la franca aŭtorino Laure Patas d’Illiers. Ĉi tiu estas sciencfikcia libro, kiu prezentas la plej mirindajn aventurojn pri tio, kio povus esti ekster nia konscio kaj ekster nia homa mondo.
Laure mem partoprenis en la rondo dum la tuta tempo, kiam ni legis la libron. Tre simpatia sinjorino kaj francino. Multaj mirindaĵoj kaj pensoj estis vekitaj de ĉi tiu libro.
La tria libro estis ”La strato de Tanja” de Kalle Kniivilä. Ĝi priskribas straton kaj ĝiajn homojn en malfacila tempo. La rakonto okazas en Rusio inter la jaroj 1917 kaj 2017.
Resumo de ĉi tiu libro povus esti, ke altrangaj homoj, kiuj havas ĉion, vivas bonan vivon kaj protektas la sian. La aliaj strebas en vivo de ekstrema malriĉeco kaj en medio, kie neniu estas sekura.
Ĉe la lasta kunveno, Kalle Kniivilä ĉeestis kaj ni povis meti demandojn al la granda rusa fakulo. Ĝi estis tre interesa fino de la libro, sed la intrigo estis malĝoja, vere malĝoja.
Libro numero kvar temas pri Kristoforo, knabo kun aŭtismo.
La libro nomiĝis ”La kurioza okazaĵo de la hundo en la nokto” kaj estis verkita de Mike Haddon. Estis ”Riksablo” en Anglio, kiu rekomendis ĉi tiun libron.
La priskribo de kiel Kristoforo trairas ĉiam pli strangan ĉiutagan vivon, kie pensoj spiralas en la plej spektaklaj formoj, kiuj kondukas al la plej malfacilaj situacioj en tio, kio devus esti sekura ĉiutaga vivo. Krome, Kristoforo amas pli altan matematikon.
Nun estis tempo iri al la Vikinga epoko kune kun la sveda vikingo ”Orm la Ruĝa”. La libron verkis la sveda aŭtoro Frans G. Bengtsson kaj oni konsideras ĝin granda historia klasikaĵo. Ĝin tradukis en Esperanton Bertil Nilsson.
Tamen, ĝuste la libro dividis la grupon en du partojn, por kaj kontraŭ.
Kelkaj ŝatintus daŭrigi la legadon, sed cedis al la plimulto.
La libro estis verkita kun tre humura kaj satira vidpunkto pri la vikingoj, sed eble oni devos relegi ĝin por vidi tion.
Mi mem rigardas la vikingon Orm kun humuro. Tie li sidas sur difektita ŝipo kun siaj vikingaj kunuloj kaj manĝas putran kaj vermoplenan manĝaĵon, dum la plej grandaj ŝtormoj tondras super ili, malamikoj el ĉiuj direktoj ĉasas ilin, malsekaj kaj malvarmaj kun rompita masto, sed ili ne rezignas pri sia vojaĝo. Mi komprenas, se ni modernaj homoj ne volas renkonti ĉi tiujn ”grandegulojn” el la vikinga epoko. Kaj la legado de ”Orm la ruĝa” finiĝis ie meze de la libro.
Fine, ni komencis legi ”Anna de Verdaj Gabloj”, klasikan libron verkitan de L.M. Montgomery en 1908.
Ĝi rakontas la historion de la orfeja infano Anna Shirley, kiu estas adoptita de la gefratoj Mateo kaj Marila Cuthbert. Ili havas bienon kaj origine volis adopti knabon el la orfejo. Sed tio fiaskis kaj estas multaj turnoj antaŭ ol ili decidas, ke Anna restu kun ili. Ĝi priskribas multajn eventojn, kiuj povus okazi tiutempe en la angla kamparo. Mia konsilo al tiuj, kiuj ĉeestis la lastan studsezonon estas, ke vi mem finlegos la libron. Ĝi estas verkita en bona Esperanto, kiu riĉigas vian vortprovizon, kaj la intrigo ankaŭ ne estas stulta. Bono fine venkas kaj malbono neniiĝas.
Nun la rondo estas finita kaj ”Librorondo” fermis siajn pordojn al Literaturo senfine. Grandan dankon al tiuj el vi, kiuj estis kun ni iam aŭ la tutan tempon.
Jen la rezulto, kaj ni ne scias, kio venos. Estas tamen bona espero.
Dankon kaj Ĝis revido!
