< Reen
Foto de Aira Kankkunen

Aira Kankkunen naskiĝis 21 januaro 1928 en vilaĝo Vuolijoki, kiu nuntempe estas parto de urbo Kajaani, proksime de la geografia mezo de Finnlando. Ŝia patro estis popollerneja instruisto kaj la familio loĝis en la lerneja domo. Ŝi havis naŭ gefratojn. En 1948 Aira komencis studi en la institucio por diakoninoj en Helsinki kaj fariĝis tie flegistino kun specialiĝo de sociala prizorgado kaj konsekriĝis kiel diakonino en 1953. En la diakonina laboro ŝi renkontis instruadon de surdaj infanoj kaj en 1954 ŝi komencis labori kiel paroĥa fratino en la preĝeja komunumo de la katedralo de Tampereo inter surdaj kaj blindaj infanoj. La aŭdflegado de infanoj estis malmulte evoluigita tiutempe kaj ŝi komencis tie pioniran laboron evoluigi metodojn por diagnozi la aŭdkapablecon de infanoj kaj beboj. Ŝi forlasis la profesion de diakonino kaj pluekudiĝis en la kampo de aŭddiagnozado kaj faris studvojaĝojn al Nederlando kaj Svisio. En 1960 ŝi laboris en Helsinki kiel estrino de hejmo por aŭddiagnozado de infanoj. Ŝi instruadis gepatrojn kaj instruistojn de prepara lernejo de infanoj kaj ĉiam ŝi pluevoluigis la aŭddiagnozajn metodojn. La aŭddiagnozado estis pli evoluigita en Svedio kaj por lerni pli ŝi en 1963 prenis portempan laboron en la aŭdiologia sekcio de la malsanulejo de Sahlgren en Gotenburgo. Sed ŝi restis tie ĝis ŝi finis pro antaŭtempa pensiuliĝo en 1988.

En 1965 oni starigis novan oficon kiel aŭdiologian konsulanton kaj la unua en tiu ofico estis Aira. Ŝi publikigis sciencajn artikolojn en la fakgazetaro kaj skribis lernolibron pri infanaŭdiologio (1982). Oni kuraĝigis ŝin skribi disertaĵojn pri siaj aŭdiologiaj metodoj kaj per la diagnozstatistiko, kiun ŝi kolektis dum multaj jaroj. Tio kondukis al ŝia doktoriĝo en 1982, ŝi estis la unua flegistino kiu defendis siajn disertaĵojn en la medicina fakultato de Gotenburgo. Ŝi pluesploris kaj akiris docentecon pri infanaŭdiologio en 1984. La rememoraĵojn de ŝia profesia vivo ŝi eldonis 1990 en la svedlingva libro ”Och dörrarna öppnade sig” (Kaj la pordoj malfermiĝis). Siajn memoraĵojn de la infanjaroj ŝi eldonis novele en la finnlingva libro ”Takapeilin tarinoita” (Rakontoj en la retrospegulo) en 2009.

Kiel nova pensiulino en 1988 ŝi ekhavis la ideon lerni esperanton, post kiam ŝi en stranga sonĝo vidis la vorton Esperanto antaŭ si. Baldaŭ ŝi komencis verki novelojn kaj poemojn en esperanto kaj en 1992 ŝi ricevis la premion Nova talento en la Belartaj konkursoj de UEA. Ŝi eldonis pli ol 13 librojn en esperanto, i.a. tradukon de ŝia libro pri infanaŭdiologio (Ĉu via bebo aŭdas?). Dum pluraj jaroj ŝi gvidis kurson pri verkado en la Esperantoklubo de Gotenburgo, kie la partoprenintoj ekzercis esprimi sin esperante per poemoj kaj noveloj. Ĉi tiujn verkojn ŝi prezentis en kajeroj, kiuj nun kolektitaj troviĝas en la biblioteko de la Gotenburga Esperantoklubo. Elekto el la rakontoj ni prezentas en ĉi tiu retpaĝo.

Aira estis kuraĝa kaj serioza persono, sed ŝi povis ankaŭ montri tre senzorgan kaj junecan flankon. Ŝi estis aktiva ĝisfine. Kiam ŝi fine de ŝia multjara malsano kuŝis en paliativa malsanulejo ŝi ekhavis kontakton kun la sveda poeto Atle Burman kaj tradukis kelkajn liajn poemojn finnen. Ŝi mortis en 4 marto 2010.