Enhavo
Nia klubano Paul de Beurs partoprenis en la televida programo På spåret
(Sur la trako) 2 oktobro legante tekston en esperanto.
Vår klubbmedlem Paul de Beurs deltog i På spåret 2 oktober där han läste en text på esperanto.
www.svtplay.se/video/8orrXaN/pa-sparet/avsnitt-3 42:19–46:00
(El eksterlando oni devas uzi VPN uzante la ligilon.)
(El eksterlando oni devas uzi VPN uzante la ligilon.)
Pri Ora Ĵurnalo
Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo.
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, (e‑poŝto) kaj Ingegerd Granat, 073-502 53 32, (e‑poŝto). Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, (e‑poŝto).
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.
Ora Ĵurnalo n-ro 99 ankaŭ troviĝas en PDF-versio ĉe www.esperanto-gbg.org
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, (e‑poŝto) kaj Ingegerd Granat, 073-502 53 32, (e‑poŝto). Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, (e‑poŝto).
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.
Ora Ĵurnalo n-ro 99 ankaŭ troviĝas en PDF-versio ĉe www.esperanto-gbg.org
Espeporko meditas
- La Libro- kaj Biblioteko-foiro en Gotenburgo ĵus okazis sen ĉeesto de la Esperanto-Societo de Gotenburgo – kaj SEF. La Esperanto-biblioteko en Stannum nun estas malestablita – sed havos novan vivon en Malmö.
- Ankaŭ la Internacia librorondo estas for.
- Kiu nova aktiveco do venos? Ni ne scias, sed foje oni devas forigi ion por havi lokon por novaj agadoj. Ni esperu!
- La ĝenerala elekto en Svedio ankoraŭ ne donis al ni novan registaron. La ukrainoj ankoraŭ suferas pro la milito kaj la civitanoj de Rusio pli kaj pli sentas la rezulton de la daŭrigo de la milito. Ĉie oni parolas pri paco. En la sesdekaj jaroj Soile Lingman vizitis packonferencon en Sovetio. Legu pri ŝiaj spertoj tiam!
- AI – Artefarita Inteligento – donas al ni helpon, malhelpon kaj foje ĝojon. Oni bezonas kaj scion kaj komunan saĝon por renkonti la nunajn defiojn. Oni notas, ke junuloj pli kaj pli ofte iras al kinejoj por ĝui pli prognozeblan mondon. Kaj en ĉi tiu numero la kantisto, aktoro k. t. p. Stefan Ljungqvist disradias sekurecon.
- Nun kaj la eklezio kaj la registaro petis pardonon al la sameoj pro mistraktado de ili dum jaroj. La artikolo pri sameoj daŭriĝas en tiu ĉi numero. La sameoj estas la sola indiĝena popolo en Eŭropo.
- Limerikoj estas por samlandanoj, ĉu ne? Malfacile tradukeblaj! Sed por svedoj la limerikoj de Roger Nilsson estas tre amuzaj.
- Ĉu esperanto kaj esperantistoj estas Kontraŭ la fluo? Meditu iomete pri la bildo kun tiu nomo!
- La novembra numero de Ora Ĵurnalo estos la 100-a. Kiel ni celebru tion?
- demandas al vi
- Siv
Ĉu vi volus aŭskulti ĵazon?
Kajskjul 8 por kulturo en Gotenburgo
de Ingegerd Granat
”Kajskjul 8” (Kaja budo 8) troviĝas en konstruaĵo situanta proksime al la Gotenburga Operejo kaj la bela haveno ĉirkaŭ la magazena kajo. La domo havas longan historion, kiu datiĝas de 1885 kaj tiutempe la domo estis uzata por transŝarĝado de importaj kaj eksportaj varoj al la haveno.
En la 1990-aj jaroj, la domo fariĝis io alia, loko por amuziĝo, prezentadoj kaj bona manĝaĵo. Do oni certe povus diri, ke la domo fariĝis grandskala spektakla restoracio, vera areno en historia loko por la gotenburga amuziĝo.
Bonvolu viziti kiam io okazas tie!
Kajskjul 8 för kultur i Göteborg
av Ingegerd Granat
Kajskjul 8 finns i en byggnad som ligger nära Göteborgsoperan och den fina hamnen omkring packhuskajen. Huset har en lång historia sedan 1885 och på den tiden användes skjulet för omlastning av import- och exportvaror till hamnen.
På 1990-talet blev huset något annat, en plats för nöjen uppträdanden och god mat. Så visst kan man säga att skjulet har blivit en showrestaurang med stora mått mätt, en riktig arena i en historisk miljö för Göteborgsunderhållningen.
Ta gärna vägarna förbi när det är något på gång!
Stefan Ljungquist – mirinda kantisto kaj aktoro
de Ingegerd Granat
Kiu ne memoras la
televidan serion ”Strömstadspolisen”?
Jes, tiu policano,
Evald Larsson, tiu kun bona koro kaj kiu partoprenis en
pafkonkursoj proksime kaj malproksime, kiujn li neniam finis pro
unu aŭ alia kialo.
En
”Strömstadspolisen”, li ludis kun kelkaj konataj
aktoroj kiel Per Oscarsson, Alf Nilsson kaj Evert Lindqvist.
Stefan Ljungquist mem havis la rolon de la iom malrapida policano,
kiu ofte havis bonŝancon ĉe sia flanko.
Li naskiĝis en
Gotenburgo la 4-an de septembro 1948 kaj dum sia kariero li
aktoris en operoj, muzikaloj, revuoj kaj teatro. Dum la 1970-aj
jaroj li estis konata kiel ”Trubadur X”.
Li studis ĉe la
Opera Akademio de 1972 ĝis 1975. Stefan Ljungquist famiĝis
en multaj kuntekstoj per sia granda kaj varma personeco kaj sia
potenca kantvoĉo. Liaj aktivaj jaroj estis inter 1968 kaj
2023.
Bona amiko montris
al mi lian someran dometon sur Brännö kiam mi vizitis
ŝin. Verŝajne ne estis mirinde, ke li bezonis lokon por
retiriĝi kaj ripozi, kaj kia estus pli bona loko ol insulo.
Stefan Ljungqvist
mortis je la aĝo de 74 jaroj la 7-an de junio 2023.
Eble li portis ”Teatran Boaton” al la
alia flanko, en kiu li kantis la rolon de la nigra Joe, kiun li
interpretis tiel bele en la vivo.
Stefan Ljungquist – en fantastisk sångare och skådespelare
av Ingegerd Granat
Vem kommer inte ihåg
serien ”Strömstadspolisen”?
Ja, den polisen,
Evald Larsson, han med det goda hjärtat och som deltog i
skyttetävlingar när och fjärran som han av den ena
eller andra anledningen aldrig fullföljde.
I Strömstadspolisen
spelade han med en rad kända skådespelare som Per
Oscarsson, Alf Nilsson och Evert Lindqvist. Själv hade Stefan
Ljungquist rollen som den lite trögtänkte polisen som
ofta hade tillfällighetens tur med sig.
Han föddes i
Göteborg den 4:e september 1948 i Göteborg och han kom
under sin karriär att uppträda i operor, musikaler,
revyer och teater. Under 1970-talet gick han under namnet Trubadur
X.
Han utbildade sig på
operahögskolan 1972–1975. Stefan Ljungquist gjorde sig
känd i många sammanhang med sin stora och varma
personlighet och sin kraftfulla sångröst. Hans aktiva
år var mellan 1968 och 2023.
En god vän
pekade ut hans sommarstuga ute på Brännö när
jag besökte henne. Det var nog inte konstigt att han behövde
ett ställe att dra sig tillbaka till för att vila, och
vad är då bättre än en ö.
Stefan Ljungqvist
dog 74 år gammal den 7:e juni 2023.
Kanske tog han ”Teaterbåten”
till andra sidan i vilken han sjöng rollen som den svarte Joe
som han så fint tolkade i livet.