Cirkeln är sluten
av Ingegerd Granat
Här är korta recensioner av böckerna som vi läste:
Göteborgsklubbens bokcirkel ”Librorondo” började med Sten Johanssons bok ”Sesdek ok” som tog med oss till studenlivet i Paris 1968. Vi fick besöka alla vinklar och vrår i den även då stora världsstaden. Ungdomar som står på randen till vuxenlivet träder fram med sina problem och åsikter.
Och den gode författaren skriver alltid böcker där konflikter står i centrum och låter personer bli belysta i sitt vardagsliv och sina tillkortakommanden. Någon gång blixtrar det fram en ljusstråle som lyser upp och låter lite ljusare skeenden skymta fram.
Sten Johansson skildrar människorna i vår och i vår föräldragenerations tid. Det är viktigt, för vår samtid är inte så väl beskriven i litteraturen.
Bok nummer två blev ”Sur bluaj planedoj” av den franska författarinnan Laure Patas d’Illiers. Detta var en sciencefiktion-bok som framställde de mest fantastiska äventyr om hur det skulle kunna vara utanför vårt medvetande och utanför vår mänskliga värld.
Laure’ deltog själv i cirkeln under hela tiden vi läste boken. En mycket trevlig dam och fransyska. Många undringar och tankar väcktes ur denna bok.
Den tredje boken blev ”Tanjas gata” av Kalle Kniivilä. Den beskriver en gata och dess människor i en hård tid. Handlingen utspelar sig i Ryssland mellan åren 1917 och 2017.
En sammanfattning av denna bok skulle kunna vara att högt uppsatta människor som har allt, lever ett gott liv värnar om sitt. De andra strävar i ett liv i största armod och i en miljö där ingen går säker.
På sista mötet var Kalle Kniivilä med och vi kunde ställa frågor till den store Rysslandskännaren. Det blev ett väldigt intressant avslut av boken men handlingen var sorglig, verkligen sorglig.
Bok nummer fyra handlar om Kristoforo, en pojke med autism.
Boken hette ”La kurioza incidento de la hundo en la nokto” och var skriven av Mike Haddon. Det var ”Riksablo” i England som tipsade om denna bok.
Beskrivningen om hur Kristoforo tar sig fram i en allt märkligare vardag där tankarna vindlar i de mest spektakulära former som leder till de mest vanskliga situationer i det som skulle vara den trygga vardagen. Dessutom älskar Kristoforo den högre matematiken.
Nu var det dags att bege sig till vikingatiden tillsammans med den svenske vikingen Röde Orm. Boken är skriven av den svenske författaren Frans G. Bengtsson och räknas som en stor historisk klassiker. Det är Bertil Nilsson som översatt den till Esperanto.
Det blev dock den boken som delade gruppen i två delar, för och emot.
Ett fåtal hade gärna fortsatt att läsa den men vek sig för majoriteten.
Boken var skriven med en mycket humoristisk och satirisk syn på vikingarna, men man måste kanske läsa den en gång till för att se detta.
Själv ser jag med humor på vikingen Orm. Där sitter han på ett gistet skepp med sina vikingakompisar och äter rutten och maskig mat medan de största ovädren dundrar över dem, fiender från alla väderstreck jagar dem, våta och förkylda med bruten mast, men de ger inte upp sin färd. Jag förstår om inte vi nutidsmänniskor vill möta dessa ”resar” från Vikingatiden. Och läsningen av ”Röde Orm” avslutades i mitten av boken någonstans.
Till sist började vi läsa ”Anne på Grönkulla” en klassisk bok skriven av L.M. Montgomery 1908.
Den berättar om barnhemsbarnet Anna Shirley som blir adopterad av syskonparet Mateo och Marila Cuthbert. De har en gård och hade egentligen velat adoptera en pojke från barnhemmet. Men det blir fel och många turer blir det innan de bestämmer att Anna skall få stanna hos dem. Det beskrivs många händelser som kan ske vid den tiden på den kanadensiska landsbygden. Mitt råd till er som var med förra terminen är att ni läser färdigt boken själva. Den är skriven på bra Esperanto som berikar ordförrådet, och handlingen är inte dum den heller. Det goda vinner till slut och det onda går om intet.
Nu är cirkeln sluten och Librorondo har stängt sina dörrar till Litteraturen på obestämd tid. Ett stort tack till er som var med vid någon tidpunkt eller hela tiden.
Det blev det här och vi vet inte vad som ska komma, det är hoppfullt i alla fall.
