Venontaj aktivaĵoj

Sabate 29 aŭgusto 11–13 h
ESPERANTOSABATO
La kursdatoj de la aŭtuno en Redbergsskolan, Örngatan 6, inter 11–13 h:

29 aŭgusto
12 septembro
26 septembro
10 oktobro
24 oktobro
14 novembro
28 novembro
12 decembro

Enirejo B, 3:a etaĝo. Por komencantoj kaj komencintoj. Mem kunprenu ion por manĝi kaj trinki. Pagu nur por eventuala studmaterialo. Se vi estas nova: antaŭanoncu vin al Ingegerd Granat, 073-5025332, retpoŝto. Bonvenon!

Pli da ...

Ni celebris la 400-jaran jubileon de Gotenburgo

Nia klubo estis membro de la komitato, kiu aranĝis la celebradon de la 400-jara Gotenburgo en 2021 kaj 2023. Ni kontribuis per artikoloj pri la urbo en Ora Ĵurnalo kaj aranĝis urbajn promenadojn. En la Esperantoplaco ni havis dancprezentadon, kiun oni povas spekti en jena video.

Ni troviĝas ankaŭ en Fejsbuko

Nia klubano Jesper Berglund kreis Fejsbuk-paĝon al ni. Vizitu ĝin kaj klaku sur Ŝati. :)

Kiuj libroj en nia biblioteko estas aĉeteblaj duoblaĵoj?

Ni nun notis en la listo (sub la kolumno markita per asterisko) la librojn, kiuj havas duoblaĵojn ja kiujn oni povas aĉeti. Ni ankaŭ aldonis 42 pliajn librojn nia biblioteko.

Lastaj ĝisdatigoj

12 junio   Nova numero de Ora Ĵurnalo elŝutebla

9 majo   Pri la aŭtuna studsezono sub Venontaj aktivaĵoj

Ora Ĵurnalo

por poŝtelefono

Numero 96, junio–julio 2026

Numero 96, junio–julio 2026

Senkosta legmagazino (PDF)