En Gotenburgo la sveda televido filmis epizodon de Heredanto nekonata
Teksto kaj bildoj: Siv Burell
Marta
Strandkulle ne havas konatajn heredantojn,
tial SVT serĉas homojn, kiuj konis ŝin. Ĉar Marta
flue parolis Esperanton, oni kontaktis Esperanto-organizaĵojn
– kaj je nacia kaj je loka niveloj en Svedio. Montriĝis,
ke Ann-Louise Åkerlund,
la membro-sekretario de la Sveda Esperanto-Federacio, estis
kunstudanto de Marta dum la Esperanto-kurso ĉe la Popola
Altlernejo de Karlskoga en 1998. La kurson iniciatis kaj gvidis
Lars Forsman. Bedaŭrinde li forpasis antaŭ kelkaj jaroj;
alie, li eble estus povinta doni indikojn por la serĉado de
eventualaj heredantoj. Dum la 15 jaroj antaŭ
sia emeritiĝo Lars fariĝis konata
figuro en Esperanto-rondoj.
Kiam SVT decidis
intervjui Ann-Louise en Gotenburgo, oni elektis la parkon
Trädgårdsföreningen kiel lokon. Esperanto-leciono
devis servi kiel fono por la intervjuo.
Paul de Beurs
– origine el Nederlando – gvidas la sabatajn kursojn,
kaj por tiu ĉi okazo li interŝanĝis la klasĉambron
de Redbergskolan al la kafejo Rosenkaféet ene en la parko.
La plano origine estis renkontiĝi ekstere, sed pluvo devigis
ŝanĝon de planoj. Kompreneble, estis aliaj gastoj en la
kafejo, kaj oni informis ilin pri la projekto.
La programo
komenciĝis per tio, ke Christin Granat
ludis la Esperanto-himnon, kaj ni – proksimume dek
esperantistoj – kantis la unuan strofon.

Ingegerd
Granat, prezidanto de la Gotenburga
Esperanto-Societo, bonvenigis ĉiujn, kaj poste Paul de Beurs
komencis la tiutagan lecionon.
Lasse
Granat legis eltiraĵojn el artikolo
en la septembra numero de nia kultura revuo, Ora Ĵurnalo. Lia
bonega basvoĉo plenigis la ĉambron. La artikolo temis
pri la turego Karlatornet, la plej nova orientilo de Gotenburgo.
Eva Lindehag, la aŭtoro de la artikolo, tiutage prizorgis
hundon, do anstataŭe venis ŝia fratino
Åsa. La fratinoj havis tre malsamajn
spertojn vizitante la turon: Eva sentis teruron, dum Åsa
estis ravita. Esti en la vitra skatolo – pli ol 200 metrojn
super la grundo – ĉirkaŭita de vitra planko,
vitraj muroj kaj vitra plafono, estis
malagrabla sperto por Eva, sed pura ĝuo
por Åsa.
Kattis Ahlström,
kiu intervjuis Ann-Louise, antaŭe lernis kelkajn esperantajn
frazojn: Saluton! Kiel vi fartas? Ĉiam plaĉas al
esperantistoj, kiam oni uzas la plej inteligentan lingvon de la
mondo.
Post
la intervjuo, Ann-Louise sidiĝis inter la lernantoj de Paul.
La leciono daŭris
per tio, ke Paul parolis pri la Universala Kongreso (UK) de 2026
en Graz, Aŭstrio.
Tamen,
tio ne estis tute la fino. Sten Svenonius venis por diskuti pri
ebla venonta semajnfina kurso en Malmö. La biblioteko de
Malmö nun transprenis la Esperanto-bibliotekon de Gotenburgo
en Stannum. Oni planas ankaŭ literaturan seminarion, kiu
okazos paralele al la kurso en Malmö
malfrue majo, kaj komenculan kurson.
Hundoj ne estas
permesataj en Rosencaféet, sed oni trovas paserojn kaj
interne kaj ekstere de la kafejo. Afiŝoj konsilas al gastoj
atenti pri sia manĝaĵo. Dum mi koncentriĝas pri
trovado de telefonnumero, Ingegerd kaptas la okazon por foti.
Ankoraŭ ne
estas konate, kiam ĉi tiu epizodo de Arvinge okänd estos
elsendata en televido. Kompreneble, ni esperas, ke oni trovos
heredantojn. La fakto, ke Marta Strandkulle parolis Esperanton,
estas kompreneble aparte ĝojiga. Por ni gravas vidi
Esperanton prezentatan en televido! Eble nova Esperanto-printempo
estas ĉe la horizonto – esperas,
Siv Burell – kaj certe multaj
aliaj.
SVT har i Göteborg spelat in ett avsnitt av Arvinge okänd
Text och bild: Siv Burell
Marta Strandkulle
har inga kända arvingar, så SVT söker personer,
som har känt Marta. Eftersom Marta behärskade esperanto,
vände man sig till esperantoorganisationer – centralt
och lokalt i Sverige. Det visade sig att Ann Louise
Åkerlund, medlemsansvarig för
Sveriges Esperantoförbund hade varit kurskamrat med Marta på
esperantoterminen på Karlskoga folkhögskola 1998.
Initiativtagaren och ledaren för Esperantoterminen var Lars
Forsman. Tyvärr avled han för några år
sedan, annars hade han kanske också kunnat ge ledtrådar
i sökandet efter Martas ev. arvingar. Under de 15 år
Lars, före sin pensionering, hade esperantoundervisning i
Karlskoga för svenska och utländska elever, blev han ett
känt namn i esperantokretsar.
Då SVT bestämt
sig för att intervjua Ann-Louise i Göteborg, föll
valet på Trädgårdsföreningen. En
esperantolektion skulle inrama intervjun.
Paul
de Beurs – ursprungligen från
Nederländerna – leder lördagskursen och nu fick
han byta ut Redbergsskolans lokal mot Rosencaféet i
Trädgårdsföreningen. Först var det tänkt
att vi skulle vara utomhus, men regnet ändrade planerna. I
cafésalen fanns förstås några andra
gäster. De fick information om projektet.
Programmet inleddes
med att Christin Granat
spelade esperantohymnen och vi – ett 10-tal esperantister –
sjöng den första versen.

Ordförande för
Göteborgs Esperantoförening, Ingegerd
Granat hälsade alla välkomna,
varefter Paul de Beurs började dagens lektion.
Lasse
Granat fick läsa delar av en artikel
ur septembernumret av vår kultur-tidskrift
Ora Ĵurnalo. Hans härliga basröst
fyllde salen. Artikeln handlade om Karlatornet, Göteborgs
nyaste landmärke. Eva Lindehag, som skrivit artikeln, var den
här dagen hundvakt, så hennes syster
Åsa kom istället. Systrarna
upplevde besöket i tornet helt olika – Eva med skräck
och Åsa med förtjusning. Att i glasboxen, mer än
200 m. över marken, vara omgiven av glasgolv, glasväggar
och glastak utan att ha något att hålla sig i, var en
obehaglig upplevelse för Eva, men en njutning för Åsa.
Kattis Ahlström,
som intervjuade Ann-Louise hade i förväg lärt sig
ett par eperantomeningar: Saluton! Kiel vi fartas? Alltid populärt
bland esperantister, när världens smartaste språk
används.
Efter
intervjun slog sig Ann-Louise ner bland Pauls elever.
Lektionen fortsatte
med att Paul berättade om UK 2026 i Graz, Österrike.
Riktigt slut var det ändå inte. Sten
Svenonius kom för att diskutera en ev, kommande kurshelg i
Malmö. Malmö bibliotek har numera tagit över
Göteborgs esperantobibliotek i Stannum. Man planerar ett
litteratur-seminarium parallellt med Malmökursen i slutet av
maj och en nybörjarkurs.
Hundar
är inte välkomna på Rosencaféet, men
gråsparvar finns både i och utanför caféet.
Skyltar råder gästerna att bevaka sin mat. Medan jag
koncentrerar mig på att hitta ett telefonnummer, passar
Ingegerd på att ta en bild.
När det här
avsnittet av Arvinge okänd sänds i TV vet man i nuläget
inte. Vår förhoppning är förstås, att
man ska lyckas hitta arvingar. Att Marta Strandkulle talade
esperanto, är förstås extra roligt. Att språket
esperanto förekommer i TV är viktigt för oss!