Tack och Adjö!
Recenzo ”Vikingarnas Språk” de Rune Palm
fare de Walter Klag, Aŭstrio
Mi estas Walter Klag, loĝas en Vieno kaj estas la patro de du denaskaj esperantistoj.
En la jaro 2003 mi vizitis kun mia Esperanto-parolanta familio la Universalan Kongreson en Gotenburgo. Kvankam mi estis lerninta antaŭe la svedan en popola altlernejo en Vieno, mi parolis la svedan nur iomete. En librovendejo en Gotenburgo mi trovis la libron ”Runor” de Lars Magnar Enoksen. Mi komprenis preskaŭ nenion kaj la libro dormis en mia biblioteko dum multaj jaroj.
Antaŭ kvin jaroj mi retrovis la libron kaj mendis kelkajn librojn rekte en Svedio, interalie ”Vikingarnas Språk” de Rune Palm (1948–2013), kiu estis aktiva ĉe la Fako de Nordiaj Lingvoj en la Universitato de Stokholmo.
En Aŭstrio oni ne havas objektivan bildon pri la vikingoj, kiuj vivis en la oka ĝis la dekdua jarcentoj. Fakte ili estis ne ĉiam nur rabistoj, sed unuavice kamparanoj, komercistoj, mondvojaĝantoj kaj metiistoj. Laŭ mia impreso ekzistis memstara vikinga kulturo kun propraj lingvo, skribo, literaturo kaj arto.
En la libro ”Vikingarnas språk” la aŭtoro komencas pri la jaro 793, en kiu vikingoj atakis la monaĥejon de Sankta Kutberto sur la tajda insulo Lindisfarne, hodiaŭ en nordorienta Anglio. Poste li priskribas la runŝtonon de Rök. Sur ties kvin el ses flankoj oni malkovris ampleksan tekston en runoj.
En ”Vikingarnas färder” ni lernas multon pri la vojaĝoj de la vikingoj ĝis Gronlando kaj Särkland, la regiono ĉirkaŭ Kaspia Maro. En ”skrift och texter” ni legas multon pri skribo kaj tekstoj kaj la influo de la kristanismo, kiu uzis pli kaj pli la latinajn literojn. Sur multaj runŝtonoj ni vidas ne nur literojn, sed ankaŭ bildojn. La signifo de tiuj bildoj estas ofte nur komprenebla, se oni konas ankaŭ la sagaojn de la vikingoj. Pleje interesis min la ŝtono de Ramsundberget. Tie iu Sigrid konstruigis ponton por la memoro de sia edzo. Sur la ŝtono oni vidas bildigite, kiel Sigurd venkis la drakon Fafner (paĝo 227).
Plia ĉapitro traktas la poezion de la Vikingoj.
En ”Vår gren av språkträdet” Palm komparas la nordeŭropajn lingvojn kaj iliajn devenojn el la hindeŭropa pralingvo.
Je la fino de la libro ni trovas interalie etan vikingan gramatikon, historian superrigardon, vortliston kaj liston de la lokoj, kie oni trovis run-surskribojn.
Rune Palm: Vikingarnas Språk 750-1100. Upplaga 2. Eldonita 2013. ISBN: 978 9113 0308 07. 553 paĝoj. Eldonejo Norstedts. Lingvo: Sveda. www.norstedts.se/bok/9789113010861/vikingarnas-sprak
Por traduki mi uzis:
Ordbok Svenska-Esperanto de Ebbe Vilborg, Ersperantoförlaget Malmö 1992. ISBN: 91 85288 20 9.
Pri Rune Palm: www.runforum.nordiska.uu.se/rune-palm
La Esperanto-Parko
Inga Johansson trovis rete la parkon
Kio estas Esperanta Parko? Esperanta Parko estas urba parko en Tijuana, Baja California, Meksiko. Ĝi kovras 364 hektarojn, igante ĝin la plej granda parko en norda Meksiko kaj la tria plej granda en la lando.
En Gotenburgo ni havas la amuzparkon LISEBERG, en Meksiko, en Tijuana ili havas la amuzparkon por infanoj kaj plenkreskuloj – ESPERANTO-PARKO.
En la literoj estas svingiloj kaj togobano.