Kanske nalkas en ny esperantovår –
hoppas
Siv Burell – och säkert
många fler.
Limerickar skrivna av Roger Nilsson, Göteborg
Kalle som bodde i Skår
Skulle fyllt 75 detta år
Men se, åren försvann
Sådant händer iblann’
Och av Kalle finns nu ens ett spår.
En gammal gubbe från Lunden
Skulle sätta på koppel på hunden
Men man märkte rätt snart
Att när allting var klart
Var det gubben som själv blivit bunden.
En gränskontrollant i Debrecen
var så flitig att han blivit känd sen
den gång Ungern blev svart
för han orsaka’ att
ens fotonerna slapp över gränsen.
Per-Erik, helt lugn utan stress
va’ en jävel att skriva på vers
Det hände en da’
”Vem e du”, någon sa
”Jag är Per, men jag kallas Pervers.”
En man på en marknad i Kinna
Bytte grejer med Marks härskarinna
Och när allting var bytt
och allt gammalt blitt nytt
var det hon som var man, han var kvinna.
En same vid namn Pelle Sköld
Skulle tävla i bistraste köld
vann en tävling på is
och tänk vilket pris!
Vad han vann, det var Norrlands Guld!
En kille i gjutarebranschen
tappa’ en dag helt balansen.
När han kokillen vält
blev han själv däri smält.
Han fick jobb som staty uppå Skansen.
Presidenten vid namn Donald Trump
Mot klimatet på jorden för kamp
När han talar om kol
Blir det mer än jag tål
Då knyter sig magen av kramp.

Vad är bäst?
1. En ren attack.
2. En renattack.
3. En renat, tack.
Kiel mi perdis mian feliĉon
Jindriŝka Drahotov, Ĉeĥio, sendis la jenan artikolon pri AI.
Verkis:
Oldřich Arnošt Fischer
15-a Bjelisto kaj kajeroj
”Esperanto ligas homojn”. Perditaj en la reto 2026.
15-a Bjelisto kaj kajeroj
”Esperanto ligas homojn”. Perditaj en la reto 2026.
Kiam en la mondo aperis interreto, mi miris: ”Interreto? Kio estas tio? Ĉu tio estas iu kabareto? Ja mi scias diferencon inter tabureto kaj minareto, sed la vorton interreto mi neniam aŭdis”. Eĉ kiam oni al mi priskribis historion kaj avantaĝojn de la interreto, mi longtempe obstine rezistis. Sed poste mi danke al la interreto trovis la unuan utilan informon kaj ekkomprenis, kiel multe da avantaĝoj al mi la interreto povas doni. Mia horizonto plilarĝiĝis!
Sed, sincere dirite, mi estas strangulo, kiu volas esti feliĉa, sed estas atentema. Kiel multe da proponoj de feliĉo mi sur la interreto trovis kaj tuj poste perdis! Ekzemple politikistoj de unu el niaj politikaj partioj al mi rete promesis preskaŭ surteran paradizon, se mi donos al ili mian voĉon. Ili havas grandajn ambiciojn, spertajn ekspertojn, precipe ekonomojn, kaj jam bonege scias, kiel gvidi nian popolon al eterna bonstato. Certe ili faros grandajn ekonomiajn reformojn, danke al kiuj mi pagos malgrandajn impostojn. Mia emerita pensio ekkreskos. Dankon, sed ili ne skribis, kiel pro tiuj ŝanĝoj trovos monon. Pro tio mi balotis por alia partio kaj ĝis nun ne estas riĉulo. Tiel mia feliĉo perdiĝis. Multe da feliĉo promesas reklamoj pri alkoholaĵoj. Vane, ĉar mi estas abstinento. Dum mia vivo mi ŝparis iun monon, ne multe, sed mi estas kontenta kun tio, kion mi havas.
Kiel naiva mi estas! La interreto, fonto de la feliĉo, min informas, ke mi povas esti pli riĉa, eĉ fariĝi milionulo, se mi mian monon bone investos. Plej bone estos investi mian monon en la kompanion Honesta kaj Pli Honesta. Kruda petrolo, ebona ligno, diamantoj ktp. Mia mono ne kuŝu neutile en banko, sed kreu por mi pli multe da mono! Bone, sed sur reto mi ankaŭ trovis informon pri juĝo kontraŭ ĉefo de menciita kompanio, kiu jam kelkajn monatojn pro fraŭdo spiras kvadratetan aeron kaj ĉiutage diligente fabrikas paperajn saketojn! Pro tio mi ĝis nun mian ŝparitan monon ne investis kaj neglektis mian feliĉon.
Surprizo! Bonaj homoj ankoraŭ ekzistas! Nekonataj amikoj el vilaĝo Paviana Vadejo, kiu situas en afrika ŝtato Rumbumburo al mi sendas urĝan retmesaĝon. Kio okazis? Nekredeble! Iu riĉa germana ĉasisto, kiu havis la saman familian nomon kiel mi, en afrika ĝangalo dum ĉasado de hipopotamoj tragike dronis. Lia boato hazarde renversiĝis … Oni trovis lian korpon nur kiam la rivero elsekiĝis… Kompatinda sinjoro Fischer havis neniujn heredantojn. Miaj amikoj scias pri milionoj da eŭroj kaj iom da oro, sed malbonŝance ili mem ne kapablas la monon preni el banko. Ĉu tio ne estas peĉo? En tiu mizera situacio ili ĝustatempe rememoris pri mi, kiu loĝas en Eŭropa urbo Brno kaj certe al ili helpos. Kompreneble, ke kiam ili kun mia financa subteno la monon kaj oron akiros, ili juste kun mi dividos. Por necesa traktado kun la banko kaj doganistoj ili bezonos nur du milojn da eŭroj, kiujn mi sendos al banka konto … Precipe mi devas agi rapide kaj diri pri tio al neniu. Mi ilin obeis kaj vere agis rapide, tio signifas, ke mi tuj retletere direktis ilian konduton en limojn normajn kaj konformajn. Kial mi perdis mian feliĉon? Se mi ne estus atentema, mi povus esti milionulo. Aŭ almozulo.
Mia vivo estas eventoriĉa.
Venontfoje min feliĉigis foto de belega fraŭlino en kamufla uniformo. Ŝi estas usona soldatino kaj serĉas amikon. Do, mi estas feliĉe edziĝinta, sed se vere temus pri amika rilato … kial ne amikiĝi? Mi ĝentile al ŝi respondis, ke ŝi estas en aĝo de mia nepino, sed se ni havos la samajn aŭ similajn interesojn, ni povos esti interretaj amikoj… Feliĉo al mi ekridetis! Jam post tri horoj mi retletere ricevis pluan informon. La fraŭlino estas usona subleŭtenantino. Ŝi jam tri monatojn servas en armea misio en Respubliko Kamelujo, interesiĝas pri trikado, pentrado, kuirado, astronomio kaj pafado, kaj ŝia komandanto estas kolonelo Charles Smith.
Kion mi faris? Mi petis ŝin transdoni al la kolonelo mian sinceran saluton – kaj finis kun ŝi ĉiujn kontaktojn. Kial? Ŝi vere estis bela, sed antaŭ multe da jaroj mi servis en armeo, pro tio mi bone scias, ke vera soldato aŭ soldatino devas neniam al iu diri nomon de sia komandanto. Ne, verŝajne tiu fraŭlino pozis al fotisto en ies uniformo, sed ne estas soldatino. Denove mi perdis mian feliĉon! Sed pensante pri ĉiuj miaj interretaj aventuroj mi demandas, ĉu sur la reto mi vere perdis mian feliĉon? Ne, mi estas nature feliĉa homo kaj ĝuas la vivon. Sur la reto ĉiuj bonkoruloj senĉese volas mian feliĉon.
Mi ĝin donos al neniu!
Bona humoro ne solvas ĉiujn problemojn, sed kolerigos tiom da homoj, ke estas bone ĝin teni.
Kial Artefarita Inteligento halucinas foje?
Walter Klag, Aŭstrio havas demandojn al AI.
Respondo de AI:
Artefarita Inteligento (AI) – specife grandaj lingvomodeloj kiel ChatGPT – ”halucinas” (t. e. memfide elpensas falsajn informojn), ĉar ĝi ne funkcias kiel homa cerbo aŭ serĉilo, sed kiel tre evoluinta tekst-antaŭdirilo.
Jen la ĉefaj teknikaj kialoj, kial AI foje kreas falsajn faktojn:
1. Statistika antaŭdiro, ne kompreno
AI ne ”scias” kio estas la vero. Kiam vi faras demandon, la modelo kalkulas, kiu vorto plej verŝajne devus sekvi la antaŭan vorton, bazite sur miliardoj da tekstoj, kiujn ĝi legis dum sia trejnado. Se la plej ”verŝajna” sekva vorto science aŭ historie estas malmola eraro, la AI tamen skribos ĝin, ĉar la statistiko tiel sugestis.
2. Mankoj kaj eraroj en la trejnaj datumoj
AI lernas de la interreto. Se la trejnaj datumoj enhavas falsajn novaĵojn, mitojn, biasojn aŭ kontraŭdirajn informojn, la AI lernos tiujn erarojn. Krome, se pri iu tre specifa aŭ malofta temo ekzistas tre malmulte da tekstoj en la interreto, la AI ”plenigas la truojn” per divenoj.
3. ”Plezurigi” la uzanton (subfona dezajno)
Lingvomodeloj estas trejnitaj por esti helpemaj kaj doni fluajn, kompletajn respondojn. AI malamas diri ”Mi ne scias”. Kiam ĝi trovas sin en situacio, kie mankas al ĝi precizaj datumoj, ĝia interna algoritmo preferas krei kreivan (sed malveran) respondon ol lasi la uzanton sen respondo.
4. Mankas ligo al la reala mondo
Por AI, vortoj estas nur matematikaj kodoj (vektoroj). Al ĝi mankas komuna prudento kaj fizika sperto. Ĝi ne povas rigardi tra la fenestro aŭ kontroli sian propran logikon per realmonda sperto. Pro tio, ĝi povas generi tekston, kiu gramatike kaj stile estas perfekta, sed logike tute absurda.
Kiel eviti ke AI trompu vin?
- Kontrolu gravajn faktojn: Neniam blinde fidu AI pri juraj, medicinaj aŭ gravaj historiaj detaloj.
- Petu fontojn: Vi povas peti la AI indiki fontojn aŭ uzi modelon, kiu havas rektan aliron al la interreto por serĉi aktualaĵojn.
- Donu klaran kuntekston: Ju pli preciza estas via demando, des malpli da spaco restas por ke la AI mem elpensu detalojn.
Ĉu vi volas, ke ni rigardu specifan ekzemplon de AI-halucino, aŭ ĉu vi interesiĝas pri kiel inĝenieroj nuntempe provas solvi ĉi tiun problemon (ekz. per RAG aŭ plibonigita trejnado)?
Respondoj de AI povas enhavi erarojn.
”Kontraŭ la fluo”
De Esperanto – al Esperanto…… La bildo venis al mia digitala leterkesto.
Bela, ĉu ne? Kio estas pli detale la mesaĝo de la bildo, laŭ vi?
Proponoj estas bonvenaj! Ĉu vi volus skribi tekston al la bildo por la novembra numero? Ni bonvenigas multajn tekstojn!
/Siv
Internacia Esperanto-Instituto: Pri diskuteblaj vortoj

”Ni kune faru la mondon pli verda.”
”Ne vortoj, sed agoj.”
”Ne vortoj, sed agoj.”
Internacia
#Esperanto-Penso
La rakonto pri ”Pipi Ŝtrumpolonga” estas konata al multaj generacioj. Multaj legis mem la libron pri Pipi, al multaj laŭtlegis ĝin gepatroj aŭ geavoj. Ĝi estas libro de infaneco de multaj el ni.
Antaŭ kelkaj jaroj komenciĝis debato pri ŝangi vortojn kaj esprimojn en novaj eldonoj. La debato pri Pipi Ŝtrumpolonga estas bona ekzemplo de la konflikto inter malnova literatura verko, historia kunteksto kaj nuntempaj lingvaj normoj.
En la originalaj libroj de Astrid Lindgren, la patro de Pipi, Efraim Ŝtrumpolonga, estas kapitano kaj poste fariĝas negroreĝo. En kelkaj novaj eldonoj li estas nomata la reĝo de insulo en la Suda Maro.
La problemo estas, ke la vorto ”negro”, kvankam ĝi iam estis uzata pli ordinare en la sveda lingvo, hodiaŭ estas konsiderata ofenda kaj malestimiga nomo por homoj kun nigra haŭto. Krome, la bildo de eŭropa blankulo kiel ”reĝo” super la indiĝena loĝantaro povas aspekti kiel produkto de la tiama kolonia mondpercepto.
Tial kelkaj eldonistoj kaj gepatroj demandis: ĉu infanoj ankoraŭ devas legi tiun tekston sen ŝanĝoj?
Miaopinie, se oni provas retuŝi aŭ reverki klasikan verkon, por ke ĝi konformiĝu al la hodiaŭaj valoroj, oni riskas forgesi ke la originala teksto ankaŭ estas historia dokumento. Ĝi montras, kiel homoj iam pensis kaj parolis.
Pipi mem estas eksterordinare kontraŭa al aŭtoritatoj, konvencioj kaj ”tiel devas esti”. Ŝi ne akceptas la kutimajn regulojn nur ĉar plenkreskuloj diras, ke ili estas ĝustaj.
Pro tio estas iom ironie, se oni uzas ŝian libron por instrui, ke ĉiuj malnovaj tekstoj devas esti konformigitaj al la nuna pensado. Pli interesa pedagogia vojo estus demandi infanojn:
”Kial oni uzis tiun vorton tiam, kial ĝi ĝenas homojn hodiaŭ, kaj ĉu ni opinias, ke aŭtoro de malnova libro devas ŝanĝi sian tekston?”
Tiel oni ne nur forigas la problemon – oni lernas pensi pri ĝi.
Kaj tio, laŭ mi, estas multe pli interesa ol simple reskribi la historion por ke ĝi aspektu kvazaŭ la problemo neniam ekzistis.
/Siv
Pri la samea popolo
De
Monica Eissing – Parto 2
La
historio de la sameoj
La glaciepoko
finiĝis antaŭ 10 000 jaroj. Tiutempe homoj alvenis en
Skandinavion el du diversaj direktoj. Unu grupo de
ĉasistoj-kolektistoj setlis en la sudaj regionoj, dum la alia
alvenis en la nordon. Arkeologoj malkovris artefaktojn
indikantajn, ke homoj vivis per ĉasado kaj fiŝkaptado en
Sápmi antaŭ 10 000 jaroj. Sameaj artefaktoj datantaj
de antaŭ mil jaroj estis trovitaj ĉe Vivallen en
Härjedalen. Oni ankaŭ malkovris restaĵojn de la
tradicia samea loĝejo kåta kaj objektojn montrantajn,
ke la sameoj komercis kun aliaj popoloj.
Komence la sameoj
ĉasis sovaĝajn boacojn, sed poste ili komencis
malsovaĝigi ilin. Neniu scias precize, kiam tio okazis,
kvankam malsovaĝigitaj boacoj jam ekzistis antaŭ mil
jaroj.
Unu metodo por kapti
sovaĝajn boacojn implikis la uzon de malsovaĝa ina boaco
(vaja). Ŝi allogis sovaĝajn virboacojn (sarv), ebligante
ilian kapton dum ili proksimiĝis.
Laŭ fontoj el
la 16-a jarcento, familio povis posedi inter dek kaj dudek
boacojn. Oni melkis ilin kaj uzis ilin kiel ŝarĝ- kaj
tirbestojn.
La
reĝo postulas imposton
En 1533, la sveda
reĝo Gustavo Vasa dekretis, ke la sameoj pagu impostojn al
Svedio. Tamen, oni ne rajtis malbone trakti ilin, kaj ili
konservis la rajton ĉasi kaj fiŝkapti sur siaj terenoj.