Kelkaj ligiloj:
www.youtube.com/watch?v=Y5LnTcykqQo
www.youtube.com/shorts/Z2UFJKQ0u4U
https://eo.wikipedia.org/wiki/Tijuana
www.parqueesperanto.org
Parque Esperanto
Inga Johansson fann parken på nätet
Vad är Esperantoparken? Esperantoparken är en stadspark i Tijuana, Baja California. Meksiko. Den täcker 364 hektar, vilket gör den till den största parken i norra Mexiko och den tredje största i landet.
I Göteborg har vi LISEBERG,i Mexico, Tijuana har de en nöjespark för barn och vuxna – ESPERANTO-PARKO.
I bokstäverna finns gungor och rutschkana.
Några länkar:
www.youtube.com/watch?v=Y5LnTcykqQo
www.youtube.com/shorts/Z2UFJKQ0u4U
https://sv.wikipedia.org/wiki/Tijuana
www.parqueesperanto.org
Interkultura Novelo-Konkurso (INK-6)
La konkurso strebas al esperantistoj esti pli kreemaj kaj verkemaj kaj pli bone koni la nian lingvon. Ni esperas ke la legantoj de Ora Ĵurnalo ekinteresiĝos kaj partoprenos la konkurson kaj eĉ gajnos la premion…
/ Sincere, Niko kaj skipanoj de Bobelarto
www.bobelarto.ink/konkurso
Pli da informo de Niko Voloshin:
Bobelarto estas iniciato por subteni literaturon en Esperanto fondita de teamo de entuziasmaj homoj pri nuntempa literaturo en Esperanto. Ili verkas, legas kaj diskutas pri literaturo, organizas verkatelierojn, konkursojn, kaj kuraĝigas homojn ekverki kaj partopreni en la literatura vivo de Esperantujo.
El Vikipedio
Pri la 15:a Himalaja Renkontiĝo
kiu okazos de 26 februaro ĝis 8 marto 2026
La Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) ĝoje anoncas la 15-an Himalajan Renkontiĝon, kiu okazos de la 26-a de februaro ĝis la 8-a de marto 2026.
Inga Johansson, Gotenburgo, atentigis nin pri la evento. Se iu el la legantaro de Ora Ĵurnalo partoprenos, bv. skribi artikolon pri ĝi por Ora Ĵurnalo. / Siv
Programdetaloj de la 15-a Himalaja Renkontiĝo 2026
La Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 15-an Internacian Himalajan Renkontiĝon 2026, celante prezenti la landon kaj ĝian kulturon kaj naturon al alilandaj esperantistoj. Malmultaj landoj en la mondo povas konkuri kun Nepalo rilate naturan, lingvan, etnan kaj kulturan diversecon. Partoprenante la renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon pri la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilandaj esperantistoj. Ni bonvenigas ankaŭ homojn, kiuj volas eklerni Esperanton dum la renkontiĝo.
La programo estas planita por taŭgi al ĉiuj aĝgrupoj. Dum via restado, vi loĝos en bonkvalitaj hoteloj en Katmanduo kaj en komfortaj gastejoj aŭ tendoj dum la piedvojaĝo. La aliĝkotizo inkluzivas ĉiujn loĝkostojn, transportokostojn, manĝokostojn kaj aliajn similajn elspezojn, krom asekuro. La kotizo estas kalkulita por kovri kostojn, ne por profito. Similaj turismaj servoj kutime estas multekostaj, sed multaj el niaj servoj estas volontule disponigitaj de nepalaj esperantistoj.
La ĉefa kialo por la renkontiĝo estas praktiki la lingvon. Nepalanoj apenaŭ povas vojaĝi por partopreni eventojn eksterlande pro financaj kialoj kaj vizaj problemoj. Lingvo bezonas praktikon kaj utiligon – sen tio, ĝi ne ekzistas. Ni do invitas eksterlandajn esperantistojn helpi nin plifortigi la movadon en nia lando.
Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la renkontiĝo en la Valo de Katmanduo, kie troviĝas la samnoma ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan heredaĵon atestas la historiaj kvartaloj kaj monumentoj de Katmanduo, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos observi kiel hinduoj kaj budhanoj restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj spite al la multflanka moderniĝo. Vi ankaŭ konatiĝos kun la kulturo kaj vivmaniero de homoj en la mezokcidenta parto de Nepalo.
La ĉefa parto de la venonta renkontiĝo estos piedvojaĝo en regiono proksimume 122 kilometrojn nordokcidente de Katmanduo, plejparte en Langtang Nacia Parko.