La vokto kolektis la
imposton. Familio povis pagi 40 sciurfelojn jare. La vokto sendis
ilin al Stokholmo, kie oni inspektis ilin kaj registris la
detalojn pri la imposto. Dokumentoj el tiu tempo ankoraŭ
ekzistas.
Pli
altaj impostoj
En la 17-a jarcento,
reĝo Karolo la 9-a altigis la impostojn por la sameoj. Ili
devis transdoni parton de siaj boacoj. En sia kulmino, la reĝo
posedis ĉirkaŭ 1 000 boacojn en Sápmi.
Tio malfaciligis la
vivtenadon de la sameoj. Iuj translokiĝis suden, dum aliaj
iris al Norvegio. La reĝo tiam konstatis, ke necesas denove
malaltigi la imposton.
Vivmalfacilaĵoj
devigis la sameojn ŝanĝi sian vivmanieron. Sovaĝaj
bestoj iĝis pli malabundaj dum la samea loĝantaro
kreskis; sekve, boacoj iĝis ĉiam pli gravaj. Ili akiris
pli da malsovaĝigitaj boacoj kaj adoptis nomadan vivmanieron.
Ili pasigis la plejparton de sia tempo en la arbaroj kaj foje en
la pli malaltaj montarregionoj – kaj somere, proksime de la
fjordoj – por ebligi al la boacoj paŝtiĝi.
Oni kreis foirejojn
por ebligi al impostkolektistoj kolekti la impostojn. La plej fama
el ili estas la Foiro de Jokkmokk. Foiro okazas tie ĉiun
vintron ekde 1605, escepte de la tempo de la pandemio de COVID-19,
kiam ĝi okazis ciferece.
La foiro funkcias
kiel grava kunvenejo por sameoj el la tuta Sápmi.
Svedio
koloniigas Sápmi-on
Svedio ekregis la
terojn de la sameoj en la 17-a jarcento. Norvegio, Finnlando kaj
Rusio faris same. Sápmi estis koloniigita kaj dividita per
novaj limoj. Tamen, la landoj militis unu kontraŭ la alia,
kaj la limoj ŝanĝiĝis plurfoje.
La
arĝentminejo ĉe Nasafjäll
En 1634, novaĵo
atingis Stokholmon. Distriktestro raportis, ke sameo malkovris
arĝenton ĉe Nasafjäll, proksime al la norvega limo.
Multaj eŭropaj nacioj koloniigis teritoriojn en aliaj
mondopartoj kaj trovis tie grandajn riĉaĵojn. Svedio
same esperis riĉiĝi per la rimedoj trovitaj en Sápmi.
La arĝentminejo
ĉe Nasafjäll estis malfermita. Oni bezonis boacojn por
transporti la ercon el la minejo, kio devigis la sameojn plenumi
transportajn laborojn inter Nasafjäll kaj la marbordo. Temis
pri elĉerpa laboro, kaj multaj fuĝis al Norvegio por
eviti ĝin.
La minejo funkciis
dum nur 25 jaroj kaj produktis malmulte da arĝento. Poste,
oni malkovris aliajn naturajn rimedojn en Sápmi, inkluzive
de minejoj enhavantaj ferercon. Nova epoko komenciĝis –
epoko, en kiu Svedio elprenis valorajn rimedojn el Sápmi.
Agrikulturistoj
sur la tero de la sameoj
Ekde la fino de la
17-a jarcento, la svedaj reĝoj deziris, ke pli da homoj
translokiĝu al Sápmi. Tio estis maniero koloniigi la
teron de la sameoj. Tiuj, kiuj translokiĝis tien, ricevis
teron kaj estis liberigitaj de impostopagado dum 15–20
jaroj.
Agrikulturistoj
bruligis arbarojn por liberigi teron por kultivado. Sekve, la
sameoj ne plu povis ĉasi en tiuj regionoj, kaj la boacoj
havis nenion por manĝi.
Konfliktoj ekestis
pri lagoj. Kaj la sameoj kaj la agrikulturistoj bezonis fiŝkapti
por havigi al si manĝaĵon. Aliaj konfliktoj okazis, kiam
boacoj vagis sur la teron de la agrikulturistoj kaj kaŭzis
damaĝon.
Ekzistis lokoj, kie
ambaŭ grupoj povis kunekzisti sen konflikto. Ankaŭ la
sameoj komencis kultivi la teron.
Grava
rajto
En 1751 oni fiksis
limon inter Svedio kaj Norvegio. Oni ellaboris interkonsenton pri
la rajtoj de la sameoj. La plej grava dispozicio estis, ke ili
povis transiri la limon kun siaj boacoj, same kiel ili ĉiam
faris. Ambaŭ landoj montris deziron protekti la vivmanieron
de la sameoj. La interkonsento restas valida ĝis hodiaŭ.
Svedio
ŝtelas la teron de la sameoj
La vivkondiĉoj
de la sameoj en Svedio signife malboniĝis dum la 19-a
jarcento. Aŭtoritatoj faris multajn decidojn, kiuj limigis
iliajn rajtojn. Oni dekretis, ke ĉiu tero nek konstruita nek
kultivata estu konsiderata ŝtata posedaĵo. Svedio ŝtelis
la teron de la samea popolo – kaj faris tion sen milito aŭ
uzo de armiloj.
Rasismo
kaj subpremo
Dum la 18-a
jarcento, multaj homoj en Eŭropo ekkredis, ke iuj kulturoj
estas superaj al aliaj. Nomada kulturo estis konsiderata malpli
evoluinta ol la kulturo de setlintaj terkultivistoj. Poste aperis
la ideo, ke la homaro dividiĝas je apartaj rasoj kun diversaj
trajtoj, el kiuj iuj estas taksataj superaj al aliaj.
Tiuj rasismaj ideoj
influis la traktadon de la sameoj en Svedio dum la 19-a jarcento.
”Lapono
devas esti lapono”
En Svedio regis la
opinio, ke ”Lapono devas esti lapono”. Tio signifis,
ke oni atendis de ili vivi aparte de la cetera sveda loĝantaro.
Specifaj leĝoj reguligis la vivon de la sameoj, kaj
”Lapono-inspektisto” certigis la observadon de tiuj
reguloj – ekzemple malpermesante al ili konstrui domojn kaj
devigante ilin loĝi en tradiciaj kåta-loĝejoj, kaj
ankaŭ malpermesante al ili posedi arbaron aŭ terkultivan
teron. Tamen, multaj sameoj jam delonge loĝis en domoj kaj
kultivis sian propran teron.
Minacoj
kaj malamo
Rasismo kontraŭ
la samea popolo ankoraŭ ekzistas. Ĝi manifestiĝas
diversmaniere, ekzemple per la uzo de malestima lingvaĵo aŭ
per minacoj kontraŭ sameoj en sociaj retejoj. Alia ekzemplo
estas la turmentado aŭ mortigado de boacoj.
Malamkrimoj okazas,
kiam oni faras krimon pro malamo aŭ antaŭjuĝo
kontraŭ specifa homgrupo. Krimintoj de malamkrimoj povas esti
kondamnitaj pro incitado kontraŭ etna grupo. Tre malmultaj
homoj estis kondamnitaj pro malamkrimoj kontraŭ sameoj.
De
nomada lernejo al samea lernejo
La lerneja sistemo
estis ekzemplo de la politiko ”Lapono devas esti lapono”.
La Leĝo pri nomada lernejo estis enkondukita en 1913.
Instruistoj vojaĝis al komunumoj de boacpaŝtantaj
sameoj. Lecionoj okazis en la kåta dum nur kvar horoj tage.
La infanoj ricevis malpli bonkvalitan edukadon simple pro tio, ke
ili estis sameoj.
La samea popolo
protestis kontraŭ la nomadaj lernejoj, kaj kun la tempo la
lernejoj pliboniĝis. Komence de la 1960-aj jaroj, oni
enkondukis unuecigan sistemon de deviga instruado por ĉiuj
infanoj en Svedio, inkluzive de sameoj. En la 1970-aj jaroj oni
kreis specon de deviga lernejo kun samea fokuso; en tiuj lernejoj
oni subtenas lernantojn en la evoluigo de ilia samea identeco,
kulturo kaj lingvo.