Dum la marŝado vi vizitos multajn allogajn lokojn, inkluzive de Sebrubesi (komenc- kaj finloko de rondvagado), Bamboo, Langtang Valo, Kyanjin Gompa kaj Sherpa Hotelo. Dum la piedvagado vi marŝos ĉefe en samaltaj lokoj de la nacia parko, kiu estas plena je akvofaloj. Vi vidos tiajn imponajn montojn kiaj Langtang Lirung, Langtang Ri, Dorje Lakpa, Yala Pico kaj aliaj lokaj neĝpintoj.
La vojo ĝis Langtang Valo iras tra neloĝataj rododendraj kaj pinaj arbaroj. La tereno estas kovrita de sovaĝaj floroj, inter kiuj la rododendro, la nacia floro de Nepalo, elstaras. Vi eble vidos nigrajn simiojn, cervojn, moskulojn kaj unujn el pli ol 250 specioj de montaraj birdoj. Ekde la komenco, vi havos okazojn observi la vivon kaj kulturon de etnaj popoloj, precipe la Tamangoj. Oni kredas ke ili, konataj pro sia honesteco kaj sincereco, devenas de Mongolio kaj Tibeto. Tradicie, ili estas terkultivistoj kaj brutobredistoj, kaj havas siajn proprajn lingvon, domstilojn, vestaĵojn, ornamaĵojn kaj kutimojn. Apartan famon ili ĝuas pro siaj belaj dancoj kaj muziko. La plejmulto el ili vivas sur altaj deklivoj sudokcidente de Langtang rivero. Ilia vivo estas modesta kaj penplena pro la malfacila laboro sur la deklivoj. Ili sekvas la budhisman religion.
Malkovru Langtang: Piedvagado tra la Himalajo.
Laŭtaga Programo:
Kotizo: 1.050 eŭroj
(Inkluzivas 11-tagan ekskurson, loĝadon en bonkvalitaj hoteloj, tri manĝojn ĉiutage, enirpagojn, migradpermesilojn kaj transportadon.)
Se vi deziras unuĉambran loĝadon (dum la tagoj en Katmanduo kaj aliaj lokoj), bonvolu aldoni 300 eŭrojn al la kotizo. La kotizo kovras ĉiujn manĝojn kaj loĝadon dum la tuta programo. Programŝanĝoj eblas pro neatenditaj cirkonstancoj.
Aliĝilo: https://eventaservo.org/e/a22e96
Esperanto-Asocio G.P.O. Box 10518 Katmanduo, Nepalo
Telefono: +977-9841273761
Retpoŝtoj: (e‑poŝto), (e‑poŝto)
Informoj: (e‑poŝto)
Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.
Bildoj: Mian Salam SHANY kaj Joel Fontaine.
Lernu Esperanton rete
Anthony Bodineau de la Londona klubo sendis informon pri la la aktualaj Zoom-kursoj ekde januaro 2026. Samkiel en Duolingo la angla pli- malpli estas bezonata, almenaŭ en la bazaj kursoj.
MALKOVRU ESPERANTON!
La lingvo kiu unuigas la mondon! Aliĝu al miloj da lernantoj konstruantaj tutmondajn amikecojn per Esperanto.
Semajnaj interretaj Esperanto-kursoj!
Ĉu vi pensas pri lernado kaj praktiki Esperanton, la internacian lingvon? Vi venis al la ĝusta loko! Ni ofertas semajnajn retajn esperanto-kursojn de komencanta (A1) ĝis progresinta (C1) nivelo. Vi povas legi pli pri ĉi tiuj diversaj niveloj en Vikipedio.
Ni ankaŭ povas helpi vin prepari por la oficiala esperanto-ekzameno (niveloj B1, B2, C1 kaj C2), kiu kutime okazas en junio rete kaj en certaj lokoj tutmonde.
Niaj 3-monataj retaj kursoj komenciĝas ĉiun januaron, aprilon kaj septembron. Kursoj okazas unufoje semajne per Zoom dum unu horo. Ĉiuj estas bonvenaj, sed bonvolu registriĝi nur se vi certas, ke vi povas ĉeesti plej multajn semajnojn, ĉar ĉiu grupo estas limigita al ĉirkaŭ 15 partoprenantoj.
Por pliaj informoj: www.kursaro.net/en
Kurso por komencantoj (nivelo A1-A2):
Ĉi tiu kurso baziĝas sur "Esperanto per Rekta Metodo" de Stano Marček kaj estas dividita en du trimonatajn periodojn (Komencantoj I kaj Komencantoj II). Se vi estas komencanto, kiu volas ekmergiĝi en la esperantajn akvojn aŭ se vi jam faris iom memstare, ĉi tiu kurso estas por vi.
Gramatikaj sesioj (nivelo A1-A2):
Ĉi tiuj sesioj, kiujn okazigas Anna Lowenstein sabate, estas por studentoj, kiuj ankoraŭ lernas Esperanton per Duolingo, Lernu.net aŭ similaj retejoj. Anna fokusiĝas al kelkaj specifaj gramatikaj punktoj ĉiusemajne.
Postkomencanta kurso (nivelo A2-B1):
Ĉi tiu kurso estas por studentoj, kiuj jam regas la bazaĵojn kaj volas celi iom pli alten.
Meza kurso (nivelo B1-B2):
Ĉi tiu kurso estas por studentoj, kiuj jam havas la nivelon B1. Ĝi konsistas el gramatikaj ekzercoj, legado kaj konversacioj.
Altnivela kurso (nivelo B2-C1):
Ĉi tiu kurso estas por studentoj, kiuj jam havas la nivelon B2. En ĉi tiu kurso vi legos mallongajn tekstojn, diskutos ilin kaj faros kelkajn gramatikajn ekzercojn.
Konversacia kurso:
La plej grava afero kiam vi lernas lingvon estas komenci uzi ĝin kun aliaj parolantoj post kiam vi havas la bazaĵojn kovritajn. Ne faru la oftan eraron pensi, ke estas pli bone atendi ĝis vi havos pli altan nivelon.
La bona afero pri Esperanto estas, ke eĉ spertaj parolantoj devis lerni ĝin iam, kiel vi ĵus faras nun. Se vi jam finis komencantan kurson, vi eble volas partopreni niajn konversaciajn sesiojn. Ili estas gvidataj de Peter Weide, denaska parolanto de Esperanto.
Se vi preferas individuan konversacion kun sperta esperantisto, tiam vi devus provi Ekparolu! Ĝi ne estas leciono, do ĉiu 30-minuta sesio estas malsama, ĉar ĝi dependas de la persono, kun kiu vi parolas, kompreneble, sed li/ŝi adaptiĝos al via nivelo, ĉar la celo estas helpi vin progresi.
Kvizkurso:
Paŝu en la mondon de la klasika aventurlibro Robinsono Kruso! Ĉiusemajne ni esploras kelkajn paĝojn de la romano per viglaj diskutoj kaj amuzaj plurelektaj kvizoj. Atendu ĉirkaŭ po 20 demandojn por sesio: kelkaj seriozaj, kelkaj stultaj, kaj kelkaj, kiuj ridigos vin. Vi povas legi la tekston anticipe en iu ajn lingvo, poste aliĝi al la klaso por paroli nur en Esperanto dum vi testas vian scion pri la rakonto.
Ĉi tiujn sesiojn gvidas Dennis Keefe, Esperantisto de la Jaro 2011.
Demando pri niaj kursoj? Bonvolu kontakti nin!
https://londonaesperantoklubo.com
Learn Esperanto online
DISCOVER ESPERANTO!
The language that unites the world! Join thousands of learners building global friendships through Esperanto.
Weekly online Esperanto classes!
Are you thinking of learning and practising Esperanto, the international language? You’ve come to the right place! We offer weekly online Esperanto classes from beginner (A1) to advanced (C1) levels. You can read more about these different levels on Wikipedia.
We can also help you prepare for the official Esperanto exam (B1, B2, C1 and C2 levels) which is usually held in June online and at certain locations worldwide.
Our 3-month online courses start every January, April, and September. Classes are held once a week on Zoom for one hour. Everybody is welcome but please register only if you are confident you can attend most weeks as each group is limited to about 15 participants.
For more information: www.kursaro.net/en
Beginners course (A1-A2 level):
This course is based on ”Esperanto by Direct Method” by Stano Marček and is divided into two three-month periods (Beginners I & Beginners II). If you’re a beginner looking to take your first steps into Esperanto waters or if you’ve already done a little by yourself, this course is for you.
Other courses:
Grammar sessions (A1-A2 level)
Post-beginners course (A2-B1 level)
Intermediate course (B1-B2 level)
Advanced course (B2-C1 level)
Conversation course
Quiz course
A question about our courses? Feel free to contact us!
https://londonaesperantoklubo.com