Samea
rezistado
En la frua 20-a jarcento, la sameoj komencis
rezisti kontraŭ rasismaj politikoj. Unu el la plej aktivaj
figuroj estis la akuŝistino Elsa Laula
Renberg, kiu batalis por la rajtoj kaj de
la sameoj kaj de virinoj. Ŝi helpis fondi la Centran asocion
de la laponoj kaj verkis pri la vivo de la sameoj. Interalie, ŝi
postulis, ke oni permesu al la sameoj posedi sian propran teron.
Deviga
translokigo de la sameoj
En 1919, Svedio kaj
Norvegio interkonsentis pri novaj regularoj por boacopaŝtistoj.
Tio signifis, ke malpli da boacoj rajtis paŝtiĝi en
Norvegio. La sekvoj por la sameoj en Svedio estis severaj; ili ne
plu povis konduki siajn boacojn al paŝtejoj en Norvegio, kaj
la paŝtejoj disponeblaj en Svedio estis nesufiĉaj.
Sekve, svedaj aŭtoritatoj volis, ke ili translokiĝu pli
suden. Pli ol 400 sameoj estis devigitaj translokiĝi, kaj
multaj familioj estis disigitaj.
Sveda
leĝo difinanta, kiu estas sameo
Leĝo promulgita en 1928 difinis, ke nur
boacopaŝtistoj estas konsiderataj sameoj. Tiuj, kiuj vivis
alimaniere, ne estis klasifikitaj kiel sameoj. Tiu situacio
malavantaĝigis sameajn virinojn; se samea virino edziniĝis
al ne-samea viro, ŝi ne plu rajtis labori kiel boacopaŝtisto.
La leĝo restis valida ĝis 1971 kaj kreis disiĝojn
inter diversaj samegrupoj. Hodiaŭ, la leĝo difinas
personon kiel sameon, se tiu identiĝas kiel tia kaj havas –
aŭ havis – la samean lingvon kiel familian lingvon.
Tamen, nur sameoj apartenantaj al iu sameby (samea boacopaŝta
komunumo) havas la rajton paŝtigi boacojn. Ne ĉiuj
sameoj estas membroj de la sameby. Sameby estas asocio por
boacopaŝtistoj, ampleksanta areojn uzatajn por boacopaŝtado,
ĉasado kaj fiŝkaptado. Tamen, la koncepto de sameby ne
devenas de la samea kulturo; ĝi estas parto de la metodo de
la sveda ŝtato por kontroli la vivon de la sameoj.
Om samer
Av
Monica Eissing – Del 2
Samernas
historia
För
10 000 år sedan tog istiden slut. Då kom det människor
till Skandinavien från två olika håll. En grupp
av samlare och jägare började leva i de södra
delarna och den andra gruppen kom till den norra delen. Arkeologer
har hittat föremål som visar att det fanns människor
som levde på jakt och fiske i Sápmi för 10 000
år sedan. Arkeologer har funnit samiska föremål
som är tusen år gamla i Vivallen i Härjedalen. Man
har hittat rester av kåtor och föremål som visar
att samerna handlade med andra folk.
Ifrån början
jagade samerna vilda renar, men sedan började de tämja
dem. Ingen vet när exakt det skedde. För tusen år
sedan fanns det tama renar.
Ett sätt att
fånga vilda renar var att ha en tam vaja. Den lockade till
sig vilda sarvar på så sätt och när de kom
närmare kunde man fånga dem.
Enligt källor
från 1500-talet kunde en familj ha mellan tio och tjugo
renar. De mjölkades och de användes som lastdjur och
dragdjur.
Kungen
kräver skatt
År 1533
bestämde svenska kungen Gustav Vasa att samerna skulle betala
skatt till Sverige. Men de fick inte behandlas illa och hade rätt
att jaga och fiska på sin mark.
Fogden samlade in
skatten. En familj kunde betala 40 ekorrskinn per åt. Fogden
skickade dessa till Stockholm. Där kontrollerades dem och
allt om skatten antecknades. Det finns dokument kvar från
den tiden.
Högre
skatter
Kung Karl IX på
1600-talet höjde skatten för samerna. De skulle ge några
av sin renar. Kungen hade som mest cirka 1 000 renar i Sápmi.
Det gjorde det
svårare för samerna att klara sig. Några flyttade
söderut och andra flyttade till Norge. Då förstod
kungen att skatten måste bli lägre igen.
Det svåra
livet gjorde att samerna fick leva på annat sätt. Det
fanns färre vilda djur i naturen och samerna blev fler.
Därför blev renarna viktigare. De skaffade fler tama
renar och började leva som nomader. De var mest i skogarna
och ibland på lågfjället, på somrarna vid
fjordarna, för att renarna skulle kunna beta.
För att
fogdarna skulle kunna samla in skatt skapades det marknadsplatser.
Den mest kända är Jokkmokks marknad. Där har det
varit marknad varje vinter sedan 1605 utom under koronapandemin.
Då var den digital.
Marknaden är en
viktig mötesplats för samer från hela Sápmi.
Sverige
koloniserar Sápmi
Sverige tog över
makten över samernas mark på 1600-talet. Samma sak
gjorde även Norge, Finland och Ryssland. Sápmi blev
koloniserat och delades av nya gränser. Men länderna
krigade mot varandra och gränserna ändrades flera
gånger.
Silvergruvan
i Nasafjäll
År 1634 kom
ett bud till Stockholm. En fogde berättade att en same hade
hittat silver i Nasafjäll, nära den norska gränsen.
Många länder i Europa hade koloniserat områden i
andra delar av världen och funnit stora rikedomar där.
På samma sätt tänkte Sverige bli rikt på
sådant som fanns i Sápmi.
Man öppnade
silvergruvan i Nasafjäll. Det behövdes renar för
att transportera malmen från gruvan. Det gjorde att samerna
tvingades arbeta med transporter från Nasafjäll till
kusten. Det var ett hårt arbete och många flydde till
Norge för det.
Gruvan var bara öppen i 25
år och gav inte så mycket silver. Senare upptäckte
man andra naturresurser i Sápmi, andra gruvor med bland
annat järnmalm. En ny tid hade börjat – en tid då
Sverige tar värdefulla resurser från Sápmi.
Bönder
på samisk mark
Från slutet av
1600-talet ville Sveriges kungar att fler människor skulle
flytta till Sápmi. Det var ett sätt att kolonisera
samernas mark. Folk som flyttade dit fick mark och slapp betala
skatt i 15–20 år.
Bönderna eldade
upp skogen för att kunna odla. Då kunde inte samerna
jaga där och renarna hade inget att äta.
Det blev konflikter
om sjöar. Både samerna och bönderna behövde
fiska för att få mat. Det blev andra konflikter när
renar kom in på böndernas mark och förstörde.
Det fanns ställen
där båda grupperna kunde leva tillsammans utan
konflikter. Samerna började också odla marken.
En
viktig rättighet
År 1751
bestämdes en fast gräns mellan Sverige och Norge. Det
skrevs ett avtal om samernas rättigheter. Det viktigaste var
att de kunde vandra över gränsen med sina renar, som de
alltid har gjort. Båda länderna visade att de ville
skydda samernas sätt att leva. Avtalet gäller än i
dag.
Sverige
stjäl samisk mark
Det blev mycket
sämre för samerna under 1800-talet i Sverige.
Myndigheterna fattade många beslut som minskade deras
rättigheter. Det beslutades att all mark som inte var bebyggd
eller uppodlad skulle räknas om statens. Sverige stal
samernas mark. Det utan att kriga eller använda vapen.
Rasism
och förtryck
Det var många
i Europa under 1700-talet som hade börjat tycka vissa
kulturer var bättre än andra. Man tänkte att även
nomaders kultur var mindre utvecklad än bönders kultur.
Senare tänkte man att människor var indelade i olika
raser med olika egenskaper. Vissa var bättre än andra.
Dessa rasistiska
idéer påverkade hur samerna behandlades i Sverige
under 1800-talet.
”Lapp
ska vara lapp”
I Sverige ska ”lapp
ska vara lapp”. Det betydde att de skulle leva skilda från
resten av den svenska befolkningen. Det fanns särskilda lagar
som styrde över samernas liv och en ”lappfogde”
så till att de följde lagarna. T. ex. att inte bygga
hus utan de måste bo i kåtor. Heller inte äga
skog och mark. Men många samer hade länge bott i hus
och odlat sin mark.
Hot
och hat
Det finns
fortfarande rasism mot samer. Den visas på olika sätt
som t. ex. att man använder nedsättande ord eller hotar
samer på sociala medier. Och ett annat exempel är att
renar plågas eller dödas.
Hatbrott är när
någon har begått brott på grund av hat eller
fördomar mot en viss grupp av människor. De som begår
hatbrott kan dömas för hets mot folkgrupp. Det är
väldigt få som blivit dömda för hatbrott mot
samer.
Från
nomadskola till sameskola
Skolan var ett
exempel på ”lapp ska vara lapp”-politiken. År
1913 kom lagen om nomadskolan. Dit kom lärare oftast till
renskötande samer. Skolan var i en kåta med lektioner
bara i fyra timmar om dagen. Barnen fick sämre utbildning,
bara för att de var samer.
Samerna protesterade
mot nomadskolan och med tiden blev skolorna bättre. I början
av 1960-talet infördes grundskolan för alla barn i
Sverige, även de samiska. På 1970-talet infördes i
sameskolan en sorts grundskola med samisk inriktning. Där
hjälper skolan eleverna att utveckla sin samiska identitet,
sin kultur och sitt språk.
Samiskt
motstånd
I början av
1900-talet började samerna göra motstånd mot den
rasistiska politiken. Den mest aktiva var barnmorskan Elsa
Laula Renberg, som kämpade för
samers och kvinnors rättigheter. Hon var med och bildade
Lapparnas centralförbund och skrev om samernas liv. Hon
krävde bland annat att samer skulle få äga sin
mark.
Samer
tvingas flytta
Sverige och Norge
kom överens om nya regler för renskötarna 1919. Det
innebar att färre renar skulle få beta i Norge. Det
blev stora konsekvenser för samerna i Sverige. De kunde inte
längre ta sina renar till betesmarker i Norge och
betesmarkerna i Sverige räckte inte. Då ville svenska
myndigheter att de skulle flytta söderut. Mer än 400
samer tvingades flytta och många familjer splittrades.
Svensk
lag om vem som är same
År 1928 kom en lag som bestämde att
bara renskötare räknade som samer. Andra som levde på
ett annat sätt räknades inte som samer. Det blev sämre
för samiska kvinnor. Om en samisk kvinna gifte sig med en
icke-samisk man fick hon inte vara renskötare. Lagen gällde
fram till 1971 och den skapade splittring mellan olika samiska
grupper. I dag säger lagen att du är same om du anser
det själv och om du har eller haft samiska som språk i
familjen. Men det är bara samer som tillhör en sameby
som har rätt att sköta renar. Alla samer är inte
medlemmar i någon sameby. Sameby är en förening
för renskötare. Det är områden som används
för renbete, jakt och fiske. Men idén om samebyn
kommer inte från samisk kultur utan är en del av
svenska statens sätt att styra över samernas liv.
Humuro el ”Veckan” 1904
ESTONTA PERSPEKTIVO. – La patro (verginte la etan Erikon): ”Mi esperas, ke vi komprenas, ke mi punas vin ĉar mi amas vin.”
Eta Eriko: ”Se mi nur estus iomete pli granda, paĉjo, mi reciprokus vian amon!”
Eta Eriko: ”Se mi nur estus iomete pli granda, paĉjo, mi reciprokus vian amon!”
EN LA RESTORACIO. – La restoraciestro: ”Hieraŭ mi aĉetis al mi tre bravan ĉevalon.”
La gasto: ”Ĉu tutan?”
La gasto: ”Ĉu tutan?”
La vojaĝo al la monda packonferenco en Moskvo somere 1962
de Soile Lingman
La pacmovado ene de
la maldekstro estis forta en la 1960-aj jaroj.
Mi partoprenis
marŝon kontraŭ nukleaj armiloj, kiu engaĝis multajn
homojn. La marŝo iris de Södertälje al Stokholmo.
En la somero de 1962
mi havis la ŝancon partopreni la Mondan Packonferencon en
Moskvo kiel reprezentanto de la pacorganizo de la Esperanto-movado
MEM.
Mi vojaĝis per
boato Miĥail Kalinin kune kun mia Esperanto-amikino Rosa el
Deje kaj kelkaj sindikatistoj el tuta Svedio. Ni devis tranokti en
hotelo en Leningrado kaj daŭrigi nian vojaĝon per
aviadilo la sekvan tagon.
La Monda
Packonferenco okazis en la Kremlo sur la Ruĝa Placo en
Moskvo. Ni loĝis en hotelo proksime kaj estis proksime al la
Lenin-Maŭzoleo, la Bolŝoj-Teatro kaj la grandmagazeno
GUM.
La Kremlo estis
grandioza kun siaj oraj kupoloj. Ĝi svarmis de homoj el la
tuta mondo. En la granda kongresejo, estis samtempa interpretado
en pluraj malsamaj lingvoj de la paroladoj, kiuj estis donitaj.
Sur la unua benko sidis la tri rusaj kosmonaŭtoj Jurij
Gagarin, Herman Titov kaj Valentina Tereŝkova. Ili afable
ridetis al ĉiuj, kiuj venis por fotiĝi. En bildo el la
kongresejo mi vidas parton de la sveda delegacio. En la unua vico
mi sidas, en la dua vico mia amikino Rosa, en la tria vico Maria
Wine (poetino kaj edzino de la aŭtoro Arthur Lundkvist).
Mi ne memoras la
nomojn de ĉiuj post tiom da jaroj. Mi pli bone konatiĝis
kun la svedaj partoprenantoj dum la boatvojaĝo hejmen el
Leningrado. Dum mia restado en Moskvo mi profitis la okazon viziti
la E-Klubon. Gastoj el la okcidento ne estis tiel oftaj en
Sovetunio kaj ni estis varme bonvenigitaj. Ĉie ni estis
afable salutitaj kaj traktataj kiel VIP-gastoj en la hotelo. Nur
ĉe la limkontroloj al la socialismaj landoj ni estis
renkontitaj kun ia malfido kaj devis atendi nenecese longe.
Mia unua vizito al Sovetunio estis bonega sperto,
kiun mi memoras rigardante la fotalbumon. Mi neniam plu renkontis
miajn svedajn kunvojaĝantojn post kiam ni disiĝis ĉe
la haveno. Mi havis tempon viziti Rosa-n kelkfoje en Vermlando.
Nun ŝi ankaŭ foriris.
Resan till världsfredskonferensen i Moskva sommaren 1962
av Soile Lingman
Fredsrörelsen
inom vänstern var stark på 1960-talet.
Jag var med om en
marsch mot atomvapen som engagerade många. Marschen gick
från Södertälje till Stockholm.
Sommaren 1962 fick
jag chansen att delta i Världsfredskonferensen i Moskva som
representant för Esperantorörelsens fredsorganisation
MEM.
Jag reste iväg
med båten Michail Kalinin tillsammans med min esperantovän
Rosa från Deje och en mängd fackföreningsfolk från
hela Sverige. Vi fick övernatta på hotell i Leningrad
och fortsätta resan med flyg dagen därpå.
Världsfredskonferensen
ägde rum i Kreml vid Röda Torget i Moskva. Vi bodde på
ett hotell i närheten och hade gångavstånd till
Leninmausoleet, Bolsjojteatern och varuhuset GUM.
Kreml var
överväldigande med sina gyllene kupoler. Det myllrade av
människor från världens alla hörn. I den
stora kongressalen var det simultantolkning på en mängd
olika språk av de tal som hölls. På första
bänk satt de tre ryska kosmonauterna Jurij Gagarin, Herman
Titov och Valentina Tereshkova. De log vänligt mot alla som
kom fram för att fotografera dem. På en bild från
kongressalen ser jag en del av den svenska delegationen. På
rad 1 sitter jag, på rad 2 min vän Rosa, på rad 3
sitter Maria Wine (poet och hustru till författaren Arthur
Lundkvist).
Jag minns inte allas
namn efter så många år. De svenska deltagarna
hann jag lära känna bättre under båtresan hem
från Leningrad. Under vistelsen i Moskva passade jag på
att besöka Esperantoklubben. Gäster från väst
var inte så vanliga i Sovjet och vi välkomnades
hjärtligt. Överallt blev vi vänligt bemötta
och behandlades som VIP-gäster på hotellet. Det var
bara vid gränskontroller till de socialistiska länderna
som man möttes av viss misstro och fick vänta onödigt
lång tid.
Mitt första besök i Sovjet var en stor
upplevelse som jag påminns om när jag tittar i
fotoalbumet. Mina svenska medresenärer har jag aldrig träffat
mer efter det att vi skiljdes i hamnen. Rosa hann jag besöka
några gånger i Värmland. Nu är även hon
borta.
Nova freŝa vento blovas super kastelo Greziljono
De tempo al tempo Ora Ĵurnalo enhavas ion pri Greziljono. En 2017 Margareta Andersson kaj mi (Siv) vizitis la ĉarman kastelon dum kvin tagoj. Ja kurso daŭris dum multaj pliaj tagoj, sed ni estis survoje al Bretonio. Nun venis e-poŝto de Berto Ŝuman, kiu kune kun sia edzino Jannick Huet organizas la staĝojn.
Li plusendis leteron de unu el la multaj partoprenintoj, Paul Quevy. Jen lia impreso:
En julio 2026 mi ree partoprenis en la kastelo Greziljono kurson, ĉi-foje gviditan de doktorino Ilona Koutny.
Tiam, mi malkovris Veronika-n (ĉe la unua vico de la flanka foto), hungar-devenan virinon kiu de pluraj monatoj zorgas pri la kastelo Greziljono. Ŝi mem gastigis nin kaj organizis ĉion bezonatan dum la maratona kurso. Veronika, kiu bonege parolas Esperante, estas afabla, ĉarma kaj tre aktiva persono kiu sciis, en amika etoso, proponi al ni diversajn aktivaĵojn: Viziton de alia kastelo, banadon en urba naĝejo aŭ en lago, promenadojn. Ŝi instigis partoprenanton pianludi. Estis agrabla koncerto meze de kiu plurfoje, iu ajn povis prezenti en kelkaj minutoj projekton pri Esperanto. Krome en vespero estis proponitaj diversaj tabloludoj, prelegoj de Ilona Koutny (foje antaŭ la vesper-manĝo).
La futbalŝatantoj spektis grandekrane 2 matĉojn. Mi mem prezentis retejojn (quizlet-tekstaro, ktp) kaj jutub-kanalojn pri Esperanto.
5 personoj KER-ekzameniĝis skribe je la niveloj B1, B2, kaj C1.
Dum mia restado, mi notis pliboniĝon de la manĝoj. Christelle, la kuiristino, servis familiajn pladojn, kaj bongustajn desertojn. Sammaniere, la matenmanĝoj estis bone preparitaj kaj la ingrediencoj diversaj. Dum la semajnfina ripozo de la kuiristino, Veronika helpite de sia edzo, regalis nin per hungarecaj pladoj kaj desertoj.
Tiel plaĉis al mi tiu bonetosa lernada semajno, ke mi kaj mia edzino planas, ree viziti la kastelon fine de oktobro … kaj, por helpi al la renovigo de pordoj, fenestroj, kreado de interna ŝtuparo por atingi la duan etaĝon, mi aĉetis pliajn societajn partojn.
Do, ne hezitu: venu, revenu al Greziljono. Eble ni renkontigôs inter la 20a kaj 30a de oktobro. Vidu rete en gresillon.org/au
(Raportis Paul Quévy, aktualigis Bert Schumann)
En la retejo https://gresillon.org/grupoj#2026 vi povas trovi grup-fotojn el 2026.
El la retejo https://gresillon.org vi rajtas uzi ajnan fotojn.
El la retejo https://gresillon.org vi rajtas uzi ajnan fotojn.
Kore salutas Bert
Kulturdomo de Esperanto – Kastelo Greziljono
St. Martin d’Arcé, 49150 BAUGÉ-EN-ANJOU, France
+33-2.41.89.10.34
St. Martin d’Arcé, 49150 BAUGÉ-EN-ANJOU, France
+33-2.41.89.10.34
Servas invitas al membreco
Saluton membro aŭ eventuala membro!
- Servas estas neprofitcela, nepolitika kaj nereligia organizaĵo, kiu laboras por pli paca mondo, ebligante al homoj renkontiĝi kaj ekkoni unu la alian kaj reciprokajn vivmanierojn.
- Ĉu vi estas scivola, konsiderema kaj malferma?
- Ĉu vi ĝuas renkonti homojn kaj fari novajn amikojn tra la tuta mondo?
- Ĉu vi ŝatas vojaĝi kaj malkovri aliajn kulturojn?
Tiam Servas povus esti io por vi!
Servas inbjuder till medlemskap
Hej medlem eller blivande medlem!
- Servas är en ideell icke-politisk och icke-religiös organisation som verkar för en fredligare värld genom att göra det möjligt för människor att träffas och lära känna varandra och varandras levnadssätt.
- Är du nyfiken, hänsynsfull och öppen?
- Tycker du om att träffa människor och få nya vänner över hela världen?
- Gillar du att resa och upptäcka andra kulturer?
Då kan Servas vara något för dig!
ÖPPET SEMINARIUM: Svenskans roll i den högre utbildningen – nu och i framtiden
Tid: Onsdagen den 11 november 2026, kl. 18.00–20.00
Plats: Handelshögskolan, sal B22, Vasagatan 1, Göteborg
Program: Föreläsningar kl. 18–20 med efterföljande frågestund. Kom gärna redan kl. 17.30 för att mingla och diskutera innan föreläsningarna tar vid!
Inbjudna talare:
Susanna Karlsson, universitetslektor, GU
Hans Malmström, professor, CTH
Irene Elmerot, forskare, GU
David Dryselius, universitetslektor, LU
Hans Linderholm, professor, GU
Jens Fredholm, förläggare kurslitteratur, Studentlitteratur
Hans Malmström, professor, CTH
Irene Elmerot, forskare, GU
David Dryselius, universitetslektor, LU
Hans Linderholm, professor, GU
Jens Fredholm, förläggare kurslitteratur, Studentlitteratur
Seminariet är kostnadsfritt och öppet för allmänheten. Ansvarig arrangör är den ideella föreningen Språkförsvaret.

Kiu estas la vorto?
Kabe (Kazimierz Bein) verkis esperantan–esperantan vortaron kun elokventaj difinoj. Jen mi prenis kelkajn liajn difinojn de vortoj. Divenu la vortojn! La solvo troviĝas sube. /Andreas
1. Mendi por difinita tempo kaj antaŭe pagi gazetojn, biletojn por spektakloj k.t.p.
2. Paroli pri negravaj aferoj, paroli multe kaj precipe por la sola plezuro de parolado.
3. Ripeti laŭvorte frazojn, fragmentojn el verko de aŭtoro.
4. Ligilo, konsistanta el metalaj ringoj, kunigitaj unu kun la alia.
5. Eligi per batado la grajnojn el spikoj.
6. Sono, klare reflektita de malproksima supraĵo.
7. Miksaĵo de gaso, vaporo kaj subtilaj substancoj, leviĝantaj de brulanta korpo.
8. Densa fluida substanco, uzata por firme kunigi du objektojn.
9. Duhufa remaĉulo kun tre longa kolo kaj kun la antaŭaj piedoj pli longaj, ol la postaj.
10. Loko, loĝejo, kie oni vivas konstante, kie oni estas ĉe si.
Bv klaki por la solvo
1. aboni, 2. babili, 3. citi, 4. ĉeno, 5. draŝi, 6. eĥo, 7. fumo, 8. gluo, 9. ĝirafo, 10. hejmo.